Tia eŭropeca starpunkto ankaŭ ignoras la lecionojn de la historio. Estas vere, ke antaŭ cent jaroj la eŭropanoj estis pli evoluintaj, riĉaj kaj entreprenemaj ol la plimultaj alilandanoj. Eble ŝajnis tiam nature, ke la plej potenca mondparto trudu «sian» planlingvon al la malsuperaj nacioj aliloke, same kiel ili trudis siajn etnajn lingvojn al la subpremataj kolonioj.

Sed intertempe, kiel ĉiam okazas pli aŭ malpli frue, la apogpunkto de la mondpotenco ŝanĝis sian lokon. Nia epoko vidas la teĥnikan kaj ekonomian plifortiĝon de japanoj, araboj, ĉinoj kaj aliaj kompare kun Eŭropo. Antaŭvidebla estas la iama potenciĝo de Afriko aŭ Sudameriko.

Se Esperanto estus lingvo tute eŭropa, ĝi certe jam ŝajnus malpli akceptinda en pluraj mondpartoj, kie, male, ĝi estas hodiaŭ relative populara kaj uzata.

Kiel do Esperanto transsaltis tiun obstaklon?

Unuavide ĝi aspektas eŭropa, tion oni devas konfesi, ĉar la radikaro estas preskaŭ ekskluzive eŭropdevena. Kiam oni vidas la vorton birdo, konstateblas: «Ha! el la angla»; bedaŭri: «el la germana»; ŝelko: «el la pola». Sed kiam oni vidas la vorton aliĝiloĉiesulino, tiaj konstatoj jam ne validas. Kaj en la kazo de, ekzemple, foresto, la konstato: «Ha! el la angla» (= arbaro) estas komplete erara.

Oni devas kompreni, ke la radikoj ne estas vortoj. Ili estas la materialo, el kiu la vortoj estas konstruitaj. Tiun fakton eĉ esperantistoj ne malofte pretervidas. Edmond Privat, ekzemple, skribis: «Esperanto… ne konas duoblajn konsonantojn samajn».[13] Oni devas nur pensi pri la vortoj mallarĝa, sammaniere, preterrajdi ktp, por konstati la erarecon de tiu aserto. Privat aludis al radikoj (kvankam bedaŭrinde lia aserto ne plu validas centpocente).

La vortmaterialo de Esperanto konsistas el radikoj, afiksoj kaj finaĵoj. Eĉ tiu tradicia kaj konvencia disklasigo estas nenecesa – kaj eble malutila; ĉar t.n. afiksoj, kaj eĉ foje finaĵoj, kapablas roli kiel radikoj: ulo, ina, eta, aĵo, ilaro, inta, ariĝi, male … «neniam kaj ĉiam as’anta» (Miĥalski).

La poeto Julio Baghy iam eĉ verkis tutan poemon, kies vortoj konsistas preskaŭ ekskluzive el afiksoj, prepozicioj kaj finaĵoj:

Jam onta ulo onas en la nuna,mil eroj iĝos unu aro kuna,sed oblaj aĉaj ecoj de l’ prauloen posta ido foros ĝis la nulo.«Aŭtuna foliaro», p. 53

Efektive, ĉiu ero de la esperanta vortmaterialo posedas sian semantikan enhavon, kiu ideale restas senŝanĝa, senkonsidere pri la rolo, kiun la eroj ludas en vorto aŭ frazo. Finaĵo substantiva, adjektiva aŭ verba difinas la funkcion de radiko en la frazo. Tio signifas, ke ankaŭ la prepozidoj, konjunkcioj, korelativoj kaj numeraloj povas roli substantive, adjektive kaj verbe, ekz‑e: Li sidas en la aŭto ekster la domo (prepozicie); sed ankaŭ: «…ĝiajn fortojn de l’ en’ kaj ekstero» (substantive: Miĥalski). Kial li ne alvenis? (korelative); mi ne scias la kialon (substantive).

Sammaniere, afikso aŭ radiko povas roli prepozicie:

…juste punindaj por eternopro l’ pekaj farojde Adamo, Eva kaj la Vermopra sesmil jaroj!(Burns, trad. R. Rossetti)

aŭ: «la traduko de „Hamleto“ far Zamenhof».

Tiu ĉi semantika konstanteco kondukas al grandega aglutineco de Esperanto, t.e. el la vorteroj oni tute normale konstruas vortojn kunmetitajn, en kiuj ĉiu ero konservas sian signifon, kaj la signifo de la vorto estas la sumo de la signifoj de la eroj, el kiuj ĝi estas kreita. Tiel normala en Esperanto estas tio ĉi, ke apenaŭ necesas citi ekzemplojn, tamen: vortspeco (vort·spec·o); montgrimpi (mont·grimp·i); facilanima (facil·anim·a); nenionfarado (neni·o·n·far·ad·o), ktp. El tiu centpocenta aglutineco sekvas, ke ĉiu parolanto povas krei el la elementoj siajn proprajn vortojn – kaj esti komprenata de ĉiu alia esperantisto. (Foje komencantino volis paroli pri sia naskiĝtago sed ne konis tiun vorton; ŝi do parolis pri sia malmortotago, kaj kompreneble ĉiuj komprenis.)

Перейти на страницу:

Похожие книги