Kiel en la Parlamento, tiel ankaŭ en la ĉefsidejo en Bruselo de la komunuma burokrataro batalionoj da tradukistoj necesas por prepari dokumentojn en ĉiu el tiuj sep lingvoj; ĉe ĉiu grava kunsido, brigado da interpretistoj devas ĉeesti por transdoni unu lingvon en alian. Entute, pli ol miliono da paĝoj estis tradukitaj pasintjare. Sole en la Komisiono, interpretistoj devis partopreni proksimume 8_500 kunsidojn, kaj ĉiutage en Bruselo laboras 450 el ili…Triono de la homoj dungitaj de la Komisiono, kaj duono de la personaro de l’ Eŭropa Parlamento, okupiĝas plentempe pri la traduka kaj interpreta servoj, je kosto de ĉirkaŭ ¤ 180 milionoj jare, t.e. 40% de la administraj elspezoj de la Komunumo… „Estas neeble havi ĝustan debaton, precipe la skermadon de parlamenta debatado, al kiu ni kutimiĝis en Britujo“… Eŭropa parlamentano devas meze atendi minimume kvar semajnojn, ĝis dokumento estas tradukita… Ĉe la Komisiono mem, tradukado kaŭzas ĉiutage kapdolorojn, malgraŭ tio, ke preskaŭ 600 tradukistoj, reviziistoj kaj oficistoj laboradas, apogite de pli ol 200 tajpistoj, por prizorgi la amason da vortoj. „Tradukisto povas prilabori ĉiutage iujn kvin aŭ ses paĝojn … sed malgraŭ tio dokumentoj postulas du ĝis tri semajnojn por esti tradukitaj, reviziitaj kaj dissenditaj“…
Pripensu la matematikon: kun ses oficialaj lingvoj oni havas 30 taskojn, por konverti ĉiun el la ses en ĉiujn ceterajn kvin. Aldonu sepan lingvon, kaj oni havas sepoble ses, t.e. 42 taskojn. Kaj kiam alvenos Hispanujo kaj Portugalujo, kio ŝajnas certa en la 1980aj jaroj, tiam temos pri naŭoble ok: 72 taskoj. Praktike, ĉar multaj interpretistoj kaj tradukistoj parolas aŭ komprenas pli ol du lingvojn, pasintjare oni malofte trovis 30 interpretistojn en iu kunsido. Ĝenerale sufiĉis 13 ĝis 16. Kun naŭ lingvoj, tamen, minimume 30 interpretistoj estos bezonataj, kio duobligos la koston. Kaj por skribaĵoj estas kalkulite, ke proksimume 200 pliaj tradukistoj estos necesaj por
Ĉio ĉi adiciiĝas al jeno: grandegaj elspezoj por nekontentigaj rezultoj. Nekalkuleblaj estas la eblecoj por paneo de la tuta situacio: difektiĝoj de la maŝinaro, strikoj kaj malsaniĝoj de la personaro, miskomprenoj, mistradukoj kaj ellasoj flanke de la funkciuloj, ktp. Kaj la tuta internacia komunikiĝo – ne nur en la menciitaj registaraj rondoj, sed ankaŭ en multnombraj internaciaj konferencoj kaj kunvenoj – postulas elspezon de monrimedoj, kiuj pli utile estus uzataj kontraŭ malsato aŭ malsano, aŭ por edukado kaj sociaj servoj.
Kaj ĉio ĉi neniel helpas la ordinarajn civitanojn, kiuj en la nuna epoko pli kaj pli vojaĝas eksterlanden, aŭ la relative malgrandajn komercajn entreprenojn, kiuj pli kaj pli emas komerci internacie. Ili ne disponas pri la rimedoj de la registaroj, kaj iliaj problemoj estas neglektataj. Finfine, malgraŭ belaj retorikaĵoj, ŝajnas, ke neniu registaro efektive deziras, ke ĝiaj civitanoj povu libere kaj senkatene komunikiĝi kun alilandanoj.