Novák Rudolf, ĉeĥoslovako, ĉefinĝ. de elektraj entreprenoj de Plzeň. Nask. 18 febr. 1882 en Kročehlavy. Prez. de la Plzeň-a klubo. UEA-del. de 19211. Prop. per prelegoj kaj artikoloj.
Novejarque (noveĥarke) Angelhispano, verkisto de logogrifoj kaj ŝakproblemoj por diversaj H-gazetoj, loĝis en Valencia, mortis. Red. de „La Suno Hispana“.
Noveloj. De Sienkiewicz, el la pola trad. Lidja Zamenhof. 1925, 64 p. «Kvin noveletoj. Plej originalaj estas tiuj, kiuj priskribas polajn tipojn kaj morojn. Traduko tre komprenebla kaj vigla.» (G. S„E“, 1925, p: 218.)
Novial. Ahlberg, siatempe sveda Ido-ĉefo, propagandas nun la lingvosistemon N. individue kreitan de prof. Jespersen en 1928. Laŭ la N-istoj, N. ne havas la «kaosajn» elementojn de E, sed ĝi ja tute ne estas akomodita por ĉiuj fakoj, en kiuj E jam estas elprovita kaj uzita.
Novian F., kroato, prof. en Nova Gradiŝka. Publika aganto. Verkis metodikan lerno- kaj legolibron. Prop.–isto.
Novspirito (Universala Blanka Frataro.) Religiema socialisma instruo de la bulgaro Petro Danov, laŭ kiu la senmorteco estas perdita kapablo de la vivo, kiu povas kaj devas esti reakirita per la revekiĝo de la konscio. Laŭ la instruo de Danov ekzistas miloj da estaĵoj pli superaj kaj raciaj ol la homo, — la Universala Blanka Frataro, — kiuj posedas ĉi tiun potencon; ili estas adeptoj de Dio kaj majstroj kaj gvidantoj de la homoj. La novspiritanoj vivas komunecan vivon; estas ilia opinio, ke pli gravas la kvalito de la anaro ol la kvanto, tial ili oficiale ne faras iun propagandon. Tamen kelkaj individuaj persono agas ankaŭ propagande je propra risko kaj kosto. Ankaŭ E estas adoptata kaj uzata: de 1928 aperis pli ol 25 prelegoj de Petro Danov en du serioj en la kolekto „Nova Kulturo“. La tria serio nun estas aperonta. De 1932 aperas en la sama eldono la gazeto „Frateco“.
Laŭ A. NIKOLOV.
Nov-Zelando. Roland, St. Clair, pastro G. Aldridge estis la plej fruaj kaj plej konataj pioniroj, precipe la lasta, kunfondinto de NZEA kaj dum multaj jaroj ĝia prez. La unua ES estas fondita 5 dec. 1904 en Auckland, prop. artikolojn tiutempe presis „The Otago Wittness“. En 1906 S. White en Christchurch fondis ES-n kun pli ol 100 membroj. Samjare aperis EK en Dunedin kaj Invercargill kaj en „Weekly Press“ ĉiusemajne aperis kursoj kaj ekzercoj de E. Gravan subtenon al la movado donis la ĉefministro Joseph Ward, kiu en 1907 mem faris bonegan paroladon pri E kaj konsilis instrui ĝin en popolaj lernejoj kaj ministro de popola klerigo, kiu ankaŭ favore rilatis al E. Laŭ la Dietterle-statistiko en 1928 E-istoj troviĝis en 72 lokoj. Laŭ la ICK-raporto en 1930 NZEA «laboras tre vigle kaj sukcese.» UEA-del. en 1933 en Auckland, Christchurch, Wellington kaj Whangarei. — I. ŜIRJAEV.
Nunes (nuns) Adolf August, portugalo, bankoficisto. Nask. 8 apr. 1895 en Porto. Gvidis kursojn en Lisboa kaj Porto, verkis artikolon.
Núnez Dubús (nunjez) malia, hispanino, help-prof., telegrafistino. Nask. 22 marto 1889 en Pamplona. E-isto de 1911. HEI-ano. Kursoj; kunlaboro al kelkaj E-revuoj, ankaŭ al L.M.
Nuntempaj Rakontoj. De G.P. Stamatov, el la bulgara trad. Krestanoff. 1922, 80p. «S estas ironiisto kaj pesimisto. Rapida sinsekvo de l’ agoj aŭ diroj. Flua, viva stilo de l’ tradukanto.» (G.S. „E“, t922, p: 219)
Nürnberg. Urbo en Germanujo (Bavarujo); 415.500 loĝantoj. En dec. 1888 la ĝis tiam Volapükista, Nürnberger Weltsprache Verein’ decidis aliĝi al E kaj tiel tiu ĉi societo estis la unua E-ista organizaĵo, en kies kadro laboris ankaŭ L. Einstein. En okt. 1889 aperis tie la unua E-gazeto ,La E-isto, eld. de Ch. Schmidt. Ankaŭ la „Biblioteko de la lingvo int. E“ estis presata en N. ĉe W. Tümmel. — Urbo de la 15-a UK 2–8 aŭg. 1923, 4963 enskribintoj (laŭ Privat almenaŭ 4000 partoprenantoj) el 43 landoj. — 8-a Int. Katolika E Kongreso en 1923.
Nur Volu. Originale de Izgur. 1924, dua eld. 1927, 47p. «Li energie vokas la tutmondan proletaron al tuja revolucio.» (G.S. „E“, 1928, p: 106.)
Nutters. Wiebe, nederlandano, tipografiisto, poste ĵurnalisto. Nask. 24 aŭg. 1872 en Leeuwarden, mortis 6 dec. 1926. Kvankam simpla laboristo, li havigis al si multajn sciojn, lernis fremdajn lingvojn, trad. i.a. verkojn de Victor Hugo en ned. lingvo. E–isto de 1905. Gvidis la lokan laboristan E-an movadon en Amsterdam en la unuaj jaroj. Red. „Arbeider-E-ist“, en 1913 kaj „Int Socia Revuo“, 1912–14. Prez. de NFLE en 1911. Faris paroladojn, verkis prop. artikolojn kaj lernolibron. Kiel adm. de „Int. Socia Revuo“ li aperigis serion da socialistaj broŝuroj en E.