Kompreneble, la angla estas internacie uzata en iuj difinitaj kuntekstoj kaj en iuj regionoj. Sed la ofte aŭdata pretendo, ke pere de la angla lingvo oni povas elturniĝi ĉie en la mondo, estas pura fantaziaĵo. La anglan scipovas multaj homoj en Skandinavio, Flandrujo, Nederlando kaj Germanujo. Sed en la aliaj okcidenteŭropaj landoj oni ne trovas angle-parolantojn tiel abunde. En iuj, ekzemple Grekujo, ili estas vere maloftaj. En la socialismaj landoj – kaj ni ne forgesu, ke ili ampleksas pli ol duonon de la tersurfaco! – ili eĉ pli maloftas. En Japanujo ĉiuj edukitoj studis la anglan; tamen tre malmultaj scias ĝin paroli, kaj eĉ malpli ĝin komprenas. En la tuta Sudameriko la angla malmulte utilos al vi.

En landoj antaŭe koloniaj oni plejofte celas iom post iom anstataŭigi la lingvon de la koloniintoj per loka lingvo – kvankam en iuj landoj, precipe afrikaj, oni devas plu toleri ĝin pro la ĥaosa situacio de la indiĝenaj lingvoj.

Do eĉ se oni ne volas subtaksi la utilecon de la angla lingvo, estas tamen eble ĝin ankaŭ trotaksi.

Estas konate, ke la angla estas vaste uzata en la internacia aviado, ekzemple, sed ne tiel ekskluzive, kiel iuj emas kredi. En sia libro Airport International, Brian Moynahan citas jenan okazaĵon ĉe la fluĝaveno Heathrow, Londono:

«Du rusaj frajtaviadiloj survoje al Bristolo por repreni malpezajn aviadilojn post konkurso aermanovra perdiĝis en la kontrolregiono. Mankis brulaĵo, kaj la pilotoj ne parolis angle. Ĉiuj alvenantaj aviadiloj estis staplitaj dum unu horo dum oni elsendis publikan alvokon en ĉiuj pasaĝeroj por iu, kiu parolas ruse. Finfine iu s‑ro Usher, lingvoamanto, trovis sin parole alteriganta la aviadilon. Lia ŝatokupo preskaŭ certe evitigis akcidenton.»

Tiu okazaĵo, cetere, substrekas la fakton, ke en okcidento tre malmultaj homoj scipovas la «internacian» lingvon de Orienteŭropo, la rusan…

Oni vere ne sufiĉe agnoskas, ke la lingvoj estas gravaj politikaj armiloj. Kiu trudas aŭ akceptigas sian lingvon, akiras avantaĝojn psiĥologiajn kaj praktikajn. Ĝuste pro tio, ekzemple, la dek ŝtatoj-membroj de la Eŭropa Komunumo rifuzas cedi la egalrajtecon de siaj lingvoj. Ĝuste pro tio tre ofte malpaciĝas la homoj en landoj posedantaj pli ol unu lingvon oficialan, kiel ekzemple Belgujo en Eŭropo, kaj diversaj landoj en Azio kaj Afriko.

Ĝuste pro tio potencaj grupoj praktikas diskrimanacion lingvan: nur tio ekzistu, kion rekonas milionoj! Milionoj parolas angle, france, hispane! Malmultaj parolas gaele aŭ kimre aŭ vaske – do tiuj rezignu pri sia lingvo kaj parolu kiel parolas la grandaj nombroj!

La logika finkonkludo de tiu argumento tekstas: do ĉiuj homoj parolu ĉine! Sed la homoj ne vivas logike.

Kontraŭ la universala uzado de unusola nacia lingvo kontraŭstaras multaj faktoroj, el kiuj la ĉefaj estas eble:

(i) Tio diskriminacias la parolantojn de ĉiuj aliaj lingvoj, kiuj estiĝas malavantaĝaj kompare kun indiĝenaj parolantoj de la elektita lingvo. Estante malavantaĝaj, ili neeviteble malkontentiĝas, kaj pli aŭ malpli frue (laŭ la politikaj eblecoj) ribelas kontraŭ tiu situacio.

(ii) Eĉ indiĝenaj parolantoj, kiuj rilatas pli senteme al sia lingvo, malŝategas la konstantan fuŝadon de tiu lingvo fare de eksterlandanoj.

(iii) La politikaj cirkonstancoj konstante ŝanĝiĝadas, kaj lingva grupo, kiu hodiaŭ ĝuas superecon politikan aŭ komercan, morgaŭ perdos tiun superecon favore al alia grupo kaj ties lingvo. Ekrigardo al la historio tion pruvas, kaj nur naiva optimisto supozus, ke en la estonteco estos alie.

(iv) Ĉiuj naciaj lingvoj estas por alilandanoj tre malfacile lerneblaj. Gramatikaj neregulaĵoj kaj komplikaĵoj malhelpas la liberan alproprigon de fremda lingvo. Prononcado tiel diferencas de lingvo al lingvo (kaj ankaŭ cetere enkadre de ĉiu lingvo), ke la korekta elparolado de nepropra lingvo estas por la plimultaj homoj praktike neebla.

(v) Ĉiu honesta edukisto devas konstati, ke lingvo-instruado en la lernejoj de la mondo reprezentas grandegan investon de tempo kaj rimedoj kontraŭ vere magra kaj nekontentiga finrezulto. En unu brita lernejo – tute ne maltipa – la administrado faris kvarjaran kontrolon, kun jena konkludo: el 300 lernantoj, kiuj devige eklernis la francan lingvon komence de la kvarjaro, nur 30 ( = 10%) provis kaj sukcesis la ŝtatan ekzamenon pri franca lingvo fine de la kvar jaroj. Por atingi tion, oni okupis proksimume 3_200 klashorojn! – kaj tute ne estas cinike, sed simple realisme, konfesi, ke el la 30 sukcesintoj nur 2–3 efektive sciis kompreni kaj kompreniĝi en franca lingvo. Tio pli-malpli spegulas la situacion en almenaŭ la plimultaj mondpartoj. Ne tiel solviĝas la lingvaj problemoj.

La sola konkludo el ĉio ĉi devas esti, ke la internacia uzado de iu nacia lingvo neniam povas esti io alia ol parta, tre neperfekta solvo de la lingvaj problemoj.

Tial ne estas mirinde, ke iuj homoj turnis sian atenton al la kreado de nova lingvo speciale planita por internacia (aŭ tutmonda) uzado.

<p>3: La solvo: praktike</p>
Перейти на страницу:

Похожие книги