— Venera! Venera! — triumfe kriis Natasha surkoksiginte unu manon kaj la alian etendante al la luno. — Margarita! Reghino! Elpetu por mi, ke oni lasu min sorchistino. Oni chion faros lauh via vorto, vi havas potencon!

Kaj Margarita respondis:

— Bone, mi promesas!

— Dankon! — vochegis Natasha, kaj subite shi kriis bruske kaj iel melankolie: — Hej! Hej! Pli rapide! Ek, viglighu! — Per siaj kalkanoj shi spronis la flankojn de la eksporko, kavighintajn en la freneza galopo, ghi impetis tiel, ke denove ekkrakis la disshirata aero, kaj post unu momento Natasha shanghighis en nigran punkton malproksime antauh Margarita, poste shi tute malaperis kaj la bruo de shia flugo aerdisighis.

Margarita plu flugis same malrapide super nuda kaj nekonata tereno, super montetoj, sur kiuj dise elstaris eratikaj blokegoj kaj izolaj gigantaj pinoj. Margarita flugis kaj pensis, ke vershajne shi estas tre malproksime de Moskvo. La balailo ne plu superis la pintojn de la pinoj, ghi glisis inter iliaj trunkoj, kies unu flankon arghentizis la luno. La facilmova ombro de la flugantino glitis sur la tero antauhe, char la luno nun lumis sur shian dorson.

Margarita sentis la proksimecon de akvo kaj komprenis, ke la celo apudas. La pinoj disighis kaj shi malabrupte glisis al kreta krutajho. Transe, malsupre en la ombro, kushis rivero. Nebulo pendis krochite je la arbustoj che la piedo de la vertikala krutajho, kaj la alia bordo estis plata kaj malalta. Tie, sub soleca grupo de iaj arboj larghbrancharaj, flagris flameto de lignofajro kaj movighis figuretoj. Al Margarita shajnis, ke de tie venas juka zumo de gajacha muziko. Pli malproksime, kiom povis atingi la rigardo, sur la arghentizita ebenajho videblis nenia loghejo, nenia ajn spuro de homoj.

Shi saltis de la krutajho malsupren. La akvo logis shin post la aera rajdo. Jhetinte for la balailon, shi kursaltis en la riveron kap’antauhe, shia malpeza korpo, kvazauh sago, truis la akvon, kaj la shpruckolono levighis preskauh ghis la luno. La akvo estis varma, kiel en banejo, kaj malplonghinte el la likva abismo shi satnaghis tute sola en la nokta rivero.

Apude estis neniu, sed iom malproksime, malantauh la arbedoj, de kie auhdighis snufado kaj plauhdo, devis esti alia bananto.

Margarita elkuris sur la bordon. Shia korpo ardis post la bano. Shi sentis nenian lacon kaj gaje dancetis sur la malseka herbo. Subite shi chesis danci kaj auhskultis. La snufado proksimighis, kaj el la salikaj arbedoj montrighis nuda dikulo kun nigra silka cilindro shovita sur la nukon. Liaj piedoj kotis per shlimo, tiel ke li shajnis surhavi nigrajn botetojn. Jughante lauh liaj hikado kaj bruaj elspiregoj, li estis nemalmulte drinkinta, kion, cetere, konfirmis ankauh tio, ke la rivero subite ekodoris je konjako.

Rimarkinte Margaritan, la dikulo fikse shin rigardis, poste ghoje kriegis:

— Kio? Chu shin mi vidas? Claudine, ja estas vi, la gaja vidvino! Chu ankauh vi estas chi tie? — kaj li avancis por shin saluti.

Margarita pashis malantauhen kaj dignoplene respondis:

— Iru for al la diablopatrino. Kian Klauhdinon vi trovis chi tie? Rigardu bone al kiu vi parolas, — kaj post momenta pripenso shi finis sian diron per longa nepresebla sakrajho. La tuto efikis la frivolan dikulon malebriige.

— Oj! — li ekkrietis kaj ekskuighis, — pardonu grand’anime, tre serena reghino Margot! Mi eraris. Pri chio kulpas la konjako, estu ghi malbenita! — la dikulo metis sin sur unu genuon, per largha gesto forprenis sian cilindron flanken, sin klinis kaj ekbabilis, miksante frazojn rusajn kaj francajn, ian sensencajhon pri sangversha edzighfesto, pri sia Pariza amiko Guessard, kaj pri la konjako, pri sia afilktego pro la bedauhrinda eraro.

— Prefere surmetu pantalonon, vi hundina filo, — mildighante diris Margarita.

Vidante, ke shi ne plu koleras, la dikulo ghoje ridetachis kaj ravite raportis, ke nur tial li nunmomente estas sen pantalono, ke pro sia distrighemo li lasis ghin che la rivero Jenisejo, kie li antauh nelonge sin banis, sed ke tuj li tien flugos, char feliche tio estas tute apude; kaj poste, sin rekomendinte al shiaj favoro kaj protekto, li malproksimighis dors’antauhe, ghis li glitstumblis kaj renversighis en la akvon. Tamen ech falante li plu konservis sur la vizagho kadrita per malgrandaj vangoharoj rideton de ravo kaj sindonemo.

Margarita stride ekfajfis, ekrajdis la alflugintan balailon, sin transportis sur la alian bordon. Ghin ne atingis la ombro de la kreta altajho, la tuta bordo estis inundata de lunlumo.

Перейти на страницу:

Похожие книги