KEU, Komercista E-Unio. Fondis: okt. 1922 sub nomo E Komercista Grupo
August Str. 4.
Kial venkis Esperanto? E ankoraŭ ne estas ĝenerale rekonita kaj oficiale akceptita, tamen oni povas jam paroli pri ĝia venko, ĉar ĝi estas praktike elprovita kaj uzata, ĝi pruvis sin taŭga por la rolo de int. lingvo, ĝi estas vivanta, dum ĝiaj rivaloj mortis antaŭ ol vere ekvivi. La kaŭzoj de ĉi tiu venko estas multaj, jen la ĉefaj el ili.
1. E frue venkis la internajn reform-movadojn, el lingvo diskutata ĝi frue iĝis lingvo uzata. «Ni fosu nian sulkon!» La E-istoj ekfosis anstataŭ disputi pri l’ fosilo. E, kiel ĉiu alia lingvoprojekto komence altiris amason da amatoraj lingvistoj, kiuj sur la kampo de int. lingvo intencis travivi siajn inklinojn. Kiam la reformmovado estis subpremita, ĉi tiuj parte eksiĝis por feliĉigi aliajn lingvoprojektojn, parte submetis sin al la plimulto, kaj donis sin al praktika laborado. La restintan parton obstinan la Ido-skismo forbalais el la movado.
2. En la tempo, kiam la praktika uzeblo de E estis ankoraŭ nula, tre grava estis la helpo de puraj idealistoj. Ĉi tiujn altiris la «interna ideo», kiu ja ne estis oficiate prononcita, sed kies fidela reprezentanto estis la lingvoaŭtoro mem. Ĉi tiu idealisma flanko mankis ĉe aliaj lingvo-projektoj: tiuj akcentis nur la praktikajn avantaĝojn de la int. lingvo, do altiris nur la danĝerajn lingvist-amatorojn, ĉar praktikan utilon doni ili ne povis, sekve la praktikuloj preferis atendi.
3. Diference de ĉiuj aliaj projektoj, E elektis kiel ĉefan agadkampon la literaturon. Aliaj projektoj klopodis kapti unuavice la sciencajn rondojn.
Sed estas evidente, ke ĉe komenco de lingva movado mankas materialaj rimedoj por eldoni gravajn, reprezentajn sciencajn verkojn, do int. lingvo en scienculoj absorbitaj de sia propra fako povas veki nur surfacan kaj efemeran interesiĝon. Male, la literaturo estas komuninteresa, povas altiri vastajn rondojn, ebligas eldoni komence malgrandajn librojn (do ne necesas granda kapitalo kaj risko), kaj poste, post la eduko de l’ legantaro per varbforto al inteligentaj larĝaj socitavoloj povas aperi iom post iom pli ampleksaj, pli altnivelaj verkoj, dum la simplulojn servas libroj simplaj kaj facilaj. Krome, la literaturo grave efikas al la evoluo de la lingvo, kaj al E vere la literaturo donis la propran spiriton, ĝi faris ĝin lingvo vivanta. Ĉi tiun gravecon de la literaturo rekonis ankaŭ la E-istoj mem, kiam ili festas laŭ la propono de Baghy, la 15-an de decembro kiel la Tagon de Libro.
Lastatempe aŭdiĝas riproĉaj voĉoj kontraŭ la literaturemo en E. Oni diras, ke la literaturo ne povas esti tasko de int. lingvo. Nu, oni povas respondi: E ne estu malfidela al la literaturo, ĉar propre al la literaturo ĝi dankas sian vivon. TOTSCHE.
… kiel kaj kiamaniere E sukcesis superi multnombron da similaj, ankaŭ aposterioraj kaj relative ankaŭ bonaj, lingvo-projektoj?
Por tion kompreni, ni notu ankoraŭ pliajn favorajn faktorojn por plua disvastiĝo de E:
1. Z. estante mem produkto de politike kaj nacie premita regiono de la rusa Polujo, kvazaŭ koncentris en sia rusa menso la tutan energion kaj persiston, pri kiu nur povis revi la minoritata loĝanto de la iama rusa imperio. Tiun energion li uzis por efektivigi sian, laŭ li tre gravan — socian laboron, celantan egalecigon de la nacioj. Tiu energio kaj persisto kaŭzis, ke Z. ne laciĝante, fordonis dum jaroj sian tempon kaj monon por propagandi la novan lingvon kaj ĝin diskonigi. Tion li faris eĉ dum la krizaj momentoj, kiam la movado ŝajne malkreskis kaj kiam al ĝi ŝajne minacis pereo.
2. Ĉe Z estis en intima kunvivado certa idealismo kun altgrada praktikismo rilate al la penadoj efektivigi sian revon. Tial tre lerte kaj antaŭvideme li aranĝis la propagandadon de E eldonante la lernolibrojn samtempe en ĉiuj plej gravaj eŭropaj lingvoj kaj malavare dissendante ilin tra la tuta terglobo.