Per 3 Cseh-instruistoj, hungara d-ro inĝ. Ottmar Fischer, estona lektoro Henrik Seppik kaj norvega karavanestro Jens Schjerve okazis de sep. 1931 ĝis fino de 1932: en 13 urboj 29 kursoj kun ĉ.1600 partoprenintoj, inter ili pli ol 300 geinstruistoj. — Proporcie la gazetara statistiko montras: 1922 – 74 artikoloj, 1925 - 43, 1928 –72, 1930 – 204, 1931 - 362, 1932 - 616.- Je la fino de 1932 e-istoj estas konstateblaj en pli ol ­225 lokoj (laŭ Dietterle 122); 18 E–kluboj kaj grupoj fondiĝis kaj 2 reorganiziĝis, ĉiuj aliĝintaj al NEL. ­ La kursanaro laŭ okupoj konsistis el: geinstruistoj 17%, lernantoj ĉe gimn., mez- kaj popol-lernejoj 8 %, ĉiuspeca geoficistoj 49%, univ. ekz., inĝ. kaj tekn. 6%, komercistoj, ĉefoj kaj estroj 9%, div. inaj oficoj 6%, kampara laboro 5 %.

Krom tiuj specialaj kursoj okazis multaj kursoj, gviditaj de aliaj personoj. Menciindaj estas 4 kursoj de Bugge Paulsen inter policistoj kaj kursoj por geinstruistoj, gviditaj de Arne Arnessen dum la somero 1931.

Paroladoj pri E estis en ĉi tiuj jaroj multnombraj. Parolis ĉefe Bugge Paulsen, Alf Christensen kaj Arnessen.

La unua rezolucio favora al E estis akceptata 1931 de jarkunveno de geinstruistoj el Buskerud kaj Vestfold distriktoj post parolado de Arnessen.

De 1/1 1932 la prop. organo reaperis sub nomo Esperantobladet redaktita dum 1932 de Bugge Paulsen, kaj Bonnevie kaj de 1/1 1933 estas red. konsulo Alf Christensen, Kristiansand.

Dum 1924–31 neniu jarkunveno de NEL okazis. La nova periodo pos­tulis plenan reorganizon de la metodoj kaj provizora jarkunveno estis kunvokita la 4/11 1932. Tie estis diskutataj novaj linioj por la prop. laboro, starigo de novaj fakoj, elekto de ĝen. sekretario, ktp. La estraro estis reelektata kaj konsistas je la fino de 1932 el: R. Bugge Paulsen (prez.), Arnessen (ĝen. sekr), kand. filol. H. Bonuevie (rap sekr.), sekcia ĉefo Bj. Ottesen (kas.) kaj instruistino Rosa Bye (ano).

Dum 1931–32 diversaj fakoj ĉe NEL estas rekonstruitaj kaj reorganizitaj: libra fako, kurs-aranĝa fako, eldona fako, ekzameno-fako, klublaborafako ktp. Ĉio ankoraŭ ne kontentige funkcianta, sed per helpo de multaj novaj fervoraj e-istoj NEL certe sukcesos solvi la restantajn problemojn kaj malfacilaĵojn.

Ankoraŭ menciinde estas, ke de la unua radio parolado el Oslo 1925 (Bug­ge Paulsen) kaj kurso en radio 1928–29 (Bugge Paulsen) la estraro de la radiostacio en 1932 konsentis al NEU ĉiumonatan paroladon pri aŭ en E.

La norvega registaro sin oficiale reprezentis 10-foje ĉe la UK-oj, en 1907 1909, 1911 1926–1932.

La Nacia Oficejo de Turismo en N. konsentis 1932 presigi en 10 mil e­roj aldonan folion 2-paĝan (en E) al ĉiuj eksterlande dissendotaj broŝuroj pri turismo en N.

Grava okazintaĵo komence de 1933 estis parolado en la Scienca Societo pri E de prof. Anathon Aal.

Ni eniras en la novan jaron 1933 kun la forta espero, ke la norvega E-movado per la lastjara antaŭenmarŝo akiris sufiĉe solidan bazon por daŭra kaj ĉiama progresado. — ARNE ARNESSEN.

Notlibro de Praktika Esperantisto. El la… Originale de K.R.C. Stur­mer. 1934, 130 p. Interesaj pensoj kaj konstatoj el ĉiuj terenoj de la vivo, ankaŭ el la vivo de E-istoj, verkita en taglibra formo. Aranĝis por preso: V. Bleier, K. Kalocsay kaj L. Totsche.

Nova Esperanto-Biblioteko. Kolekto de originaloj kaj tradukoj el la germana literaturo. Formato 16×10½ cm. Eld. Ellersiek kaj Borel (Berlin). La n-roj 1–4 estis primilitaj german­flankaj publikigaĵoj. Ĝis nun aperis 10 n-roj.

Nova Gramatika Libro de la int. helpa lingvo E por la supera kurso. Aŭtoro: Stamatiadis. 1928, 187 p. «Bonega verko, respegulanta konscian amon al la lingvo, precizecon en la scio kaj taŭgan sistemon en la instrumetodo.» (Jobo, Hungara Heroldo, 1929, A. 1.). Kelkaj partetoj en la Enciklopedio.

Novaj Amaj Poemoj. Originale de Jaume Grau Casas. 1927, 32 p. «La aŭtoro… per sia neregula ritmado, kaj ankaŭ per la formo de l’ poezioj, tre proksimiĝas al la franca senritma verso. Delikataj priamaj sopiroj.» (G.S. „E“, 1927, p: 65)

Novaj Versajoj de Lermontov, el la rusa trad. Bela Manto (Mirski). 1912, 92 p. «La tradukinto ĉiam konservis la originalan ritmon. Precipe la traduko de Borodino estas admirinde bela.» (Kozlowski, Ondo de E, 1912, p: 197.) «Vera modelo de bone aranĝita libro.» (N.K., L. 1., 1913, p: 468.)

Nova Kulturo. v. Novspirito.

Nova Sento. Romano originale de Tagulo, (ps. de H.B. Hyams.) 1915, 158 p. kun ilustraĵoj, presita sur pale­verda papero per brunaj literoj. Tendenca romano, sceno sur la Marso, inspiroj de teozofio kaj vivreformaj ideoj.

Nova Tempoj. Revuo de popoledukado. Estis organo de TAGE. Aperis de dec. 1921 ĝis 1926, ĝin sekvis Int. Pedagogia Revuo. ed.: Vittecoq, Habert, Müller, Pflitze; adm. Goldberg. Formato 28×23.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги