Aliaj int. lingvoj. Eldono de dika vortaro Volapük-Japana, A. Oka, Iida k.a. estis unue volapükistoj. Sistema movado de V. ne okazis. Kelkaj studis Idon, sed nek formiĝis organizo propaganda, nek aperis lernolibro, vortaro, gazeto. La principoj de Ido neniam povas plaĉi al ĝenerala publiko J. Nur iuj profesoroj de angla filologio, kvankam ne akceptante artefaritan int. lingvon, opiniis ke Ido estas plisupera ol E, dank’ al influo de Jespersen, kies verkoj pri angla gramatiko kaj lingvoscienco estas tre popularaj en J-ujo. J Ministrejo por edukado venigis por plibonigo de eduko pri angla lingvo H.E. Palmer, idisto. Ossaka kaj Okamoto analizis kaj atakis strukturon de diversaj aliaj projektoj de IL en LRO, 1924, 1925 k.s. K. Kondô, Ishiguro, Ooŝima sin okupas pri scienca studo de mondlingva historio. Unuvorte, E kaj artefarita int. lingvo estas perfekta sinonimo en J-ujo. Basic English trovis seriozan konsideron kaj laboron ĉe kelkaj univ. profesoroj de angla lingvo, kio plene pruvas malbonan rezultaton de instruo de angla lingvo en mezaj lernejoj. — (Kaw.)

Nishi (niŝi) Seiho, japano, prof. de anatomio en Imperia Univ. de Tokyo. Nask. 6 jan. 1885 en Tokyo. Dir. de JEI. Vicprez. de TEKA. Fakaj verkoj en E en «Folia Anatomica Japonica» kaj Int. Med. Revuo. Trad. Turo de Londono‘ (belliteraturo de Natume-Soseki), 1926.

Niŝida Hideo, japano, oficisto de asekura kompanio. Nask. 29 jun. 1903 en Nara. Klopodis por XVI-a JE-Kongreso en Osaka kaj Osaka ES — (Kuw.)

Niŝimura Koogecu, japano, propagandisto de Oomoto. Nask. 23 apr. 1883 en Simane-ken. E-isto de 1923. Estis estro de Eŭropa Centro de Universala Homama Asocio, Paris. Ĉef. red. de „Oomoto Int.“ (nun en Kameoka). De 1930 L.K. Verkoj: „Sinjoro Laŭdata“ (versaĵoj, prozo senditaj al S-ro O. Deguĉi de diverslandaj E-istoj), 1928; „Origino de Oomoto“, 1925.

Nitobe Inazo, japano, scienculo. Nask. 1862 en Iwate — ken, mortis 15 okt. 1933 en Victoria, Kanado. Studis agronomian politikon kaj ekonomion en Anglujo kaj Germanujo. Eksprof. de Imp. Universitatoj de Kyoto kaj Tokyo. 1919–26 vicĝenerala sekr. de Ligo de Nacioj; kontrolis la raporton pri E prezentitan de la sekretariejo al la tria ĝenerala kunsido de L. de N. kaj multe helpis por E. Estis membro de J. Imp. Akademio kaj de Supra Domo de J. parlamento. Lia verko «Bushido» (J-a kavalireco, originale en angla lingvo), 1898, estas monde konata.

Nobela peko. De M. Sadoveanu, el la rumana trad. Morariu, 1929, 60 p. «Tri rakontoj, bone tradukitaj, kiuj al ni rakontas pri la vivo kaj kutimoj de la rumanoj en la grandaj arbaroj kaj vastaj stepoj.» (La Socialisto 1929, p:80.)

Noël Eugène, franco, militista kuracisto. Nask. 28 marto 1855 en Nancy, mortis 8 febr. 1921 en Nancy. Unue militkuracisto en Alĝerio, li parolis flue la araban lingvon, kaj verkis araban gramatikon, sed, ne sufiĉe kontenta pri sia laboro, mem detruis sian manuskripton. Tiu detalo montras, kiom severa li estis kontraŭ si mem. Longatempe sekr. de la grupo de Nancy, kies animanto li estis kun Frecot kaj Maresquelle. Komitatano de SFPE. Li skribis kaj verkis senhalte. Skribis en preskaŭ ĉiuj E-aj revuoj, kaj kiel ĉefa kunlaboranto de Cart en „Lingvo Internacia“ kaj recenzisto. Direktis la „Lorenan-E-an gazeton“ (1905–1908), kaj poste la Lorenan Stelon. Sed precipe li estis laborema tradukisto de klasikaĵoj; stilo rimarkinde bela, tradukoj mirinde fidelaj. Ni citu nur la gravajn: Byron: „Ĉielo kaj Tero“ 1906. „Rollandkanto“, 1906. Aristophanes: „Plutos“, 1906. Plautus: „Rudens“, kvinakta komedio, 1906. Descartes: „Parolado pri la metodo“ (kun prof. Thiaucourt) 1906. Racine: „Esther“, tragedio, 1906. Racine: „Athalie“, tragedio, 1906. Planard: „Procirkonstanca Edzo“, vaŭdevilo, 1908. Mistral: „Mirejo“ (kun Champion) 1909. Huot- Sordot: ,En la lando de la Blanka

Monto’, 1913. L.K. de 1909.

L.BASTIEN.

Nohara Kiuiĉi, japano, instr. Nask. 10 nov. 1871 en Tyohu, Yamaguti-ken. E-isto de 1906. Kunlaboris de 1907 je „Le Monde E-iste“, de 1908 je „Int Ped. Revuo’ kaj J. E-isto“. Tradukis el sanskrito budaismajn sutrojn: «Sukhavativjuho», 1932; «Samantamu-khaparivarto», 1932; k.a. Trad. el ĉinaj klasikuloj de konfuciismo: „Granda Lernado“, 1932; „Doktrino de Mezeco“, 1932; „Konstantaĵo de Fila Pieco“, 1933.

Nokto en Karlův Týn. Komedio de Vrchlický, el la ĉeĥa trad. Lukaŝ. 1921,74p. Teatraĵo de la 13-a UK.

Noll Margrethe Caroline, danino, estis instr., sekr., nun librotenisto: Nask. 22 majo 1874 en Kopenhago. E-isto de okt. 1907, de tiam aktive partoprenas en la propagando kaj organizado, precipe per instruado, paroladoj, skribado en gazetoj. Ĉefa gvidinto de la kontraŭ-idista movado en Danujo. Iniciatis kaj partoprenis starigon de diversaj E-societoj. Prez. de CDEL, 1916–19, prez. de SDE de 1922 ĝis nun. Kunlaboranto de E-gazetoj. Sekr. de Vegetara Ligo E-ista. Aŭtoro de lernolibro.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги