En tiuj kongresoj estis pritraktataj pluraj temoj i.a. Unuiĝo de la Eklezioj (tial ankaŭ kelkaj nekatolikoj ĉeestis kongresojn de IKUE, ekz la unuan kaj la duan), Uniformeco de la latina lingvo, Organizado materiala de la Eklezio, Socia katolika agado, Protektado de la junulinoj, Tutmonda apologia Asocio, E kaj la blinduloj, Katolikoj kaj la pacifismo, E kaj la elmigrado, Kontraŭ-alkohola movado, Int. rilatoj inter junuloj de diversaj landoj, Misioj katolikaj, Int. presagentejo, ktp.

IKUE havis ĝis nun 4 prezidantojn: la unua pastro Austin Richardson; la dua prez. estis pastro Patrick Parker (Irlando) elektita en Roma, 7 sept. 1913. Li akceptis por unu jaro. La 3-a prez. estis pastro Fr. Meŝtan, elektita en Nijmegen (Ned.) 22 aŭg. 1922. Dum tiu kongreso P.A. Schendeler estis provizore prez. Pro la IKa afero f-ino Larroche estis la ununura restinta ano de la Ĉefestraro; la aliaj estis eksiĝintaj. Tial f-ino Larroche estis nominta s-ron Schendeler kaj pastron Becker (Breslau) provizoraj estraranoj. Dum la Nimega Kongreso estis elektitaj por la Ĉefestraro: prez. pastro Meŝtan, Piaristo, Wien, vicprez. f-ino M. Larroche, Paris, 1-a sekr. P.A. Schendeler, 2-a sekr. Hookham, London. La 4-aprez. estas J. Font Giralt de 1927.

Izolite laboris por E fervoraj katolikoj. Multnombre vizititaj E-tagoj ok­azis en Nederlando: Veghel, Tilburg, Breda kaj Oisterwijk; kiel ankaŭ en Franzensbad, kiuj konatigis E-n en pli vastaj rondoj.

Praktike uzadis E-n i.a. katolikaj misiistoj en Kanada, ekz. la redemp­torista pastro J.M. Decoene, ĉe Brandoro, urbo en Manitoba Stato, kie li katekizis, prenis konfesojn, predikis, administris la sakramentojn al parofianoj el pli ol 17 malsamaj lingvoj per helpo de E.

Sammaniere faris pastro Jubinville en Saint Felix, Kanada, kaj aliaj Misiistoj en Ainujo E-ista apostolo fariĝis frato Izidoro Clé. el la Kongregacio de la Fratoj de la Karitato, prof. ĉe la Reĝa Blindul-Instituto de Woluwe–Bruselo. Lian proponon, enkonduki E-n en la blindulejojn, la Napola Blindulara Kongreso (1909) aplaŭde anrobis je la ĝojo de Papo Pio X-a.

Sep oficialaj organoj en 1912 servis al la interesoj de la tutmonda Kat. E–istaro. L’ Esperantiste Catholique, Germana Katoliko Kataluna Katoliko, Nederlanda Katoliko, Belga Katoliko kaj Germana Katoliko por la Bavara, Saksa, kaj Okcidenta Ligoj, estis legataj en 43 diversaj landoj. La plej grava organo estis kaj ankoraŭ estas Espero Katolika, oficiala organo de IKUE, en kiu ĝi ludis kaj ludas gravan rolon.

En 1926 pastro Ramboux fondis la Societon «Sankta Miĥaelo» (SSM) kies celo estis kolekti monon por ebligi la eldonadon de kat. literaturo. Precipe el Ned. pere de frato Wigbertus van Zon, SSM ricevis tiom da mono, ke ĝi povis aperigi la duan eldonon de Fabiola. Pastro Ramboux, kiu ĉiam volis antaŭen, eldonis ankoraŭ por la geknaboj La Etulon kaj por la skoltoj Skolta Heroldo-n. En 1930 EK eliris dusemajne kaj en pli bela eksteraĵo. En jan. 1931 ĝi fariĝis denove monata revuo, sed la abonantoj ricevis krome, la gravan kaj belaspektan de Ramboux redaktitan kaj eldonitan Katolika Vivo-n. Tamen baldaŭ pruviĝis, ke Ramboux estis trotaksinta siajn monrimedojn.

Spite de la riĉa donaco (10, 000 frankoj) de frato W v. Zon kolektita inter la Ned. katolikoj, Ramboux devis rezigni la eldonadon de siaj karaj revuo kaj gazeto. Tamen la kuraĝa kaj ĉiam optimista prez. de IKUE Font Giralt, transprems la laboron, kaj en jan. 1932, je sia persona respondeco, sen ia rilato kun la Ĉefestraro de IKUE, li reelirigis la monatan revuon Espero Katolika.

Interdume pluraj katolikaj verkoj estis aperintaj: La kvar Evangelioj; Respondoj al kontraŭreligiaj paroloj de Segur; Fabiola; Kie estas la Eklezio de Kristo; Historio de Kristo de Papini; Floretoj de S. Francisko; Sankta Antonio; Pia Versaro de S. Alfonso; Infero de Dante; Pentroarto en la Malnova Hungarujo ktp. kaj ankaŭ kelkaj kat. preĝaroj.

Pli kaj pli la katolikoj interesiĝis pri E. precipe en Nederlando, kie la Kat. E-movado ĉiam estis tre vigla. La K.R.O. (Katolika Radio-Disaŭdigilo) Huizen, de 1930 konsentas al P. Heilker, pritrakti ĉiusemajne la Skriban E­kurson de Nimego, al kiu ĉiujare partoprenas ĉ. 5000 personoj. Nederlanda Katotiko kune kun aliaj unuiĝoj starigis gazetarservon, direktoro por N.K. estas Frato W. van Zon, Reusel; Kat. E-Librejo fondiĝis ĉe W. van Eupen, Eindhoven; Kat. Inform­oficejo, kies korespondanto estas Fr. Monulfus, Papenhulst. Den Bosch. Ĉi tiu oficejo eldonas katolikajn apologiajn verkojn kaj sendas ilin al personoj, kiuj deziras konatiĝi kun la kat. Eklezio.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги