Kategorio-sufiksoj. La o-finaĵo, teorie, entenas en si ĉiujn kategoriojn de pensado: konkreto (subkatego­rio: persono), abstrakto (subkategorio: kvalito) kaj ago, do ĉiujn ĉi ĝi povas signi. Ekzemploj: altaj konstruoj (konkreto, rezulto de ago); li estas mia fie­ro (persono); la belo (abstrak­to); dum rapido (ago); en ĉi tiuj ekzemploj la radiko mem ne esprimas la ideon per sia radikkaraktero, do la kategorion certigas sole la finaĵo o. Tamen, sen la helpo de kunteksto tiaj vortoj estas plursencaj, kaj tial la sup­raj formoj estas uzeblaj prefere nur en poezio. En la ordinara prozo oni fiksas la kategoriojn per sufiksoj: aĵo, ulo, eco, ado. Aĵo signas konkretaĵon, ulo personon, eco kvaliton ĉe adj. radikoj (beleco) kaj abstrakton aŭ kvaliton ĉe subst. radikoj (hom­eco), ado agon. La finaĵo o restas por signi konkreton ĉe substantivaj kaj abstrakton ĉe adjektivaj radikoj. La analizo de ĉi tiuj sufiksoj okazas per simpla apudmeto (analizo epiteta) ­Do:

Belo estas abstrakto belo;

beleco estas belo eco: kvalito belo;

belaĵo estas belo aĵo: konkreto belo;

belulo estas belo ulo: persono belo;

Konstruo estas ago aŭ rezulto;

konstruaĵo estas nepre konkreto (rezulto de) konstruo;

konstruado estas nepre ago konstruo.

Ado servas krome por anstataŭi ĉe pluformado de neverbradikaj verboj la elfalintan i-finaĵon:

marteli — martelado.

Aĵo ĉe konkretaj, eco ĉe adjektivaj, ado ĉe verbaj radikoj estas propre pleonasmaj. Ĉi tiun pleonasmecon la lingvo uzas por doni al la sufiksoj alian funkcion. Kiel ni vidis, eco signas ĉe adjektivaj radikoj kvaliton (malsano: abstrakto; malsaneco: kvalito de iu malsanulo). Aĵo post. subst. radikoj signifas ripeton aŭ daŭron, precipe kun verba finaĵo, (adi). Ekz.:

Infano estas konkreto (persono);

infaneco estas infano eco, infano kiel kvalito (stato);

infanaĵo estas konkreto rilata al infano.

Pafo estas ago;

pafado estas ago ripetata.

Iro estas ago;

irado estas ago daŭra.

v. Vortfarado. KALOCSAY.

Kato (-too) Misao, japano, inĝenier–oficiro. Nask. 23 okt. 1882 en Tokyo-si. En marto 1906 en Yokosuka fondis la unuan E-grupon en J-ujo «Nip­pon ES», kiu fariĝis filio de poste fondita JEA. Verkis memlernolibron por japanoj, 1906. — (Kuw.)

Katoh (katoo) Masami, japano, civila aerinspektisto de oficejo de Kwantung distrikto kaj estro de Dairen–aerhaveno Sudmanĉurio; subkolonelo–aviadisto. Nask. 5 nov. 1888 en Tokyo-si. Klarigo pri kelkaj aeronaŭtikaj terminoj en «La Revuo Orienta», jan. febr. 1930.

Katolika Mondo. La katolikoj havis antaŭ la milito fortan E-an organizacion IKUE. Kiel ĉe la laboristoj, instruistoj ktp. ankaŭ inter la katolikoj stariĝis grupo, al kiu ne plu plaĉis burĝmodera konduto; ili fondis en 1920 sub la gvidado de d-ro Metzger en Graz IKA (v.) kun la devizo: Katolikoj ĉiulandaj unuigu vin! Ili eĉ sukcesis unue, gajni ankaŭ IKUE, sed nur por mallonga tempo, ili disiĝis kaj fariĝis kontraŭuloj. En majo 1921 «Ika» komencis eldoni KM en Graz, poste en Zug, London, Elberfeld kaj Köln. La formato estis ĝis 1924 48×32, ĝis dec. 1925 42×29, de jan. 1926 — apr. 1928 43×31 kaj apr: nov. 1928 35–31×25–27. KM estis ankaŭ Ia organo de la Moka (v.) kaj havis de jan. 1926 kiel aldonon ties bultenon La Juna Batalanto, kiu post la ĉesigo de KM fariĝis memstara kaj samtempe provizore la organo de «IKa», ĝis apr. 1928 4–8 p. 31×21, majo-nov. 1928 25×18, de apr. 1929 IV+12–24–24×16. De majo 1923 ĝis 1924 KM havis ilustritan aldonon Revuo Katolika, 4 p. 29×21. — P. TARNOW.

Katolika movado. Tuj post la apero ie la unua lernolibroj kaj vortaroj de Z kelkaj kleraj katolikoj en Rusujo interesiĝis pri la nova lingvo, i.a. la episkopo Zerr en Saratov kaj la progresoro nuntempe prelato, A. Dom­rrowski el Kaunas. En Francujo Beaufront, fervora katoliko, direktis sian atenton, krom al 1a ĝenerala propagando, ankaŭ al la disvastigado de E inter la katolikoj kaj verkis la unuan E-preĝareton, prezentitan en 1906 al Papo Pio X-a.

Sed la iniciatinto de la speciale kat. E-movado estis pastro Emile Peltier, kiu en 1903 komencis la eldonon de int. revuo Espero Katolika. En Boulogne sur Mer (1905) okazis la unua kunveno de kat. E-istoj kaj la unua Kat. E-a Diservo, ĉe kiu, prediki E-lingve, ankoraŭ ne estis permesate. Ankaŭ Z ĉeestis tiun Diservon. La sekvantan jaron en Genève Peltier ricevis tiun permeson. En la samaj tagoj atingis lin en Genève la Apostola Beno de Papo Pio X-a. Laŭ la deziro de multaj E-istoj tiu ĉi letero estis legata de la prez. de la UK, la protestanta pastro Schneeberger, la legado estis salutata per unuammaj kaj longaj aplaŭdoj, ĉar, deklaris Carlo Bourlet, tiu fakto estas tre grava por la propagando de E.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги