KELI, Kristana E-ista Ligo Int. La protestanta (aŭ evangelia) E-movado estas organizita en KELI, kies anaro konsistas el anoj de la plej diversaj apartiĝoj de la prot. ektezio, ekz. de Luteranoj, Kalvinanoj, Metodistoj, Baptistoj, ktp. — La ceto de KELI estas la enkonduko de E en la interrilatoj de tiuj int. misio-societoj, kiuj celas la disvastigon de la biblia evangelio de Jesuo Kristo. Oni klopodas atingi tiun ĉi celon per kolektado de anoj en ĉiu nacio kaj en ĉiuj prot. organizaĵoj, per eldonado de int. ligorgano, per organiza subdivido en naciaj ligoj kaj lokaj grupoj, ktp. — La prot. E-movado komenciĝis en 1907, kiam barono von Starek, Genéve, publikigis artikolojn pri E en germanaj prot. gazetoj. En febr. 1908 inĝ. Paul Hübner eldonis regule presitajn raportojn, kiuj en 1909 estis anstataŭitaj per la E-a organo de la KAJV (Kristanaj Asocioj de Junaj Viroj):
Kelter Ĥ. firmo de l’ presejo, kiu unua en la mondo akiris supersignojn kaj presigis la unuan broŝuron de L.I. de d-ro E, 1887. La presisto, kiu ankaŭ poste presigis multajn verkojn de Z, estis la filo de R. Kelter, Jakobo (1869–1922 en Varsovio), sed en 1887 li presigadis ankoraŭ ĉion ĉe sia patro, ĉe strato Nowolipe. La firmo J. Kelter ekzistas ankoraŭ nun ĉe Strato Rymarska en V.
Kenelm Robinson — estas nomo, sub kiu aperis du novelaroj.
Kenn Won, ĉino, d-ro de beletristiko, univ. prof. Nask. 1900 en Canton. E-istiĝis antaŭ la milito. Studis en Lyon, Francujo 1921. Delegito al: Int. Edukista Konferenco, Genève, 1922; Int. Komerca Konf., Venezia, 1923; Int. Radia Konf., Paris, 1925. Partoprenis la UK en Wien kaj Genève, 5 landajn kongresojn en Eŭropo. Membro kaj konsilanto de ICK; LK. Preleganto de la Somera Univ. en Genève. Artikoloj en diversaj gazetoj. Dir. de E-Inststuto en Canton, 1926. Gvidas la movadon en Canton kun Wu, Hsu, Sinpak k.a. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio.
Kenngott Alfred, usonano, docento de franca lingvo en Univ. de Texas, de 1927. Nask. 14 apr. 1878 en Zürich, Svisujo. Aŭtoro de
Kesik (keŝik) Herold, hungaro, oficisto de la urbo Bratislava (Ĉeĥoslovakujo). Nask. 2 jan. 1888 en Solymár (Hungarujo). E-isto de 1919 UEA CD-Helpanto. Instruis oficiale E-n en burĝa knabina lernejo 1925–1930.
Kéthelyi (ketheji) E. István hungaro, aerĉefinspektoro; antaŭmilita nomo: Krausz. Nask. 24 febr. 1889 en Kassa. E-isto de 1908 dum sia soldata servo en Wien. De 1909–1912 fervore laboris en Pozsony (Bratislava). En 1918 kunfondinto de