Nylén (nilén) Paul Axel, svedo, redaktoro ĉe «Stockholms-Tidningen.» Nask. 24 jun. 1870 en Tillinge apud Enkoping. Estis ĉefred. de sveda polica gazeto, 1906–20, tradukis al la sveda diversajn librojn. E-isto de aŭg. 1892, ano de Klubo E-ista en Upp­sala de 1893. Kunlaboris al LI de ĝia komenco en dec. 1895, ĝia red. 1897–1901. Eldonis laŭ komisio de Z liajn prop. broŝurojn portugalan kaj holandan, 1896, laŭ komisio de ES Espero en Petrograd anglajn broŝuron kaj lernolibron de Geoghegan, 1898. Multe korespondis kun Z, Gernet, Trompeter,, Ostanjeviĉ, Lengyet, Méray ktp. Gvidis kursojn vicprez. de la EK en Uppsala kaj Stockholm, kunfondinto de SEF, 1906, post ĝia rekonstruo 1909 ĝia vicprez. kaj de 1918 ĝia prez., nun honora prez. (sed aktiva). Prez. de EG en Stockholm 1909–28. Prezidis la Skandinavan Kongreson de E en Göteborg 1918. Prof. diplomo de la Int. Instituto de E, 1910, ktp. Partoprenis 8 UK-ojn, inter ili ankaŭ la unuan kaj duan. Membro de LK de 1905, akademiano de 1908, ĝia vicprez. de 1933. Sveda reprez. en KR. Honormedalo de ICK, 1933, ktp. Verkoj: „Sveda lernolibro“, 1896, 8-a eld. 1927; „E-S Vortaro“, 1897; „S-E Vortaro“, 1899; „Sveda ŝlosilo“, 1906 kaj 1931; „Por E.“ 1908; „Fraŭlino Julie“ trad. de Strindberg, 1908 (prezentita de sveda profesiaj geakforoj en Dresden); „Eksperimento Eccles“ 1908; „Sonoj kaj vortoj de E“, 1930; kunlabore kun Engholm trad. de „Per balono al la poluso“, 1930; „Jubilea matrikulo de SEF“ (granda parto) 1931; plena, scienca „E-S Vortaro“, 1932; svedlingvaj prop. broŝuroj. Estis red. de SE gazeto „La Espero“, 1918–20 kaj 1927; konstanta kunlaborado. Kunlaboris al multaj aliaj gazetoj. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio.

Nyssens (nisens) Paul, belgo, verkisto kaj eldonisto. Nask. 8 nov. 1870. Li fondis en 1906 Instituton (por homa kulturo) imitante Usonajn Institutojn. Trad. al la franca 9 usonajn librojn kaj verkis mem 14 francajn librojn; unu el ili li E-igis: „Bonhumoro“, 1933.

<p>O</p>

Oba (ooba) Joŝifuĝi, japano, mara oficiro. Nask. 10 jul. 1886 en Huku­oka-ken, mortis 28 dec.1925 en Tiba­ken. Verkis „Maristan Terminaron“ (E-J kaj J-E), 1922.

Oberrotman Adolf, oficisto en Varsovio. Nask. 20 febr. 1893. Tre aktiva E-isto. Dum 1917–25 del. de UEA. Nun reprezentanto de multaj E-aj revuo kaj movadoj. Kunlaboris en multaj E-aj gazeto. Aparte eliris de li (kune kun Jung) „Lastaj Tagoj de D-ro L.L. Zamenhof.“

Obrastsoff Vadim’ Victor, kanadano, radioteknikisto. Nask. 1897 en Rusujo. E-isto de 1914. Aŭtoro de multaj poeziaĵoj en E Prez. de Kozmodemianska EG 1915; prez. de Kazana ES 1917–23; dir. de Kazana E instituto; prof. de E en Kazana Univ. kaj Kazana Kom. Univ.; gvidinto de E-kurso en Aarbin (Manĉurio); fondinto de EG en Edmonton, Grande Prairie kaj aliaj lokoj en Prov. Alberta (Kanado).

Occidental (okcidental). Lingvoprojekto, kies aŭtoro estas E. de Wahl, 1922. Fleksia lingvo de «okcident­eŭropa kulturo.» La forlaso de la perfekte aglutina principo, la rompo de la radik-neŝanĝebleco de radikoj kaj vort-elementoj, la esence eŭropa limigiteco de la lingvo malhelpas al ĝi penetri en la neokcidentajn landojn. Ĝia nekompareble pli granda malfacileco rifate al E, ĝiaj pli malgrandaj ellaboriteco kaj praktika elproviteco, la manko de tia ampleksa aplikado, kia jam estas atingita de E, kaj fine la principoj de la individua «lingvo-diktaturo» faras ĝin tute fremda al la vastaj amasoj. Krome, la diversaj sistemoj plej energie kontraŭbatalas unu la alian, kio estas bone komprenebla el antagonismo karakteriza pri individuaj klopodadoj. Wahl nomas la sistemon Interlingua

- lingvo esence itala; la interlingvistoj nomas la sistemon Occidentallingvo de l’ Entente-imperialismo, ktp.

O’Connor James Charles, irlandano, d-ro fil. Nask. en Cork, mortis 75-jara en Faversham, Anglujo. La lastan duonon de sia vivo li dediĉis grandparte al E kaj ĉie prelegis kun apostola fervoro. Lia lernolibro estis dum jaroj preskaŭ la sola instruilo por angloj. Redaktis monatan gazeton „La E-a Instruisto“.

Odusseias. Eposo de Homeros, el la antikva greka trad. W.J.A. Manders. 1933, 294 p. «Unu el la ĉefverkoj literaturaj de la homaro. La traduko estas bonega. La tradukanto anstataŭ konservi la versan formon, tradukas en prozo kaj tiel povas adapti ĉion al la nova lingvo.» (F.G., Espero Katolika, 1933, p: 140.)

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги