Karikaturo. La unuaj karikaturoj pri E aperis en la antaŭmilitaj gazetoj humoraj (La Spritulo k.a.). Antaŭ la kongreso en 1914. Paris la LKK eldonis serion da poŝtkartoj kun karikaturoj pri la plej bone konataj francaj kaj aliaj E-istoj. La antaŭmilita karikaturprovizo per tio estas finita, krom kelkaj poŝtkartoj. Postmilite ankaŭ manke de ilustrita gazeto kun multaj abonantoj ĉi tiu arto ne povis evolui kaj restis same malofta, kiel antaŭmilite. Post 1933 la apero de la Pirato ebligas iufojan aperon de iuj karikaturoj, en Literatura Mondo aperas kelkfoje kaj ankaŭ aliaj E-gazetoj presigas en la kongresa tempo iujn fotojn aŭ desegnojn, iel rilatajn al la karikaturo. Gravan nombron de tiaj desegnoj ni trovas en la verko «El la verda biblio» de I. Lejzerowicz. Inter la bonaj malmultaj karikaturistoj E-istaj ni povas nomi R. Laval (Paris), S. Bartha (Budapest).
Karinthy (karinti) Frigyes, hungaro, eminenta verkisto. Nask. 25 jun. 1888 en Budapest. Verkis spritajn, valorajn artikolojn pri E. Kelkaj el lia verko
Karl Marx. Lia vivo kaj lia verko. Kompil-E-igis. V.
Karlo. Facila legolibro de
Karnas Juul, belglandano, instr prof. de E 2e la Antverpenaj vespei kursoj. Nask. 5 febr. 1902 en Bet ehem (Antwerpen). Kompilinto de
Karolczyk (karolĉik) Stanislaw, polo, oficisto. Nask. 14 apr. 1890 en Lodzo, loĝas en Varsovio. Estis prez. de PEA, vicprez. de postkongreso e V., 1931, kaj kelkajn jarojn red. de
Karsch (karŝ) Johannes Waldemar, germano, ŝtata kalkulinspekt. Nask. 7 majo 1881 en Dresden. E-isto de 1908 Sekr. de loka grupo de GEA, 1910–14, ĝia prez. de 1924. Postmilite laboris multe por UEA, ĝis 1934 estis ĝia vicprez. Laboras multe por la turisma servo de UEA. Verkis: Neue Wege für die Verkehrswerbung (broŝuro de UEA), 1929. Multaj kongresraportoj k.s. por
Kastelo de Prelongo. La unua originala E-romano. Verkita de
rakonto, simpla stilo, klara lingvo." (R. Deshays, L I, 1907, p. 473.) Nuntempan kritikanton v. ĉe Vallienne.
Katalogo de la biblioteko (1888–1911) de G. Davidov en Saratov 1911, 130 p. «En la daŭro de proks. 25 jaroj s-ro Davidov, avarante nek monon, nek tempon, kolektadis E-ajn librojn kaj nun la katalogo de lia libraro prezentas liston de 10. 000 nomoj. Inter alie la katalogo enhavas 66 librojn de originalaj verkoj kaj 201 muzikverkojn.» (B, K., Ondo de E, 1912, p: 10.)
Katalogo de la Esperanto-Gazetaro. Kompilis kaj komentariis
Kataluna Antologio. Kompilis
Kataluna Esperantisto. Of. org. de KEF. Aperas de 1910; 16–24 p. 24×17. Red. Pujula, poste Dalmau. «Bonega nacia organo, de tempo al tempo nur en E, dediĉita precipe al bela literaturo konkursado de Floraj Ludoj, nacia E-movado, E-ismo.» (BIL, p: 327).
Katalunujo. v. Hispanujo.