Norda Vento. Noveloj de Karinthy, el la hungara trad. Bodó. 1926, 96 p. «La rakontaro estas pli ol amuzaĵo kaj la aŭtoro multkapabla pensvekanto. Bona traduko.» (G.S. „E“, 1927, p: 64.)
Nordlund Nils Alfred, svedo, gimazia instr. Nask. 11 marto 1872 en Tvarred. E-isto de 1917 kaŭze de porpaca intereso. Estis prez. de E-unuiĝo de svedaj geinstruistoj kaj de E-distrikto de Skanio. Gvidis kursojn, verkis kaj mem eldonis lernolibrojn kaj vortarojn.
Norvegujo. l. La komenca periodo. La unua norvega E-isto ŝajne estis Haldor Midthus, (v.) kiu unue ellernis Volapükon, sed poste (en 1900) li eksciis pri E, rapide ellernis ĝin kaj fervore propagandis per leteroj inter sia kolegaro. L.K.-ano de 1905. Estis tiam ankaŭ alia norvega L.K.-ano, J. Allum, sed estis neeble trovi lian nomon en norvegaj gazet- kaj libraro.
La unua gazetartikolo pri E troviĝas en monata revuo «Kringsjaa» 5/3 1904 pri «Int. komerca lingvo», rad. el angla «Westminster Review». En Oslo (tiama Kristiania) ĉ. 1904 kelkaj junuloj, ĉefe studentoj, komencis propagandon por E, inter ili stud. filol. Emil Smith (nuna docento ĉe la universitato), stud. jur. Alf Johnsen, poste Hageler († 23/12 1932) kand. jur. Einar Ruud († 1908), ekslernejstro T. Davidson († 3/10 1921) kaj dana tipografisto H. Th. Thomsen, kiu lasta iniciatis kaj fondis la unuan E-klubon, 8/2 1906. Unua prez. estis Einar Ruud. Jam en 1907 la klubo povis kalkuli je 70 membroj, precipe junuloj kaj bontemplanoj. En 1906–07 vigla propagando okazis inter la bontemplanaro. La ĉefprezidanto de la int. IOGT, sveda parlamentano Edv. Wavrinski, skribis en la norvega «Goodtemplarbladet» serion da artikoloj pri E. Pluraj gvidantaj bontemplanoj montris intereson, kaj la supre nomita T. Davidson ellaboris korespondan kurson «20 lecionoj en E». Fondiĝis laŭ lia alvoko koresponda klubo kun 85 membroj (1907) en 8 sekcioj de suda Halden ĝis la plej norda en la mondo urbo Hammerfest. Tiuj sekcioj fondiĝis parte dum propaganda vojaĝo de Davidson kaj parte per la bontemplana gazeto.
En Narvik tiama telegrafisto Arne Arnessen post parolado de D. gvidis kurson kaj fondis klubon (apr. 1907).
En majo 1907 vizitis Kristianion okaze de la 50-jara jubileo de la universitato fama germana profesoro Wilhelm Ostwald. Li faris en la universitato paroladon pri E kaj la Klubo E-ista en Kristiania rikoltis multajn anojn, laŭdire la nombro de klubanoj atingis 150 aŭtune 1907.
Einar Lunde, posedanto de malgranda presejo, ellaboris komence de 1907 la unuan lernolibron: ABC en E, kiun li mem kompostis kaj eldonis. Li ankaŭ sendepende de la klubo kolektis kelkajn junulojn en kvazaŭ privata studrondo.
La ekflorado de E en 1905–08 ne daŭris. Post krizaj jaroj 1908–10 kaj post kelkjara dormado Klubo E–ista en Kristiania restariĝis 30/9 1912 kun la plej fervoraj e-istoj en nova estraro: f-ino Josefine Finholt († 3/3 1921), f-ino Rosa Bye, stud. ekon. Engesgaar Christie, inĝ O. Brochmann Sfetterod, kand. filol. Honoratus Bonnevie, kapitano B. Johns Klingenberg († 28/4 1920).
En Bergen «Societo de E-istoj» fondiĝis 22/3 1909. Prez. lektoro Einar Schibbye († 16/1 1931), s-ino Falkenberg, inf. kapitano Eriksen, komercisto Conrad Croepelien († 1924). En 1912 la komerca gimnazio en Bergen nomis E elektebla lingvo, kaj lektoro Schibbye instruis E-n al 15 gimnazianoj. En 1918 la prezidanto forlasis Bergen, la klubo ekdormis kaj ĝis nun (1933) ankoraŭ ne restariĝis.
En Trondheim Grupo E-ista refondiĝis 6/2 1911 (prez. R. Rian), kaj novaj grupetoj elkreskis en Stavanger februaro 1910 (prez. H. Wiig), kaj kursoj en Haugesund (Nils Ökland), en Trondheim (Joh. Lövli) kaj en Kristiania (f-ino Finholt) kaj inter blinduloj (Brochmann Sletteröd, Bonnevie kaj Rosa Bye).
Dum la komenca periodo aperis krom la «ABC» kelkaj aliaj libroj ellaboritaj de la ĝis tiam ĉefa gvidanto, H. Th. Thomsen, lernolibro, 1907, ĝia dua eldono 1909 (10-a milo); prozo el danaj-norvegaj aŭtoroj, trad., 1908.
Jam de komence la e-istoj sentis bezonon de prop. gazeto kaj en julio 1908 stariĝis komitato por eldoni tian gazeton sur bazo de akcia societo. La komitato konsistis el: f-ino Finholt, kapitano Klingenberg (prez.), lektoro Schibbye kaj H. Th. Thomsen. Poste aliĝis f-ino Rosa Bye kaj inĝ. Bj. Simonsen, sed baldaŭ ekestis inter la komitatanoj gravaj opinidiferencoj kaj la laboro ĉesis. Tiam Thomsen — sole respondeca — eldonis 1/1 1909 la unuan n-ron de „N Gazeto“. (Norsk E-blad). Poste fariĝis red. Sehibbye. La gazeto aperis monate regule — en 1909 kun 12 n-roj. De 1910 en nova pligrandigita formato kaj sub nova nomo, N E–isto. Aperis en 1910 nur 5 n-roj. La ekonomio daŭre estis malforta kaj de 1/1 1911 la gazeto transiris kiel propraĵo de la ĵus fondita NE-ista Ligo sub redaktado de H. Th. Thomsen kaj Engesgaard Christie. Aperis en 1911 4 n-roj, en 1912 ĝis fino de 1914 pojare 6 n-roj. Tiam la gazeto ĉesis aperi kaj restis neeldonita dum 7 jaroj.