En 1921 NEL interkonsentis kun la sveda gazeto «La Espero», Gavle, pri aparta kolono en tiu gazeto pri la norvega E-movado, sed tiu aranĝo montriĝis ne kontentiga kaj ĉesis. La multobligita cirkulerforma gazeto, kiun NEL eldonis regule monate en 1922, ankaŭ ne estis kontentiga, kaj finiĝis je la fino de la jaro.
La gvidadon de NEL transprenis H. Bonnevie (prez. 1912–13), E. Schibbye (1913–18), Bruno Rifling 1918. Per li NEL akiris novan sangon. Estante juna, energia studento de filologio, li kun idealista kredo kaj kun senlaca entuziasmo kaj laboro oferis al E ĉiujn liberajn minutojn. Sep. 1918 li estis elektata prez. de NEL kaj samtempe li aperigis novan lernolibron kompletan en 5 mil ekzempleroj. Du monatojn poste antaŭ Kristnasko li mortis subite pro «hispana malsano» (22/12 1918). En marto 1921 ankaŭ mortis f-ino Finholt, dum 12 jaroj la plej agema kaj fervora e-istino en N. La morto de tiuj du gravaj gvidantoj estis forta bato por la organizo kaj la movado entute. Printempe 1919 fariĝis prez. de NEL ĉefleŭtenanto R. Bugge Paulsen, kiu ankoraŭ prezidas.
La presita gazeto NE-isto per sia decembra numero 1914 ĉesis kaj reaperis nur en 1923 sub redaktado de Bugge Paulsen kaj Bonnevie. En la gazeto aperis en 19234 kajeroj, en 9242 duoblaj 4-paĝaj n-roj kaj tiam denove ĉesis, ĉi tiufoje pro incendio ĉe la presejo.
La fondiĝo de NEL 1911 kreis dekomence ioman vigligon de la movado. Grupo E-ista en Trondheim refondiĝis 6/2 1911, Klubo E-ista en Kristiania restariĝis 30/9 1912, nova
grupeto ekfunkciis en Stavanger (H. Wiig) febr. 1910, kaj novaj kursoj ekfloris en Haugesund (Ökland), Stavanger (Wiig), Trondheim (Lövli, Njaalsund) kaj en Kristiania i.a kursoj por blinduloj 1910 (Brochmann Sletterôd) kaj Bonnevie, 1912 (Rosa Bye).
Klubo E-ista en Kristiania en 1914 aliĝis kiel filio de NEL, poste endormis kaj denove restariĝis 28/11 1916 (prez. Bjorn Ottesen).
En 1915 (1 sep.) fondiĝis E-Asocio de norvegaj geinstruistoj (prez. Rosa Bye, sekr. J. Finholt). Ĝi havis 30 membrojn en 1923, kiam la asocio ĉesis la 13/9.
Ĉe la fino de 1920 ekzistis E-grupoj kaj kluboj en Kristiania (3),Trondheim, Bergen, Rjuka kaj Kristiansand (Alf Christensen).
III. La renesanca periodo. NEL, kiu de 1924 estis sen organo kaj pro tio preskaŭ sen membroj kaj sen enspezoj daŭrigis sian prop. laboron, ĉefe gvidata de R. Bugge Paulsen (prez.) kaj Arne Arnessen kas. Printempe 1928 estis invitata pastro Cseh, kiu tiam kursis en najbara Svedlando, por fari prelegon en la universitato. Ankaŭ en la radio li parolis. Li vizitis kelkajn aŭtoritatulojn; inter ili la prez. de la 2 tutlandaj geinstruistaj asocioj, ĉefinstruisto A. Kirkhusmo kaj s-ino Anna Sethne.
Tiuj du kune la prez. kaj kas. de. NEL fondis printempe 1930 komitaton, kiu nome de la norvega sekcio de la Mondasocio por Nova Edukado invitis pastron Cseh por gvidi kurson en Oslo dum junio-julio 1930. Tio estis la komenco. Pastro Cseh venis, gvidis kaj venkis, kaj lia vizito donis al la gvidantoj novan kuraĝon. La unuan Cseh-kurson sekvis longa vico da novaj kursoj dum 1931–1932, kiujn organizis por NEL A. Arnessen. Jen statistika parto pri la renesanca periodo: