Flanke de la ĝenerala organizo Katotika, devas esti menciata Mondju­nularo Katolika (MOKA), fondita en Hago 1920, samtempe kun IKa. MOKA eldonas dumonatan revuon La Juna Batalanto, kiu en 1929, ankaŭ fariĝis provizore la organo de la F-sekcio de IKa por anstataŭi Katolika Mondo-n, kiu, pro grava krizo, ne plu povis aperi.

La Int. Kat. E-Movado ĉiam ĝuis la aprobon kaj helpon de kat. altranguloj: la Papoj Pio X-a, Benedikto XV-a, Pio XI-a, Kardinalo van Rossum. Precipe Msro. Giesswein kaj Kardinalo Piffl komprenis la grandan utilon de E, ankaŭ Msro. Diepen de ’s Hertogenbosch, en kies eparĥio troviĝas ne nur la sidejo de Nederlanda Katoliko, sed ankaŭ tiu de IKUE, plue en Nederlando la senatano P. De Jong van den Heuvel kaj d-ro Möller, parlamentano.

(Plejparte ĉerpita el Espero Katolika kaj Nederlanda Katoliko.) v. IKa, MOKA.

FRATO W. van ZON.

Katolika Preĝaro. De S. Radegonde Latina kaj E-a teksto. Ĉiuj dimanĉaj diservoj kaj la plimulto de la festoj de l’ jaro. 1908, 180 p.

Katolika Preĝlibro. De Carolfi. Latina kaj E-a teksto. 1922, 160 p.

Kauer Elmar, estono, laboristo. Nask. en Tartu. Partoprenis aktive la lab. movadon kiel kom. partiano ekde 1922. Pro organizo de junkomunistaj ĉeloj kaj bataltaĉmentoj kondamnita al 15 jara punlaboro, sed post 1½ jaroj amnestiita. Gvidis multajn kursojn laŭ la Cseh-metodo en Tallinn. Red. de la gazeto «Onto». Prez. de E LEA kaj Tallinna LES.

Kawahara (kaŭahara) Jikichiro, japano, prof. de Tyuo Univ. Tokyo. Nask. 19 majo 1896 en Kanazawa-si. Studis politikan sciencon. J reprezentanto de int. kongreso de la asocioj de Ligo de Nacioj en Budapest, 1931. Dir. de JEI. Vicprez. de 23-a UK. Verkis multajn E-lernolibrojn, ekz. Komentario al Karlo. Vicĉefdel. de UEA.

Kawasaki Naokazu, japano. Nask. 31jan. 1902 en Osaka-si. Studis francan literaturon en Waseda Univ. E-isto de 1919; LK de 1933. Enkondukis en J-ujon diversajn teoriojn de eŭropaj E-gramatikistoj. Prilingvaj artikoloj kaj verkoj 119. Iniciatis en 1928 aranĝon de lekcioj pri E-logio en JE Kongreso. En 1930 kun Okamoto eldonis gazeton E-logio (J). Lia ĉefverko «Kie estas amo, tie estas Dio», 1930, estas detala komentario kaj unika

«Bibliografio de la libroj, kiuj utilas por praktike studi E-n»; dua pligrandigita eldono en 1934. Kompilis: Lit. Legolibro, Franca Parto, 1934. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio.

Kazi-Girej Nikolaj Aleksandroviĉ, ruso el Kaŭkazo, civila ĉefinĝeniero en Ĉina Orienta Fervojo. Nask. 9 nov. 1866 en Petrograd, mortis 30 dec. 1917 en Ĥarbin. Kunfondinto kaj prez.

de Manĉuria ES. Trad. du rakontojn de Garŝin. 1896 kaj 1912. En 1902 li publikigis (en sep eŭropaj lingvoj kaj E) leteron pri E, adresitan al Geografia Societo en Antwerpen.

Kazoks (kaĵoks) Augusts, latvo, telegrafa inspektisto. Nask. 1880. E-isto de 1908. Estrarano de Latva ES 1925–32. Red. de Ondo de Daugava 1925–31. Propagandis E-n per gazetartikoloj. Unu el la plej eminentaj latvaj poemtradukistoj: Kunlaboranto de L.M.

Kazo post kiel. Post kiel la substantivo devas havi la saman kazon, kiun havas la vorto, al kiu ĝi rilatas.

Ekzemploj :

1. Petro amas Paŭlon kiel vera amiko.

Li elektis nin kiel prezidanto.

2. Petro amas Paŭlon kiel veran amikon.

3. Ni elektis lin kiel prezidanton.

La ekzemplojn sub 1. oni povas kompletigi per la ripeto de l’ verbo:

Petro amas Paŭlon kiel vera amiko amas.

Li elektis nin kiel prezidanto elektas.

La ekzemplon sub 2. oni kompletigas per oni …as:

Petro amas Paŭlon kiel veran amikon oni amas.

La ekzemplon sub 3. oni kompletigas per por ke li estu…

Ni elektis lin por ke li estu prezidanto.

Anstataŭ la lasta kazo oni povas uzi simplan nominativon (predikativon):

Ni elektis tin prezidanto.

KALOCSAY.

Kearney (kerni) Elfric Leofwin, anglo, edukada ekzamenisto. Nask. 3. aŭg. 1856 en Wimbledon, mortis 29 nov. 1913. Pioniro de E. Trad. Alicio en Mirlando de Carroll, 1910, 132 p.

Keating (kitin) Joao, brazilano, d-ro, prof. de franca lingvo en gimnazio de Campinas. Mortis. Estis vicprez. de BLE prez. de la 1-a B. Kongreso de E. Unua prez. kaj kunfond. de EG en C.

KEF: Kataluna E-ista Federacio. v. Hispanujo.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги