Latvolando. Antaŭ la mondmilito tiu ĉi teritorio apartenis al cara Ruslando. La registaro ĝenerale ne volonte donis permeson por fondo de societoj, ankaŭ multaj personaj rajtoj estis limigitaj. En la urboj tre multaj parolas 3 lingvojn: latva, germana, rusa. Krome oni studas en lernejoj anglan kaj francan lingvojn. La loĝantaro ne multe sentas bezonon de komuna interkomprenigilo. Jen la kaŭzoj, kial E ne havas tre fekundan grundon en la lando.

Unua pioniro estis instruisto R. Libeks, kiu en 1889 verkis la unuan lernolibron por latvoj. Post lia formigro al Brazilo dum 90-aj jaroj, pri E oni aŭdas nenion. En 1904 en Riga fondiĝis filio de Peterburga ES «Espero». Tiutempe multe helpis la movadon M. Klaczko, donante ejon kaj monrimedojn. Vl. von Szmurfo fondis en 1910 ES «Riga Stelo» kaj eld. monatan revuon Riga Stelo 1910–1911.

Riga ES estas fondita 29 marto 1912 de K. Busch, J. Alksnis, P. Rodd. Ĝia regularo estis peza, kreinte konsilantaron 12 personan kaj estraron 6 anan. La agado ne estis sukcesa. E-n posedis nemultaj. Ĉar ĉefe oni uzis rusan lingvon, multaj baldaŭ eksiĝis, tial post 1 jaro el 36 anoj restis kelkaj. Oni denove eklaboris en 1913 atingante jarfine 47 anojn, en la biblioteko estis 31 libroj. Kursoj ne okazis. Malsukcese aranĝita vesperbalo tute disigis la anaron. Tiutempe ĉefe agis: J. Alksnis, A. Abel, A. Krasting. La lasta kun siaj fratinoj ankaŭ zorgis pri konservo de societa havaĵo dun mondmilito kaj registrado ĉe la est­rantoj — germanoj kaj bolŝevikoj.

De 1920 la movadon aktive parto­prenis: A. Krauze, T. Indra, K. Kacens, E. Grots, A. Krastinŝ, K. Leiŝkalns, A. Kaĵoks, A. Libers, G. Tup­icin, f-ino R. Dvarionoviĉ, kaj (precipe kursgvidante) Kr. Strazds, E. Jaŭnvalks, N. Blumbergs, f-ino E. Balode, s-ino M. Pirkst, I. Ĉaĉe, Fr. Krogers (la lasta havis en 1 kurso 100 kursanojn).

Pro enketo de Ligo de Nacioj, Latva Kleriga Ministerio en 1922 favore raportis pri E kaj en 1923 la ministro disponigis al Riga ES senpagan ejon en Kastelo, ĉambroj de historia arĥivo, kie la societo kunvenadis ĝis 1930. Interna Ministerio subvenciis en 1923 E-kurson por fervojaj policanoj. Samjare estis registrita nova statuto, donanta pli da aglibero. E. Grots multe propagandis per gazetoj. La tag­gazeto «Latvijas Sargs» presis E-an kurson.

La societo partoprenis en 1923 kaj 1924 en Riga Foiro-Ekspozicio, por kio klopodis E. Grots kaj T. Ind­ra. La foiro en 1924 eĉ presis E-an reklamilon. Riga ES partoprenis en 1926 ankaŭ 2 radioekspoziciojn, organizis T. Indra, kaj en 1932 en Latva Produktaĵekspozicio, organizis J. Kalninŝ (la standon oni premiis per rekonatesto).

En 1923 komenciĝis ankaŭ intensa interna vivo, kursoj, vesperbaloj. 20 jan. 1923 unuafoje oni prezentis E-an teatraĵon «Konvenaĵoj». Ak­toris: K. kaj T. Indra, f-inoj M Dzef­zite, L. Berzin, s-ro I. Ĉaĉe. Samjare oni prezentis ankoraŭ unu teatraĵon, en 1929 «Konvenaĵoj estas ripetitaj, en 1933 printempe estas luditaj 2 teatraĵoj.

En 1924 Riga ES dissendis al ĉiuj lernejoj 2000 latvalingvajn propagandilojn de Kr. Strazds. En 1925 la societo ekeldonis sian organon Ondo de Daŭgava, monata revuo. En somero 1926 A. Krastinŝ unuafoje prelegis radie pri E, 15 dec. 1929 prelegis T. Indra, 4 febr. 1932 H Steiner (el Wien) pri Aŭstrio. En 1927 Riga ES organizis la unuan Latvan E-Kongreson.

Jam en 1924 estis ellaborita projekto pri Latva E-Asocio. Ĉar la fondiĝantaj provincaj ES-j malemis partopreni la Asocion, Riga ES 1928 ŝanĝis sian statuton tiel, ke ĝi sub nova nomo «Latva ES» rajtas akcepti kiel anojn ankaŭ ES-jn. 1929 registara oficiala eldono «Valdibas Vestnesis» (Registara Kuriero) presis deklaracion pri neŭtraleco de E.

Aŭtune 1929 A. Cseh gvidis grandskalan kurson por 130 partoprenantoj, inter ili 28 instruistoj. En 1930 la societo kunvokis somere 1-an Baltlandan E-kongreson. En 1931 Latva ES invitis por 3 monatoj la faman hindan propagandiston L. Sinha. Li faris 40 prelegojn por 7450 aŭskultantoj en Riga kaj provinco, prelegante 18 foje por lernantoj kaj 22 foje publike. 1932 Latva ES invitis dufoje J. Baghy por kursgvidado. J. Kalnins malfermis E librejon. En lernejoj private ĝis nun instruadis A. Aizpurtis en Auksne, G. Tupicin en Riga Poŝta kaj teleg­rafa departemento korespondas en E kun ILEPTO.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги