La Sorĉistino el Kastilio. Historia bildo de Ŝalom Asch el la juda trad. Lejzerowicz, 1933, 148 p. «Torturiĝas kaj mortas judoj en la tempo de l’ papa inkvizicio — la tendenco de l’ libro do estas ekzalti la judajn animojn al persisto kaj ortodokseco. La lingvaĵo de l’ traduko estas bona, tre flua.» (N.B., S.R. 1933, p :100.)

La Stranga Butiko. Poemoj originale verkitaj de R. Schwartz. 1931, 124 p. «Ĝi montras la poeton jam egalranga al la prozisto. La viv­filozofio de l’ poeto manifestiĝas kun plena matureco. Ĉion li esprimas per delikata, facila, serena stilo, li scias trakti seriozajn kaj profundajn temojn en la plej klara, plej simpla formo.» (Totsche, De Paĝo, p:102.)

La Suda Kruco. Estis organo de Aŭstralaziaj E-istoj, La 1-a n-ro aperis jul 1920, la lasta (165-a) 12 okt. 1934. Formato 22×14. En la lastaj jaroj ĝi estis aparte bone redaktata kaj ĝia redaktisto R. Banham faris en ĝi recenzojn kaj lingvajn notojn neordinare valorajn kaj atentindajn. M.C. BUTLER.

La Suda Stelo. Organo de la E–movado en Jugoslavujo. Fondita en 1932. Aperas monate Formato 28×20. Red. Fr. Homar, poste d-ro Kun. (v p: 268.)

La Suno Hispana. La plej ofte tre vigla kaj serioza E-a vivo en Hispanujo estis multe malhelpata kaj ofte sufokata de la naciaj kaj personaj kontraŭbataloj. Ĝis 1910, kiam la movado ne estis ankoraŭ ampleksa, regis entute unueco, kaj LSH, of. org. de la HSPE, kiu komencis aperi en okt. 1903, povis bone vivi kaj tute regule aperi ĉiumonate. Sed de 1910, la jaro, en kiu estis fondata la KEF, kaj komencis aperi «Kataluna E-isto», ĝi eliris tre malregule kaj ĉesis en jan. 1913. Ĝi estis en majo 1913 anstataŭata per «El E-ista». Kvankam «Kataluna E-isto» daŭris aperi en la kataluna parto de H., la hispana parto restis sen gazeto, ĝis kiam Mangada Rosenörn en Madrid komencis eldoni en jan. 1917 «Hispana E-isto»-n. LSH estante pure prop. gazeto, HE estis tute skribita en E kaj favoris krom la propagando, la poezion kaj literaturon kaj donis en ĉiu n-ro bonajn priskribojn pri hispanaj pejzaĝoj, urboj ka konstruaĵoj kun multaj belaj bildoj. Ĝi aperis tute regule monate ĝis febr. 1923, kiam Mangada devis translogiĝi al Afriko. Dum ĉi tiu tempo kelkaj malnovaj E-istoj restarigis LSH kaj fondis HEA-n, kies of. org. estis LSH. Mangada, kiu revenis el Afriko, cedis la intencon, reeldoni HE-n, por ne malhelpi la movadon. Tiu epoko daŭris 3 jarojn, de jan. 1924 — dec. 1927. Nun la vojo por Rosenörn estis denove libera kaj li eldonis de jan. 1928 — ? «Hispana E-isto» kaj de ?–hodiaŭ «Hispana E Gazeto»-n kiel of. org. de HEA. P. TARNOW.

La Tajdo. Poemoj lirikaj, originale de Hohlov. 1924, 64 p. Unusola poemaro de talenta poeto. Plejmulto de la poemoj kantas pri amo, en aliaj esprimiĝas revoluciaj impulsoj.

La Teatra Korbo. De J. Baghy. 1934, 112 p. «En tiu ĉi pensiga volumeto oni trovas diverstemajn meditaĵojn kaj skizetojn simple kaj bonstile esprimitajn en la formo de „senpretenda babilado“. Por tiu, kiu konas la aŭtoron persone, ili ricevas aldonan ĉarmon el la fakto, ke granda­parte ili havas aŭtobiografian karakteron.» («The British E-ist», 1934, p: 348.)

La Tragedio de l’ Homo, drama poemo, ĉefverko de la hungara literaturo, verkita de E. Madách en 1861; trad. de Kalocsay. 1924. XXIV kaj 237 p. 21 bildoj. Adamo, la ĉefa persono de la verko, travivas la tutan historion de la homaro. «La verko havas sian ĉefan valoron ne en sia arta forto, sed en la forto de la penso, en la grandiozeco de la koncepto, en la abundo de l’ ideoj.» (El la Enkonduko.)

La Tragedio de Reĝo Lear. De Shakespeare, el la angla trad. A.L. Curry kaj A.J. Ashley. 1924, 172 p. «Certe laŭ precizeco kaj ĝustigo al la originalo superas la anglaj tradukintoj, sed kion ili gajnas je fideleco, tion ili perdas je facileco kaj komprenebleco.» (G.S. „E“, 1924, p: 125.)

La Trezoro de l’ Oraĵisto. De A. Ŝenoa, el la kroata trad. Kolar Krom, 1911, 290 p. «Belega bildo de la mezepoka kruela kaj persista interbatalado de l’ Zagreba burĝaro kaj aristokrataro. La stilo tute ne estas malbona. La traduko enhavas strangaĵojn, kredeble naciismojn.» (M. Ŝidl., Ondo de E, 1912, p: 72.). «Maro da eraroj.» (P.J. Cameron, «The British E-ist», apr. 1912.) Simile al P.J.C. recenzis ankaŭ aliaj.

La Tribune Esperantiste. Grava prop. gazeto en franca lingvo. Fondita en 1930 de H. Ferez, kiu ankaŭ redaktas ĝin. Aperas kvaronjare en 60×45 formato.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги