Landoj de l’ Fantazio. Romano, originale de Teo Jung. 1927, 24p. «La aŭtoro aviade nin gvidas al lando perdita inter nepaseblaj altmontaroj, kaj per fleksiĝema — iom noviĝema — lingvo li pentras siajn sorĉbildojn. Poste li kondukas du princojn en niajn centrojn de l’ civilizacio, eĉ al Horrem en Eŭropo. (J.P.R., 1928. n-o 6–7.)

La Nekonata Konato. Mistera rakonto, originale de D. P. Boatman. 1933 124 p. «Ventfrape rapida, glata, agrabla rutina facila stilo.» (Bibl. Gazeto, 1933, p: 13.)

Langlet (lanlé) Valdemar B., svedo, verkisto, redaktoro, de 1932 lektoro de sveda lingvo en la Budapeŝta Universitato. Nask. 17 dec. 1872 en Lerbo. Verkis librojn pri Rusujo, pri la mondmilito ktp. Multe vojaĝis en Eŭropo, Azio kaj Afriko. Unu el la pioniroj de E en Svedujo. Kunfondinto de EK en Uppsala, 1891, ĝia prez., 1892–99. Unuaj E-istaj vojaĝoj en Rusujo ktp. Kunfondinto de Lingvo Int. en 1895. Prez. de SEF de ĝia fondo, 1906 ĝis ĝia fendo per la Ido-skismo paske 1909. L. edziĝis en 1899 kun Signe Blomberg el Abo, Finnlando, fervora E-istino, kun kiu li konatiĝis per E; post ŝia morto, 1921, li denove edziĝis en 1925 kun Nina Borovko el Moskva, filino de sia E-ista amiko N.A. Borovko.

La Nigra Galero. De W. Raabe, el la germana trad F. Wicke, 84 p., dua eld. 1922, 64 p. «Historia romaneto el la deksesa jarcento. La stilo de la traduko estas korekta kaj impresa.» (G.S. „E“, 1922, p:218.)

La Nova Epoko. Klasbatala revuo tute en E. Fondita en 1922. Aperis ĝis aŭg. 1923, poste de okt. 1928 ĝis febr. 1933. De 1923 ĝis 1928 kaj de febr. 1933 anstataŭ ĝi servis aliaj SAT-organoj. (v. p:182; v. Laborista movado.)

La Nova Tago. Int. Bahaa Gazeto. Fondita en 1925. Aperas neregule. Formato 22×15. Red. d-ro H. Grossmann. (v. Bahaismo.)

Lanti E. (ps. de Eŭgeno Adam), normando, instruisto pri manlaboro kaj geometria desegnado. Nask. 19 jul. 1879 en Nehou de farmistaj gepatroj. Estis sinsekve terkulturisto, lignaĵisto, meblofaristo, meblodesegn­isto. Studis ĉe vesperaj kursoj en diversaj lernejoj ĝis 1914. Kunlaboranto al fakrevuoj kaj al antaŭmilitaj anarkiistaj gazetoj. Lernis E-n en 1914–15 ĉe la fronto, kie li estis mobilizita en ambulanco. Post la malmobilizo, fariĝinte tre skeptika pri anarkiismo, sia politika kredo, ekdediĉis sin al la mondlingva movado; en 1919 ankoraŭ hezitis ĉu aliĝi al E aŭ al Ido, fine decidis por E. Kiam tiutempe parizaj laboristaj E-istoj klopodis restarigi la movadon, oni proponis al li la taskon de redaktoro al la noveldonota «Le Travailleur E-iste.» El tiu ĉi gazeto naskiĝis «E-ista Laboristo», ankaŭ red. de li. En ĝi li skizis la taskojn de la lab. E-istaro, pledis por ties memstara organiziĝo, («ni fosu nian propran sulkon»), per sennacieca organizformo, por praktika utiligo de E por lab. celoj. Kun L. Banmer, L. Glodeau k.a. li restarigis la antaŭmilitan asocion: «Liberiga Stelo», kiu en 1921 transformiĝis en Sennacieca Asocio Tutmonda». (SAT). Ĉi tiun organizon li gvidis ĝis 1933 kaj montris ĉe tio eksterordinaran kapablon. La malfacilan taskon kunlaborigi diverstendencanojn en unu organizo li plenumis kun granda takto. Lia labor­povo estas senkompara. Krom ampleksega korespondado, li redaktis aŭ gvidis la redaktadon de LTE; L’ E–iste Revolutionnaire; L’ Antimationaliste H, «Sennacieca Revuo» Sennaciulo; La Nova Epoko. Krom franclingvaj broŝuroj pri E li verkis: For la Neŭtralismon (1922), La Laborista E-ismo (1928 40 p.), kiu aperis ankaŭ en angla, ĉeĥa, franca, germana, nederlanda kaj sveda lingvoj (ĝi estas kvazaŭ programo de SAT movado); Naciismo, studo pri deveno, evoluado kaj sekvoj (1930, 124 p.), Vortoj de Kamarado Lanti, kun antaŭparolo de L. Banmer, kolekto de artikoloj (1931, 192 p.); Manifesto de sennaciistoj (1932, 32 p.), aperis ankaŭ france. Trad. Kandid de Voltaire kun antaŭparolo (1929, 162 p.) kaj Skizo pri filozofio de l’ homa digno de Gilles, 1934. Kunlaboranto de la Enciklopedio (v. Laborista Movado.) BRUIN.

La Okuloj de la Eterna Frato. Legendo de St. Zweig, el la germana trad. H. Wolf, 1932, 65 p. «Temo: la peza problemo pri la respondeco de l’ homa ago. La stilo estas intence simpla, kaj tio feliĉe helpis la tradukintinon. Ĉi tiun libron mi metus en la manon de l’ junularo. (Totsche, Bibl. Gazeto, 1933, p:27.)

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги