La Vojo. Poemo de Z, verkita en 1896; presita en jun.- jul. n-ro de L.I. En ĝi Z aludis je ĵus venkitaj malfacilaĵoj («voĉdono en 1894» (v.) kaj ĉeso de La E-isto). «Vortoj, kiuj havos sian valoron tiom longtempe, kiom oni ankoraŭ devos batali pro agnosko por E.» (Artikolo de Behrendt en «Kongresa Jubilea Libro», 1933.)
La Vojo de formiĝo kaj disvastiĝo de la lingvo internacia. De
La Vojo Returne. Romano de
Lawrence (lorens) Eliza Ann, anglino, sekretario. Nask. 24 aŭg. 1851 en Wimbledon, Surrey. E-istiĝis en 1901 pro renkonto kun germana prof. en Ĝermanujo, kiu promesigis ŝin lerni po 30 minutoj ĉiutage dum du semajnoj. De tiam ĝis nun fervora kaj senlaca laboranto por la movado. «La patrino de la brita E-istaro.» Sekr. de Londona Klubo, 1903. Hon. vicprez. de BEA. Mortis 4 apr. 1934.
Lawrence (lorens) Wiliiam Francis, anglo, helpadministranto de fervojaj varstacioj en Newcastle-upon-Tyne ; prizorgas funkciadon de trafikrimedoj. Nask. 6 majo 1883 en London. E-istiĝis en 1912. Multaj prop. artikoloj kaj paroladoj. Sekr. de B. E-Kongreso, 1916, sekr. de York ES., 1916–31. Prez. de EF de Yorkshire, 1927–29.
Lazica (ŭazica) Stanislavo, polo. Agema E-isto en Lwów. Fondinto de la unua ES en P-ujo en 1906. Unua red. de
Leakey (liki) James, anglo, komercisto. Nask. 21 nov. 18 9 en London. E-isto de 1909. Verkis
Le Cornec (1ökornek) Ludovic-Alexandre, (ps. Else), franco, privata oficisto. Nask. 15 dec. 1873 en Saint–Brieuc. Vicprez. de la Pariza grupo, gvidis kursojn dum 15 jaroj; estis agema membro de la «Verda Kato». Tradukis de Barbusse:
Lederer Siegfried, germano, gimn. prof. de la latina kaj greka lingvoj. Nask. 30 jun. 1861, mortis 8 nov.1911 en Praha. Estis la unua, kiu faris lumbildparoladojn en Wien kaj poste ankaŭ en Praha. Aktiva Volapükisto, li transiris al E kaj estis kunfondinto de ES Verda Stelo en Praha en 1908. De 1908 li instruis E-n, ankaŭ en komerca lernejo en P., faris paroladojn pri E en Dresden, Berlin ktp. Estis red. de
Ledermann Richard, germano, d-ro fil., prof., verkisto de historiaj kaj dramaj verkoj. Nask. 25 jul. 1875. E-isto de 1910. Gvidanto de la E-movado en Bavarujo, 1912–20. Prez. de LKK por UK en Nürnberg. Red de «E ein Kulturfaktor», 1912. Kunlaboris al „E“.
Ledger (leĝer) George, anglo, stenografia instr. Nask. en Yorkshire, Mortis 54-jara 18 majo 1916. E-istiĝis 1903. LK. Adaptis Pitmanan Stenografion al E.
Lee (li) George Winthrop, usonano, bibliotekisto. Nask. 27 feb. 1867 en Roxbury (Mass.). E-isto de 1905. Prez. de EG de Boston de 1912. Sekr. de EANA 1920–22.
LEEN: La Estonto Estas Nia, ES en
Leeuwen (leŭven) Hendrick Cornelis, van, nederlandano, lernejestro (ĉe kristana lernejo) en Wijhe; estrarano de la provinca komitato por la kontraŭrevolucia partio. Nask. 18 majo 1884 en Veenendaal. Prez. de NKEU, ĉefred. de la Kristana Gazeto, vicprez. de KELI. Trad. en 1933 la faman junularlibron
Lefebvre, (ps. Ned Katryn), franco, estis kapitano en Versailles antaŭ la milito. Artikoloj en L.I., tre interesaj estis liaj humorplenaj raportol pri UK-j.
Legendoj. De