En aliaj cirkonstancoj la fiasko de Volapük estus povinta entombigi por ĉiam, aŭ almenaŭ dum tre longa tempo, la ideon de arte kreita internacia lingvo. Sed la sorto decidis alie. En 1887, ĝuste kiam Volapük proksimiĝis al sia apogeo, aperis en Varsovio la unua lernolibro (por rusoj) de alia Lingvo Internacia, kiu, evitante la fundamentajn erarojn de sia konkuranto, estis destinita fariĝi la sola plene sukcesa ekzemplo de tia lingvo – tiel ke la nomo Esperanto (origine la pseŭdonimo de la aŭtoro) fariĝis sinonimo de lingvo arta tra la tuta mondo.
La aŭtoro, d‑ro L.L. Zamenhof, jam kiel knabo ekhavis ambicion doti la homaron per komuna lingvo. Juda loĝanto de pola urbo en la tiama Rusa Imperio, li spertis de plej frua aĝo la tragikajn sekvojn de reciprokaj ŝovinismoj inter la diversgentaj loĝantoj de sia urbo, kaj li konkludis, ke al tiuj malamoj gravege kontribuas la lingva diverseco. Li estis do la unua tia projektanto, kiu havis fortan socian motivigon de sia kreemo, kaj por kiu la praktika aplikado kaj utiligo de la lingvo estis unuavica faktoro.
Jam kiel gimnaziano li produktis unuan formon de sia lingvo, sed tiu formo poste perdiĝis. Post universitato (li iĝis medicinisto), li rekomencis la interrompitan laboron kaj dum dek jaroj li prilaboris kaj poluradis sian projekton, provante kaj pruvante ĝin en la plej diversaj kuntekstoj. Laŭ li, la lingvo devis esti laŭeble facile lernebla, kaj uzebla tuj de la lernintoj
Kiel li sukcesis pri tiuj celoj, kaj kia estis la lingvo de li kreita, ni vidos en la posta ĉapitro. Sed la nova lingvo disvastiĝis, unue en la Rusa Imperio, baldaŭ aliloke, kaj komenciĝis tiu jarcento de seninterrompa kaj mondskala uzado de lia lingvo, kies datrevenon oni festis en 1987.
La lingvo Esperanto estas fenomeno unika: ĝi estas la sola arta lingvo en la historio de la mondo, kiu ekvivis kaj daŭre pli fariĝis komuna lingvo de homoj el ĉiuj nacioj kaj ĉiuj mondpartoj, krea lingvo de poetoj kaj faka lingvo de sciencistoj, plenrajta komunikilo apud ĉiuj aliaj, laŭdire «naturaj», lingvoj.
Ĝi ne estas, kaj cetere ne celas esti, la lingvo «universala» de la pli fruaj filozofoj. Ĝi neniel kaj neniam celas «forigi» aliajn lingvojn.
Kio ĝi estas, tio estas praktika solvo de la lingva problemaro, kiu maloportunis al la homaro dum miloj da jaroj.
4: La lingvo Esperanto
Same kiel kanalo estas planita rivero, Esperanto estas planita lingvo. Ĉar ĝi estas planita kun difinita celo, kanalo evitas la neoportunaĵojn kaj fizikajn limojn de riveroj, kaj kondukas laŭeble rekte al sia celo. Tiel ankaŭ Esperanto inter lingvoj.
La celo de Esperanto estas senbara komunikiĝo inter malsamlingvuloj. Ĝi estas la sola lingvo en la mondo, kies unua kaj ĉefa rolo estas internacia uzado. Tial ĝi plej perfekte plenumas tiun rolon, ĉar por tio ĝi estis planita.
Aliaj lingvoj, kiujn oni foje nomas internaciaj, efektive ludas tian rolon ĝis certa grado; sed ili restadas antaŭ ĉio lingvoj, kies ĉefa funkcio estas servi al iu aparta socio (nacio, lando, tribo, religio), kaj ili konvenas nek por senĝena uzado en la kadro de iu fremda socio, nek por senpartia, egalpeza perado inter diversaj socioj. Tiajn taskojn ili faras nur tre malperfekte. Ili estas ankaŭ tre malfacile akireblaj por fremduloj.
Por ke Esperanto plenumu sian unikan rolon, necesis, ke ĝi havu interalie apartajn kvalitojn. Jen sekvas kelkaj el ili.
Maksimuma internacieco
La tereno de Esperanto – kaj tion ofte forgesas teoriistoj – estas, laŭdifine, la tuta mondo, kaj ne iu limigita sektoro, kiel ekzemple tiu de la hindeŭropaj lingvoj. Internacieco ne limiĝas al Eŭropo; ĝi ampleksu laŭeble ĉiujn lingvojn. Unuavide tio ŝajnas neebla, ĉar la lingvoj de la mondo treege malsimilas inter si. Sed Zamenhof evitis enfalejon, en kiun trafis pluraj planlingvaj teoriistoj: ili celis ian «tujan kompreneblecon», per lingvo, kiun oni povu legi (ne skribi, ne paroli) sen antaŭa lernado.
Sed kiujn ni komprenu sub tiu «oni»? Vidiĝas, ke tiaj projektoj celas klerajn eŭropanojn – tiujn malmultajn elitulojn, kiuj jam scipovas pli ol unu eŭropan lingvon, aŭ precize tiun elektitan klerularon, kiu malpli ol aliaj urĝe bezonas komunan planlingvon. Kaj por atingi tiun pasivan legeblecon (pli ŝajnan ol realan), la aŭtoroj estis devigataj nenecese malfaciligi la aktivan lernadon, ĉar ili enkorpigis en siaj projektoj multajn neregulaĵojn kaj idiotismojn de la etnaj eŭropaj lingvoj.
Krei lingvon «internacian» sur bazo pure eŭropa signifus nur pliampleksigi la multnombrajn lingvajn diskriminaciojn jam ekzistantajn.