Apenauh shi tushis la malsekan herbon, tuj la muziko el sub la arboj eksonis pli lauhte, kaj pli gaje shprucis la fajrera garbo de la lignofajro. Sub la salikoj, sub ties branchoj prezentantaj delikatajn, lanugajn amentojn klare videblajn en la lunlumo, dikmuzelaj ranoj sidis en du vicoj kaj per lignaj shalmetoj ludis, kauhchuke aershvelighante, bravuran marshon. Lumineskaj putrolignajhoj, fiksitaj antauh la muzikistoj sur la salikaj vergoj, prilumis la notojn, sur la ranaj muzeloj ludis la flagra lumo de la lignofajro.

La marsho estis plenumata honore al Margarita. La akcepto al shi farita estis plej solena. La diafanaj niksinoj interrompis sian surriveran rondodancon, shin bonvenigis svingante akvoherbojn, kaj auhdeble ghis malproksima foro ghemsonis super la verdeta, dezerta bordo iliaj salutoj. Nudaj sorchistinoj, elkurinte de malantauh la salikoj, vicighis en unu linion kaj faris profundajn kortegajn riverencojn. Iu kapropiedulo impetis al Margarita, adorkisis shian manon, larghe sternis sur la herbo silkan tukon, demandis, chu agrabla estis la bano de la reghino, shin invitis iom kushi kaj ripozi.

Tiel shi faris. La kapropieda prezentis al shi pokalon da champano, shi trinkis kaj shia koro varmighis. Demandinte, kie estas Natasha, shi ricevis la respondon, ke Natasha jam sin banis kaj forflugis sur sia eksporko antauhen en Moskvon por sciigi, ke Margarita baldauh venos, kaj por helpi prepari shian tualeton.

Incidento intervenis dum la mallonga restado de Margarita sub la salikoj. Siblo disshiris la aeron, kaj nigra korpo, evidente maltrafinte sian celon, falis en la akvon. Post kelkaj momentoj antauh Margarita staris tiu sama dika vangharulo, kiu tiom malprospere sin prezentis sur la alia bordo. Vershajne li sukcesis jam viziti Jenisejon, char nun li surhavis frakan kompleton, sed estis malseka de la kapo ghis la piedoj. La konjako duafoje lin misservis: volante alterighi li trafis en la akvon. Tamen sian rideton li ne perdis ankauh en tiu chagrena okazo, kaj ridante Margarita allasis lin kisi shian manon.

Poste chiuj komencis sin prepari al foriro. La niksinoj finis sian dancon en la lunlumo kaj en ghi dissolvighis. La kapropieda respekte demandis Margaritan, kiel shi venis al la rivero; informite, ke shi alrajdis sur balailo, li diris:

— Ho, kial do, tio estas ja maloportuna! — kaj en unu momento kunmetinte el du branchetoj ian dubindan telefonon li postulis, ke oni tuj sendu auhtomobilon, kio fakte plenumighis, kaj efektive antauh ol pasis unu minuto. Sur la insulon mallevighis izabela kabrioleto, tamen che la stirrado sidis ne ordinara shoforo sed nigra longbeka kampokorvo kun laktola kaskedo kaj grandmanumaj gantoj. La insuleto dezertighis. En la lumflamado dissolvighis la forflugintaj sorchistinoj. La lignofajro estis estingighanta, kaj griza cindro kovris la karbighintajn shtipojn.

La vangharulo kaj la kapropieda helpis Margaritan suriri la veturilon, kaj shi sidigis sin sur la largha malantauha benko. La auhtomobilo ekblekis, saltis, levighis preskauh ghis la luno, la insulo malaperis, malaperis la rivero. Plenrapide Margarita estis revenanta al Moskvo.

<p>CHAPITRO 22</p><p>CHE LA KANDELA LUMO</p>

La unutona zumado de la veturilo, fluganta alte super la tero, lulis Margaritan, la luna lumo agrable shin varmigis. Ferminte la okulojn shi prezentis sian vizaghon al la vento kaj iom bedauhre pensis pri la nekonata riverbordo kiun shi jhus forlasis kaj kiun, shi antauhsentis, shi neniam revidos. Post chiuj sorchajhoj kaj mirakloj de la hodiauha vespero shi bone komprenis, kies gastino shi estos, sed tio shin ne timigis. La espero, ke tie shi sukcesos revenigi sian felichon, shin kuraghigis. Cetere, shiaj revoj pri tiu felicho dauhris nelonge. Chu tial, ke la kampokorvo bone shoforis, chu tiom bona estis la veturilo, chiukaze tre baldauh Margarita, malferminte la okulojn, vidis antauh si ne la praarbaran malhelon sed la trembrilan lagon de Moskvaj lumoj. La nigra shoforbirdo dumfluge malshrauhbis la dekstran antauhan radon kaj surterigis la veturilon en iu senhoma tombejo apud Dorogomilovo. Sen demandi pri io ajn, Margarita kun sia shvabrilo eliris apud tomboshtono, la kampokorvo startigis la veturilon, direktante ghin rekte al ravino ekster la tombejo. La auhtomobilo bruege falis en la ravinon kaj frakasighis. La kampokorvo salute tushis sian kaskedon, saltis sur la radon kaj rajde forflugis.

Tuj de malantauh tomba monumento aperis nigra mantelo. En la lunlumo ekbrilis kojnodentego kaj Margarita rekonis Azazellon. Tiu geste invitis shin surbalaighi, mem saltis sur longan rapiron, ambauh levighis en la aeron kaj post kelkaj sekundoj rimarkite de neniu surterighis apud la n-ro 302-bis che la strato Sadovaja.

Перейти на страницу:

Похожие книги