Offret (ofre) Albert, franco, prof. de mineralogio ĉe la Univ Lyon. Nask. en 1857 en Douai. Delegito de Francujo en pluraj kongresoj. En 1911 kreis en Beyrouth francan instruadejon. En 1927 klopodis por kreo kaj pligrandigo de la Muzeo de Ampère en Poleynieux (apud Lyon). Jam en 1901 li verkis serion da artikoloj pri E en grava ĵurnalo «Lyon Republicain». En 1902 li organizis ĉe la Scienca Fakultato de Lyon la neforgesskan paroladon de Boirac; kaj je la morgaŭa tago, sub la patronado de „Touring-Club‘ malfermis la unuan kurson antaŭ pli ol 500 aŭdantoj. Li kunfondis la brilan Lyon“an grupon, kies sekr. li restis ĝis 1914. Li estis la raportanto de la enketo de la Lyon’a grupo pri la «disvastigo de E en la mondo», 1904.
Oficiala Gazeto E-ista, estis la organo de la E-ista Centra Oficejo (CO). La unuaj paĝoj de la kajeroj de OGE ĉiam enhavis la oficialajn komunikojn (ekz. lingvaj demandoj, preparaj kaj findokumentoj de la UK-j, propono kaj diskutoj ktp.) kaj la restanta parto sciigojn de la CO kaj la E-aj ligoj, asocioj ktp., listojn de societoj, oficejoj ktp., sciigojn pri gazetoj, literaturo kaj diversaĵoj. Krom verda kovrilo ĉiu kajero enhavis 4–8 verdajn kromfoliojn kun anoncoj kaj negravaj sciigoj. Red. generalo Hebert kaj G. Chavet. Entute aperis de junio 1908-majo 1920–77 kajeroj en 7 vol. 313, 287, 391, 422, 282, 24, 190 p. da teksto kaj multaj kromfolioj 25×16 de an. 1921-jan. 1922–4 ka eroj (6 n-roj.) 4×IV+192 p. 24×16.
v. Esperantista Centra Oficejo. — P. TARNOW.
Oficiala Jarlibro de la E-movado. Kun tiu ĉi titolo de 1924. Unu el la plej gravaj manlibroj en E, eldonaĵo de UEA. Red. ĝis 1920
| 1908 | 023 | 1923 | 280 |
|---|---|---|---|
| 1909 | 539 | 1924 | 400 |
| 1910 | 279 | 1925 | 468 |
| 1911 | 157 | 1926 | 428 |
| 1912 | 198 | 1927 | 512 |
| 1913 | 310 | 1928 | 608 |
| 1914 | 354 | 1929 | 480 |
| 1916 | 132 | 1930 | 406 |
| 1920 | 230 | 1931 | 420 |
| 1921 | 234 | 1932 | 320 |
| 1922 | 284 | 1933 | 452 |
Nombro de la ekzempleroj — 1908: 1250, 1913: 7000, 1920: 4000, 1925: 10000, 1933: 9000 (l. jarlibro 1933, p: 56 kaj 102–103; BIL, p: 441–442.)
Oficialaj vortoj. Tiaj estas, krom la vortoj de la Fundamenta vortaro, la vortoj oficialigitaj de la Akademio en la «Aldonoj al la Universala Vortaro». Ĝis nun oni kunmetis kvar tiajn Aldonojn (1909, 1914, 1921, 1929). En 1930 aperis en la redakto de Grosiean-Maupin la Plena Vortaro, kiu enhavas multajn vortojn neoficialajn, sed grandparte ĝenerale uzatajn. Kvankam ĉi tiu vortaro estis nur prepara laboro por la Plena Vortarego (revo de Z) kaj ne volis havi oficialan karakteron, la plejparto de la verkistoj ĝin rigardas kvazaŭ oficiala. — KALOCSAY.
Oficiala Klasika Libro de Esperanto. Red. Grosjean-Maupin, Franca-angla-germana parto, 1924, 120 p., itala-hispana-portugala parto 1927, 118 p. Vortaroj de la oficialaj radiko kun nacilingvaj tradukoj. «Libro pli oportune uzebla, pli preciza, pli plena, ol la iama „Universala Vortaro“.» (G.S. „E“, 1925, p: 5.)
Ogata Tomosaburo, (,-roo), japano d-ro med. prof. de fiziologio en Imp. Univ de „Tôkyô“. Nask.: 31 jan. 1883 en Osaka. E-isto de 1923. Du med. raportoj pri rizmalsano originale en E, 1925. — (Kuw.)
Ohaŝi (oo-) Unokiĉi, japano, komercisto. Nask. 27 okt. 1889 en Yokosuka. E-isto de 1906. Pionira laboranto en Y., lulila loko de J E–movado. — (Kuw.)
Ohlsson (ulson) Carl Emil, svedo, fil. magistro, ŝtatlerneja instruisto de modernaj lingvoj. Nask. 18 okt. 1885 en Malmö. E-isto de 1904 kiel gimnaziano per legado de artikolo de P. Ahlberg. Estis estrarano de SEF. Sekr. de SEI 1932–33. Vojaĝis tre ofte en eksterlando pere de E. En 1927 faris E-paroladojn pri Svedujo en 35–36 lokoj de Ĉeĥoslovakujo kun lumbildoj kaj filmo. Kursoj, artikoloj. Verkis lernolibron laŭ ideogramatiko, 1925, S-E kaj E-S poŝvortarojn, 1928.
Ohshlma (ooŝima) Hiroshi, japano, prof. de agronomia fakultato de Imp. Univ. de Kysyu. D-ro scienca. Nask. 5 nov. 1885 en Ooita-si. Verkis: «Hermafrodita Marstelo, Asterina botheri Gotoa, Annotationes Zoologicae Japoneses, Vol. 12, № 1., 1929.
Oiahi (ooiŝi) Wasaburo, japano, meteorologo, dir. de Aerologia Observatorio de Tateno. Ĉefdir. de JEI Nask. 15 marto 1874 en Tosu, Sagaken. E-isto de 1910. Komitatano de ISAE. Eldonis dikan, grandformatan (30×22 cm.) nur E a Raporton de la A.O. de T., № 1 1926 -- № 6. (1931), entute 1246 paĝojn. Kuraĝa E-pioniro sur scienca kampo.