En 1909 dum la UK en Barcelona la Katolikoj okazigis diversajn kunvenojn, kaj tie oni decidis okazigi la unuan Kongreson de Kat. E-istoj en Paris, en 1910. En tiu kongreso IKUE estis fondata. Post la Pariza Kongreso la kat. kongresoj okazis regule ĉiujare ĝis la mondmilito.
La unua postmilita Kongreso, kiu okazis en Hago en 1920, kondukis al konflikto. Dum tiu kongreso d-ro Metzger el Graz, prez. de la Blanka Kruco, iniciatis la fondon de nova int. organizo, nomata Internacio Katolika (IKa), kiu ne estis ekskluzive E-ista, sed kiu uzos E-n kiel sian int. lingvon. Kongreso en Graz en 1921 organizita sub la aŭspicioj de IKa, kie krom E, ankaŭ aliaj lingvoj estis uzataj, pliakrigis la konflikton kaj estis kaŭzo, ke, precipe pro la instigo de la Nederlandanol d-ro Smulders kaj Schendeler, IKUE absorbita en IKa, reprenis sian sendependecon kaj reaperigis la gazeton Espero Katolika kiu intertempe estis anstataŭita de Katolika Mondo, organode IKa. IKUE rompis la rilatojn kun IKa, kiu de tiu tempo pli kaj pli perdis la kontakton kun E. La kat. kongresoj estis plue organizataj denove de IKUE.
IKUE mem estas unuiĝo de tutmondaj kat. E-istoj, kies celo estas: Laŭeble plej efike servi la interesojn de la katolikismo kaj de la katolikaro per E. IKUE klopodas starigi kat. E–istajn ligojn en diversaj landoj aŭ regionoj; ĝi okazigas int. kongresojn; ĝi faras enketojn pri diversaj movadoj, problemoj, ktp. kiuj rilatas la katolikismon; ĝi ebligas la eldonon de adresaro, revuoj, libroj, kaj aliaj presaĵoj, kaj ĝi starigas servan organizadon en ĉiuj landoj en laŭeble ptej multaj urboj.
Membro de IKUE estas nur tiu katolika landa ligo aŭ federacio, kies regularon aprobis la ĉefestraro de IKUE kaj kiu ekzistas el minimume 20 personoj kaj estas paginta la kotizon. En landoj, kie ankoraŭ ne ekzistas membriĝinta ligo aŭ federacio, katolikaj individuoj povas aliĝi kiel individuaj membroj, kondiĉe ke ili pagu la kotizon kaj abonu la oficialan organon. Int. ligoj povas aliĝi kiel int. membro. La oficiala organo de IKUE estas Espero Katolika (v.).
IKUE havas Int. Komitaton, konsistantan el la prezidantoj kaj unu reprezentanto de ĉiu aliĝinta Landa Ligo aŭ Federacio (Ligaj Komitatanoj). Tiuj landoj, kie ankoraŭ ne ekzistas aliĝinta ligo aŭ federacio, estas reprezentataj en la Int. Komitato per unu individua membro polande, nomita por tiu celo de la Ĉefestraro kiel Individua Komitatano. Int Ligoj estas reprezentataj en la Int. Komitato per unu membro, nomata Int. Komitatano.
IKUE petas Ia aprobon de siaj statutoj de la Papo, kiu indiku pastron, kiu, kiel «Religia Konsilanto» de IKUE, esploras ĝian agadon. Neniu decido valoras, kiu ne havas la aprobon de tiu religia konsilanto, kiu rajtas ĉeesti ĉiujn kunvenojn. La signo de la IKUE-anoj estas: kvinpinta verda stelo, kun blank-flava kruco.
Jam antaŭ la Pariza kongreso, apr. 1910 (la unua de IKUE) estis starigita la Kat. E-ista Ligo: «Nederlanda Katoliko» (N.K.) en ’s-Hertogenhosch, 4 aŭg. 1909, kies samnoma organo aperis ĉiumonate de jan. 1910.
Tiu ĉi modele organizita landa ligo, pro siaj grandnombra membraro kaj vigla agado ludis de la komenco gravan rolon en IKUE. Baldaŭ sekvis landaj ligoj, en Belgujo (al kiu poste ankaŭ aliĝis la redemptorista Pastro W.M. van Rossum, la poste mondfama kardinalo), en Francujo, Germanujo, Anglujo kaj Aŭstrujo.
La nuna stato de IKUE estas: prez. pastro J. Font Giralt, vicprez.: f-ino M. Larroche, Paris. Sekr. kas: P.A. Schendeler, Eindhoven, Prins Hendrikstraat 30-e, Nederlando, vicsekr-kas.: J.E. Hookham, Teddmgton, Anglujo.
Landaj Ligoj nun estas en: Aŭstrujo kun 135 membroj Britlando 73; Ĉeĥoslovakujo 171; Francujo 67; Germanujo 99; Irlando 31 kaj Nederlando kun 934 membroj. La 7 Landaj Ligoj havas ĉ. 1600 membrojn; la nombro de la individuaj membroj en
31 diversaj landoj estas ĉ. 400. IKUE havas do proks. 2000 membrojn en 38 landoj.
Post la Pariza kongreso la Kat. E Kongresoj okazis jene: 2 en Hago 1911; 3. en Budapest 1912; 4. en Roma 1913; 5. en Lourdes 1914; ĉi tiu estis malebligata pro la mondmilito; 6. en
Hago 1920. En 1921 ne okazis aparta IKUE-kongreso, pro la IKa -afero. La 7-a okazis en Nijmegen (Ned.) en 1922; 8. en Nürnberg 1923 9. en Wien 1924; 10. en Paris 1925; 11. en Spaa (Belgujo) 1926’ 12. en Assizio fermita en Roma, Italujo 1927; 13. en, Tilburg (Nederlando) 1928;14. en Praha 1929; 15. en Budapest 1930. En 1931 ne okazis kongreso pro la grava politika krizo en Hsspanujo, kie estis okazonta la 16-a kongreso. Tial nur
okazis Generala Kunveno de la Estraro de IKUE en Eindhoven, samtempe kun la Jarkunveno de Ned. Katoliko. La 16-a kongreso okazis en Lourdes 1932.