La Revuo. Monata gazeto en E. La E-movado ricevis bonan impulson, kiam prof. Karlo Bourlef komencis en 1900 propagandi E-n. Li instigis la konatan francan librejon Hachette kaj Ko (v.) eldoni sub kontrolo de Z multajn bonajn E-ajn librojn kaj komenci en sept. 1906 la eldonon de pure literatura revuo sub lia redaktado, kiu tute ne okupiĝis pri diskutoj, sed rigardis E-n kiel fakton. La gaze­to aperis dum 8 plenaj jaroj de sept 1906 ĝis aŭg. 1914. Aperis entute 6164 paĝoj. Ĉiu jarkolekto havis 12 kaj­erojn kun po 48 paĝoj da literaturo kaj 16 p. da informoj de societoj, diversaj sciigoj kaj anoncoj. Sur la unuaj 4–22 paĝoj L.R. havis nur verkojn, tradukojn, kongresparoladojn ktp. de Z kaj sur la ceteraj verkojn de la plej bonaj E-tradukistoj kaj verkistoj. Z fine, post morto de La E-isto en 1895 havis denove gazeton, en kiu li povis publikigi siajn modelajn tradukojn el la Biblio kaj de diversaj verkistoj (Gogol, Schiller, Andersen, Goethe, Orzeszko, Molière). Inter la kunlaborantoj estis la plej bonaj verkistoj: Kabe, Grabowski, Hodler, Lambert, Bicknelt, Valienne, Kabanov, Boirac, Privat, Ŝidlovskaja, Haukel, De Menil, Inglada, Aymonier, Noel, Rust, Čejka, Pillath, Simon, Dalmau, ktp. La redakcio de L.R. havis grandajn meritojn instigante la E verkistojn ankaŭ per ĉiujara Literatura Konkurso. P. TARNOW.

Larroche (laroŝ) Marie, francino. Nask. 18 marto 1854 en Metz. Okupis sin precipe pri blinduloj, por ke ili povu akiri siajn vivrimedojn ne per almozoj, sed per laboro E-iĝis en 1909, sub entuziasma gvidado de Co­las. Helpis lin propagandi, precipe ĉe katolikoj, partoprenis en starigo de kvin kongresoj de IKUE. Dum kelkaj jaroj adm. de Espero Katolika. Vicprez. de IKUE, kies «Avino» ŝi estas nomata.

Larson Gustav Adolf, svedo, ĉefkontisto. Nask. l dec. 1888 en Falun. E-isto de 1905. Kas. de SEF. Kunfondinto kaj kas. de Eldona Societo E-a de 1908. Ĉefdel. de UEA.

La Reformanto. Popola biografio de S. Francisko el Assisi. Originale de Carolfi 1927, 88 p.

La Regado de si mem per konscia aŭtosugestio. De Coué, el la franca trad. J. Borel. 1925, 56 p. Laŭ tiu teorio «ne volo, sed imago efektive estras niajn agojn.»

La Reĝo de la Montoj. De E. About, el la franca trad. G. Moch. 1909, 248 p., kun 158 ilustraĵoj. La ĉefa merito, se ne la sola, de la verko estas ĝia mirinde klara, rapida, flua, gaja kaj ĉiam klasika stilo. Vane oni serĉus unu el tiuj lit. ecoj en la «anguloza» traduko de s-ro Moch.» (Th. C., L. I 1909, p:189.). «Tre viva kaj lerta stilo. Bonega kaj pura E-a lingvo.» (C B, La Revuo, 1909, p: 574.)

La Reĝo Judea. Dramo en 4 aktoj de K.R. (Romanov), el la rusa trad. Devjatnin. 1914–15, 182 p.; dua eld. 1923. «La temo: turmentado de Kristo, lia morto kaj reviviĝo, respektas la evangelian tekston: la versoj de l’ traduko estas ĉiam regulaj kaj tuj kompreneblaj.» (G.S. „E“ 1923, p :223)

La Rejna Stelo. Jam antaŭ la mondmilito estis eldonita en Elzaso en la urbo Mühlhausen bela E-a gazeto «Elzasa Sonorilo». Post la milito Strasburgo fariĝis la centro de tre vigla E-a movado, precipe subtenata de Hubert Ferez, kiu en aŭg. 1921 komencis eldoni LRS, 4 p. 47×31 en E-a, franca kaj germana lingvoj. Tiu bone redaktata gazeto jam malaperis post la 2-a n-ro. Sed Ferez ne pacienciĝis: en 1924–25 li eldonis «La Stelo»-n (entute 7 n-roj, 4–6 p. 31–33×23–25 presita kaj en junio 1926 li reeldonis LRS bone aŭtografiita kun multaj bildoj 4–6 p. 38–40×28–29. Jan: sept 1929. LRS estis presita 4 p. 43–45×31–32 kaj de jan 1930 ĝi fariĝis parto de «La Tribune E-iste» (v.). P. TARNOW.

La Revizoro. Komedio de Gogol el la rusa trad Z. 1907, Satiro pri la korupteco de la rusa burokrataro.

La Samanta-Mukla-Parivarto aŭ Evangelio de Avalo-kiteŝvaro. Trad. el la sanskrita kaj komparis kun la ĉina traduko K. Nohara. 1933, 36 p. Parto el sankta budaisma verko: ĉa­pitro pri la virtoj kaj agoj de A.K. Traduko peza.

La Sankta Biblo. v. Biblio.

La Sendanĝereco de Francujo, Tekstoj kaj dokumentoj. Verkis A. Honnorat; diversaj tradukantoj 1924, 154 p. Titoloj de la du partoj: La kontrakto de 1919 kaj ĝia fiasko; Evoluado de la problemo de 1920.

La Socialisto. Gazeto en E kaj germana lingvo. Fondita en 1926. Organo de ALLE, en 1933 ankaŭ tiu de ISE Formato 24×16, de 1931 32×24. Bone redaktita. Pereis kune kun la detruo de la demokratio en Aŭstrio, febr. 1934. Reviviĝis en Francujo.

La Sonĝo de Makaro. Kristnaska rakonto de Korolenko, el la rusa trad. M. Ŝidlovskaja. 1927, 48 p. «Ĝi unue priskribas la malgasteman nordan Siberion kaj due vive pentras popolanon. Bona traduko.» (G.S. E, 1927 p: 64.)

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги