Legolibroj en E ekzistas de 1903, kiam aperis la Fundamenta Krestomatio de la lingvo E, (v.) verko preskaŭ 500 paĝa, jam plurfoje reeldonita, klasikaĵo por ĉiuj, kiuj volas ĉerpi el la malnovaj fonto de E. En 1907 aperis Int. Krestomatio kaj Unua Legolibro (v.), ambaŭ de Kabe. Post la milito multiĝis legolibroj en E, inter kiuj plej famaj estas Tra la Mondo (v.) de Bennemann, Universala Legolibro de Fricke, Ni legu de Brunulo k.a. — La Anekdotaro (v.) de Dreher prove enkondukis marĝenajn tradukojn de vortoj en 4 ĉefaj eŭropaj, kaj parte en E mem, por eviti serĉadon de malfacilaj vortoj en vortaroj. — La tipo de E-a legolibro ne posedas vorttradukojn, nek klarigojn, sed konsistas el serio da artikoloj aŭ rakontoj, plej ofte anekdotoj aŭ spritaĵoj, kaj la lernanto devas eltrovadi la nekonatajn vortojn en nacia vortaro. Tiaj estas ankaŭ la plej multe uzataj legolibretoj Karlo (v) de Privat kaj Petro (v.) de SAT. Karlo estas bonstila rakonto pri la vivo de brava junulo; Petro estas uzata en laboristaj rondoj, en kies medio okazas ia agado — La kaŭzo, kial la tipa E-a legolibro senumas vorttradukojn kaj -klarigojn, konsistas en la fakto, ke la facileco de E permesas, ke la komencanta E-isto povas malhavi multan kaj penan gramatikan klarigaron kaj tamen atingi per nura legado ian gradon de perfekteco. Krome, la E-aj vortaroj estas ordinare tre maldikaj, kaj malmultekostaj tiel, ke preskaŭ ĉiu komencanta E-isto posedas almenaŭ unu plenan radikaron, kiun li (ŝi) povas konsulti uzante legolibron.
- Krom la supre cititaj menciindas ankaŭ la legokajeroj eld. de la Ĉe–Instituto por ties kursfinintoj kaj la faka gazeto por E-studentoj La Praktiko, kiuj ankaŭ plenumas saman taskon, kian la legolibroj. Mankas en E vera, gradigite aranĝita lerno-legolibro kun lingva klarigaro kaj kies temo servus por enkonduki la studenton en la E-istan movadon. Tian nun planas eldoni Literatura Mondo sub titolo «Nova Krestomatio» en la redakto de E. Pfeffer kaj K. Kalocsay. — L. DREHER.
Leipzig. Urbo en Gertnanujo (Saksujo). 700.000 loĝantoj. Sidejo de la E-Instituto por la Germana Respubliko kun granda biblioteko. Konata Eeldonejo: F. Hirt und Sohn. — 9-a kongreso de SAT 4–10 aŭg. 1929; ĉ. 650 partoprenantoj el 22 landoj. Kritiko de komunistaj SAT-anoj pri laŭ ili neklasbatala, oportunisma gvidado de SAT. Likvido de la program-komisiono. Deviga abono al Sennaciulo por aktivaj membroj. — BRUIN.
Leite (lejti) Tobias Rabelo, brazilano, d-ro, inĝ. Mortis 16 jul. 1920. Kunfond. kaj unua vicprez. de Grupo Suda Stelaro en Campinas. Aŭtoro de E-P kaj P-E Vortaroj kaj ankaŭ de Konversacia Gvidlibro.
Lejzerovicz (lejzeroviĉ) Izrael, (ps. Ilo, Georgo Verda), hebreo, ĵurnalisto, komercisto. Nask. 4 jun. 1901 en Lodz. Gvidanto de la E-movado en Lodz kaj unu el la plej agemaj E-istoj en Pollando. De lia E-iĝo li laboras en la plej diversaj sferoj de la movado. Li edukis multajn fervorajn E-istojn. Multaj prelegoj, prezentadoj, artikoloj kaj aliaj gravaj faktoj, kiel ekz. aŭtoreco de Projekto pri Int. Organizo rimarkigas la agadon de L. Kelkjara prez. de la Tutmonda E Hebrea Asocio. Verkis lernolibron kaj ŝlosilon por judoj. Liaj artikoloj konstante aperadis en Pola E-isto, HDE kaj LM. Kiel originala verkisto li distingiĝas per brila satiro, kiu estas unu el la plej individuaj fenomenoj en la E-ista literaturo. Kiel tradukisto li estas en la unua vico; aperis de li Dibuk (mistera dramo de An-Ski) el la hebrea kaj La Sorĉistino el Kastilio (romano de Salom Aŝ) el la juda lingvo, 1933. LK. — F. SZILÁGYI.
Lemaire (lömer) René, franco, komercisto. Nask. 2 marto 1876 en Epernay (apud Reims). Varbita de Beaufront en aŭg. 1892, li estis lia unua kaj, ĝis 1897, preskaŭ sola kunbatalanto. Tuj interrilatis kun Z, kaj malavare helpis al eldono de kelkaj el liaj unuaj libroj. De 1898 ĝis 1902 estis sekr. de SPPE kaj de L’ Esperantiste; krom siaj artikoloj li redaktis la kronikojn, korektis la eraroplenajn tekstojn de la korespondantoj, kaj prenis sur sin la tutan administradon. Nur dank’ al li, dum tiuj jaroj, Beaufront povis sukceseplenumi sian taskon. Tiu tro granda laboro, kunigita kun lia profesia tasko malsanigis lin. De multaj jaroj, eĉ pli frue ol Beaufront, li opiniis necesaj reformojn en la lingvo. Tial en 1908 li tuj fariĝis Idisto, kaj de tiam laboris por Ido tiom, kiom ebligis lia farto. Krom artikoloj verkis filatelian F-E vortareton, 1903. L. BASTIEN.
Le Monde Esperantiste. Prop. gazeto, aperinta regule de dec. 1908 ĝis jul. 1926 en Paris. 33y25 cm. 16 p. Red. A. Fréchas.