La alveno de komputiloj vekis esperojn pri maŝina tradukado, kaj oni investas denove grandajn sumojn por esploroj sur tiu kampo. Ĝis nun la rezultoj restas treege primitivaj (kvankam utiligo de komputilo por helpi tradukistojn fariĝos ĉiam pli ofta), kaj ne antaŭvideblas en la baldaŭa estonteco seriozaj atingoj. Certe ni longe atendos maŝinon kapablan traduki hungaran tekston en la araban!
Kaj komputiloj verŝajne neniam solvos la problemon de la ordinara civitano, kiu vizitas eksterlande. Apenaŭ imageblas tago, kiam (laŭ versoj de satiristo) – «la vojaĝantoj pagos sian groŝon, kaj komputilon metos en la poŝon».[9]
Manke de interpretistoj, la homoj disponas nur unu rimedon: serĉadi iun lingvon komunan.
De tempo al tempo en la daŭro de la historio, iu lingvo fariĝis interlingvo sur pli aŭ malpli granda parto de la tersurfaco.
Ekzemple, en la Romia Imperio la latina estis la lingvo de administrado, kaj interkomunikilo de la multaj gentoj, el kiuj konsistis la imperio. Tamen samtempe, apud la latina, la greka estis lingvo de kulturo kaj interlingvo en multaj mediteraneaj regionoj. Edukitaj romianoj scipovis ambaŭ lingvojn.
Post la disfalo de la Romia Imperio, okazis dialektiĝo de la latina lingvo, el kiu rezultis la hodiaŭaj latinidaj lingvoj: la franca, hispana, itala k.a. La latina tamen restis ĝis la 17ª jarcento en Eŭropo grava interlingvo kaj verklingvo de la kleruloj, kaj la kutimo verki latine formortis nur, kiam serioze fortiĝis kaj establiĝis sentoj patriotisme naciecaj. Hodiaŭ eĉ la romkatolika eklezio preskaŭ tute rezignis pri uzado de la latina.
Ankaŭ en imperioj pli modernaj trudiĝis kiel oficiala lingvo, kaj intergenta komunikilo, tiu de la konkerinto: en la brita imperio – la angla; en la franca – la franca; en la aŭstra-hungara – la germana, ktp; ankaŭ la historio de Azio liveras diversajn ekzemplojn.
Ni trovas tute regule, ke, kiam ajn unu gento konkeras kaj submetas alian, la lingvo de la konkerinto trudiĝas al la konkerito, kaj la lingvo de konkerito fariĝas socie duagrada, kaj eventuale post iom da tempo povas eĉ formorti kaj praktike malaperi.
Tio okazis ankaŭ en Norda Ameriko. Dum la pasintaj ducent jaroj definitive formortis, aŭ estas rapide mortantaj, multaj indiĝenaj lingvoj. Samtempe la angla fariĝis la interlingvo de la nordamerika kontinento. Elmigris tien homoj el ĉiuj landoj de la tero, kiuj devis laŭeble ellerni la anglan lingvon, por civitaniĝi, kaj precipe eĉ por travivi. En vero, ne ĉiuj sukcesis; tamen ĉies infanoj nature fariĝis anglalingvanoj, kaj en la plimultaj kazoj tute rezignis pri la origina lingvo de la gepatroj.
Tio estas konata. Sed malofte oni rimarkas, ke preskaŭ hazarde la angla ricevis tiun rolon. Per relative malgrandaj ŝanĝiĝoj en la historiaj eventoj, la interlingvo de Nordameriko povintus esti la franca, aŭ la hispana. Efektive, en la hodiaŭa Kanado la franca, kaj en la hodiaŭa Usono la hispana denove starigas neignoreblan defion al la hegemonio de la angla! Sur la teritorio de la lingvoj nenio daŭras eterne.
Cetere, ĉi tiu eble estas taŭga loko atentigi pri la signifo de
Ĉu en la moderna mondo ekzistas iu lingvo kapabla roli kiel interlingvo por ĉiuj homoj senescepte, kiuj volas aŭ devas interŝanĝi siajn pensojn internacie?
Tio estas demando tre aktuala. Nuntempe daŭre kreskadas la kontaktoj internaciaj, ĉu komercaj aŭ turismaj, ĉu politikaj aŭ sportaj, ĉu kulturaj aŭ interpersonaj. Sur ĉiuj kampoj oni tre baldaŭ karambolas kun la lingvaj bariloj, kaj la granda plimulto el la kontaktoj okazas je nivelo malsupera, pro manko de komuna
Manko de interpopola komunikado eble ne
Tre multaj personoj pretas aserti, ke en la moderna mondo la lingvaj problemoj estas solvitaj per la angla lingvo. Sed se tio estas vera, por kio ankoraŭ ĉiam necesas la multekosta dungado de interpretistoj kaj tradukistoj en la plimultaj internaciaj konferencoj? Ĉu ilia rolo ne devus jam ekmalaperi?