Laurenti Gioacchino, italo, prof. mezlerneja de beletristiko, poste oficejo ĉe la senato. Nask. 21 nov. 1882. Kunlaboras en filologiaj revuoj. E-isto de 1905. Kunfondis en 1905 la ES en Roma «Imperiosa Civitas», kies vicsekr. estis ĝis 1908. Kunlaboris al Roma E-isto.
Laŭroj. Kolekto de originalaj verkoj (de Artigues, Inglada, Hodler, Van Melckebeke, Ellis, Boucon, s-ino Vallienne, Gambier, Deligny, Bulthuis, Trinite) premiitaj de La Revuo. 7908, 139 p.
La Vagabondo: nomata de jan.–marto 1908: «La Vagabonda Monataĵo», de apr.-julio 1908: «La Vagabondisto» kaj de sept. 1908: LV. Ĝis fino 1913 ĝi estis aŭtografiita kaj dum 1914 presita. Ĝi ĉesis pro la mondmilito. Red-ino C. Oxenford en Howe. LV estis la oficiala organo de la «E–ista Vagabonda Klubo», kiu estis int. ligo de artistoj pri muziko, arto kaj literaturo. LV enhavis multajn artajn desegnaĵojn, originalajn literaturaĵojn kaj eĉ muzikaĵojn. IV+16–48 p . 23×18. — P. TARNOW
La Vagabondo Kantas. Simplaj versoj. Originale verkitaj de
L’ Avarulo. Komedio de Molière, el la franca trad. Meyer. 1904, 80 p., dua eld. 1907. Fama verko de la mondliteraturo. La traduko ricevis la unuan premion ĉe la dua konkurso literatura de la SFPE. «Fidela reprodukto de la fizionomio de la teksto.» (L’ E-iste, 1904, p 181.)
Lavén Bernhard, svedo, remburisto en Örebro. Nask. 31 dec. 1865 en Ljungby. Pacifisto kaj teozofiano. E–iĝis kiel 64-jara maljunulo. Prez. de la EK en Örebro.
La Vendetta. Novelo de
La Vendreda Klubo. 11 diversaj originalaj artikoloj, de la «Vendredoklubanoj» en Leipzig.1921 116 p. Enhavo: E kaj Frey-Ligo, Unuaj jaroj de E en Leipzig Saksa E-Biblioteko, Pri la Lingvaj Respondoj de Z, Pri la E-movado en Britujo, ktp. Modela stilo.
La Venecia Komercisto. Dramo de
La Ventego. Dramo de
La Vera Historio de Ah Q. De
La Verda Standardo. Dum la fruaj tempoj de E plej multe propagandis en Hungarujo A. Marich en Budapest. Jam en majo 1905 li eldonis „E“-n, kiu aperis ĝis marto 1907-IV-16 p. 23×15 entute 18 n-roj kun 142 p. da teksto. En okt. 1907 ĝi alprenis la titolon LVS kaj fariĝis samtempe oficiala organo de HES, kiu ĝi restis ĝis nov 1908. De tiam ĝi havis la subtitolon: «Int. propaganda, literatura, arta, scienca, filatela, industria, komerca, amuza, polica, reklama, ilustrita monata revuo. En ĉiuj eŭropaj lingvoj». Do, sufiĉe multflanka! La presformato restis la sama kiel tiu de „E“, sed la paperformato kaj la kovriloj multe ŝanĝiĝis; paĝnombro de okt. 1907-okt.-nov 1910 (n-roj. 49–50): 482. De jan.-julio 1911 LVS akceptis la formaton de ĉiutaga gazeto 42×29, entute 8 n-roj, kun 28 p. De sept. 1911-julio 1914 aperis entute 45 n-roj kun 552 p. 32×23–24 De sept. 1911 LVS fariĝis denove oficiala organo de HES. Sed ĉar la kunlaboro inter la societo kaj la red. kaj posedanto A. Marich neniam bone funkciis,1a societo akiris la gazeton; red. fariĝis ĝis dec. 1913 Paŭl Robicsek kaj ĝis julio 1914 d-ro. Béla Rácz. Pro la milito LVS reaperis en tre modesta formo en jan.-febr. 1915 kaj finiĝis finfine per la n-ro, de nov. -dec. 1915, 8–16 p. entute 12 n-roj p kun 76 p. 24×16. — P. TARNOW.
La Vila Mano. (Idoj de Cereso.) Romano, originale de
La Vojaĝoj kaj mirigaj aventuroj de Barono Münchhausen. El la angla trad.