La ideo pri kreado de speciala lingvo ne estas io nova. Ekzemple:

«Laŭ la konserviĝintaj analaj notoj, unu el la mezepokaj gravuloj de la eklezio, la abatino de la monaĥinejo de Rupertberg apud Bingen, Hildegardis (1098–1178), aŭtorino de serio da natursciencaj verkoj, prilaboris eĉ la tutan sistemon de universala skriba kaj parola lingvo: tiu ĉi Ignota lingua per simplicem hominem Hildegardem prolata memorigas laŭ sia strukturo pli malfruajn projektojn de la 19ª jarcento. Ĝia alfabeto havis 32 literojn. La plimulto de la vortoj (substantivoj) finiĝis per z: aigonz – dio, aiganz – anĝelo, pariz – patro, mariz – patrino, juz – homo ktp. La tuta vortaro enhavis ĝis 900 vortojn».[10]

Kun la pasado de la tempo multaj elstaraj eŭropanoj turnis sian atenton al la problemo de universala lingvo, interalie Descartes, Leibnitz, Komenský, Wilkins, Dalgarno, Urquhart, Michaelis, k.m.a. Tamen estas notinde, ke, kvankam Descartes jam en 1629 korekte difinis la strukturon de la kreota lingvo, tamen ĝis la 19ª jarcento la provoj ĝenerale celis kreadon de lingvo filozofia, kun arbitraj elementoj – t.n. aprioraj lingvoj. Ne tiudirekte estis trovota la fina solvo, ĉar tiaj lingvoj aprioraj estis tro malfacile lerneblaj kaj cetere eĉ ne celis uzon far homamasoj. Montriĝis, ke la t.n. «universala lingvo» devas baziĝi sur jam ekzistantaj lingvoj, sed adaptite al la apartaj bezonoj de la uzontoj.

La unua projekto, kiu akiris al si atentindan nombron da seriozaj adeptoj kaj sukcesis disvastiĝi kaj uziĝi nomiĝis Volapük, kaj estis eldonita en 1880 de germana prelato, Johann Martin Schleyer. Pere de populara gazeto, kiun li eldonis germanlingve, Schleyer povis propagandi kaj diskonigi sian projekton, kaj en la daŭro de naŭ jaroj la lingvo estis tiel furora, ke ĝia triumfo ŝajnis certa. Laŭ Teo Jung:

«En la jaro 1889 oni jam kalkulis 283 Volapük-klubojn tra la tuta mondo; ekzistis tiam 316 lernolibroj en 25 lingvoj, aperis 25 gazetoj, el ili 7 redaktitaj ekskluzive en Volapük. Okazis tri kongresoj volapukistaj, la tria kaj plej grava en la jaro 1889 en Parizo. Tie oni parolis ekskluzive en Volapük, kaj la triumfo de la lingvo de Schleyer ŝajnis definitiva. Sed en la sama jaro komenciĝis jam ĝia falo».[11]

Eĉ pli rapide ol ĝi floris, la volapuka movado velkis kaj mortis. Tion kaŭzis ĉefe kelkaj fundamentaj eraroj en la konceptoj de Schleyer.

Unue, la lingvo Volapük, kvankam strukture tre interesa kaj eĉ trafa, estis vere tro malfacile ellernebla. Kvankam la vortmaterialo estis ĉerpita el eŭropaj lingvoj, precipe la angla, la volapukaj formoj estis arbitre tiel ŝanĝitaj, ke rekono plej ofte apenaŭ eblis; la nomo mem de la lingvo formiĝis laŭ la anglaj vortoj world kaj speak, sed fariĝis volapük; la franca douleur fariĝis dol; la germana berg fariĝis bel; ktp. Portugalio fariĝis Bodugan. Krome la gramatiko estis vere komplika: unu profesoro de Volapük kalkulis, ke verbo en Volapük povas havi 505_440 formojn! La sperto montris, ke reformoj de la lingvo urĝe necesas, se oni volas, ke ĝi plenumu sian rolon en la mondo.

Kaj per tio evidentiĝis dua eraro de Schleyer. Li ne lasis en sia lingvo eblecon de natura evoluo. Tio signifas, kompreneble, ke li tute ne konsciis pri la fakto, ke lingvo estas socia fenomeno, kaj apartenas al ĉiuj uzantoj egale. Pro la arbitreco de la materialo, ĉiu nova vorto devis ricevi la aprobon de la aŭtoro, kiu cetere konservis al si ĉiujn rajtojn pri sia verko. Kvankam «aŭtoraj rajtoj» estas respektindaj, ili malebligis ĉi-kaze tiun socian solidarecon, kiu sola tenas vivanta iun lingvon.

«La skismo inter la volapukistoj, manko de unu gvidanta centro, neebleco de laŭgrada plibonigo de la lingvo, sensenca lingva kaj organiza absolutismo de Schleyer, kresko de diversopinieco – kondukis al detruo de la intencoj de [reformemuloj]. La societoj komencis likvidiĝi unu post alia. La gazetoj ĉesis sian ekzistadon, malaprobante la foreston de unuanima agado kaj la taktikon de Schleyer».[12]

Se la leganto scivolas pri la aspekto de tiu kurioza kaj kuraĝa lingvoprovo, jen la komenciĝo de la Patro nia en Volapük:

O fat obas, kel binol in suls,Paisaludomoz nem ola,Komomod monargan ola,Jenomoz vil olik, as in sul i su tal.
Перейти на страницу:

Похожие книги