La Ondo de E. Estis feliĉa cirkontanco, kiam, post la malsukcesoj de „E“, «Ruslanda E-isto» kaj precipe «Espero» de Bitner, troviĝis persono A. Saĥarov en Moskvo — kiu oferis nonon kaj tempon por komenci en febr. 1909 la eldonon de LOdE. Dum la unua jaro aperis 10 kajeroj (12 nroj) entute 44 p. 54×35. En jan. 1910 la formato ŝanĝiĝis en 27×19 kaj testis tia ĝis la lasta n-ro en apr.–majo 1917; de tiu formato aperis entute 89 n-roj. (75 kajeroj) kun 1320 p. Krom ampleksa rustanda kroniko LOdE enhavis modelan literaturon kaj poezion kaj serion de 137 portretoj de konataj E-istoj. La abonantoj ricevis senpage la jenajn donacojn: 1912: Princo Serebrjanij de A. Tolstoj; 1913: Orienta Almanako; 1914: E-a Poŝkalendaro por 1915. P. TARNOW.
La Ora Epoko. Gazeto religia, «bazita je fakto, espero kaj kuraĝigo.» Fondita en 1928. Aperas neregule. Formato 30×21. Red.
La Orienta Revuo. Monata organo de JEI; ĉefe japanlingva. Fondita en 1919. Red.
La Padova Lilio. Mallonga biografio de
La Paŝoj de Jarkvino. Skizoj pri socialisma konstruado. Kunmetis
La Parizaneto. Resumeto de la vivo kaj manieroj de la francoj, kun specialaj rimarkoj rilate al Parizo de
La Patrino. Dramo de
La Pentroarto en la Malnova Hungarujo. Verkis
La Pirato. Spritgazeto, fond. en 1933. «Kaperas ĉiumonate. Kajeroj por Satiro, Humoro ka Libereco… relativa. Ŝipestro: R. Schwartz.»
La Ponto. Organizaĵo, formiĝinta en Bern 1910, kiu celis la starigon de unu sola plano por ĉiuj kulturaj entreprenoj de la nuntempo Inter aliaj tezoj de sia laboro, ĝi decidis praktike utiligi E-n kaj publikigis en E solidan verkon (1911), temantan pri la bazaj principoj de sia estonta agado. Ostwald oferis al LP 100.000 markojn kun kondiĉo, ke ĝi akceptu kaj uzu Idon. Ido do fariĝis la lingvo de LP. En 1913, post la ĉeso de la subvencio de O., LP-n trafis bankrotiĝo kaj ĝia agado ankaŭ ĉesis. (Laŭ Drezen, Hist. de Mondlingvo, p: 194.)
Lappi Lauri Ilmari, kuracisto. Nask. 15 okt 1899 en Suonenjoki. E-isto de 1918. Ĉefkunlaboranto de la
La Praktiko. «La gazeto, kiu instruas kaj amuzas.» Fondita en 1930. Aperas monate, 12–16 p. Formato 31×24 Eld. la Int. Cseh-Instituto, red. A. Cseh. Konstantaj rubrikoj: Lernu per la eraroj! Al la venko; La mondo ridas; La mondo estas interesa; Informoj; Konkursoj; Grafologio; Korespondu. Multaj fotoj pri la E-ista vivo. Interese redaktata.
La Progreso. Gazeto en Ĉeĥoslovakujo, fondita en 1918. De 1923 of. org. de ĈAE. Red.
La Rabistoj. Dramo de