Pro la akvobleko, pro la tondrobatoj kiuj shajnis displatigontaj la palacan tegmenton, pro la frapado de la hajlo drashighanta sur la shtupoj de la balkono, neniu ajn povis auhdi, ke la prokuratoro ion murmuras parolante al si mem. Se la malcerta trembrilo de la chiela fajro estus shanghighinta je konstanta lumo, observanto povus rimarki, ke la vizagho de la prokuratoro, liaj okuloj inflamaj pro la sendormaj noktoj kaj vino, esprimas malpaciencon; ke la prokuratoro, krom rigardi la du blankajn rozojn, dronintajn en la rugha flako, fojon post fojo turnas sian vizaghon al la ghardeno, renkonte al la akvopolvo kaj sablo; ke li iun atendas, malpacience atendas.
Pasis kelka tempo, kaj la akvovualo antauh la okuloj de la prokuratoro komencis maldensighi. Malgrauh sia furiozo la uragano estis malfortighanta. La branchoj ne plu krakis nek falis. La tondrobatoj kaj la ekbriloj ighis malpli oftaj. Super Jershalaim nun shvebis ne la viola blanke borderita kovrajho, sed ordinara griza nubo ariergarda. La fulmotondro estis forportata al la Asfalta Lago.
Nun ighis distingeblaj la susuro de la pluvo kaj la bruo de la akvo torente malsuprighanta tra la defluiloj kaj plu rulighanta sur la shtuparo, per kiu antauh la tagmezo la prokuratoro iris sur la placon por anonci la verdikton. Jen auhdighis ankauh la ghis nun superbruita fontano. Helighis. En la griza vualo fortirighanta orienten aperis bluaj truoj.
Chi tiam de fore, penetrante tra la frapado de la jam estingighanta pluveto, venis malfortaj trumpetsonoj kaj la susuro de kelkcent hufoj. Auhdinte tion la prokuratoro faris malpaciencan movon, lia vizagho viglighis. La alao revenis de la Kalva Monto; lauh la sono, ghi estis pasanta tra la placo kie estis anoncita la verdikto.
Fine la prokuratoro auhdis la longe atenditan pashadon kaj plauhdojn sur la shtuparo kondukanta al la supra ghardena placeto tuj antauh la balkono. La prokuratoro etendis la kolon, liaj okuloj ghoje ekbrilis.
Inter la du marmoraj leonoj aperis kapo en kapucho, poste la tuta plenstatura viro en mantelo algluighinta al lia korpo. Li estis tiu sama homo, kiu antauh la anonco de la verdikto flustre interparolis kun la prokuratoro en la kurtenita chambro de la palaco, kaj kiu dum la ekzekuto sidis sur la tripieda tabureto ludante per la vergo.
Sen atenti la flakojn la homo kun la kapucho transiris la placeton, pashis sur la mozaikan plankon de la balkono kaj levinte la manon li diris per agrabla tenoro:
— Al la prokuratoro saluton kaj ghojon. — La veninto parolis latine.
— Dioj! — ekkriis Pilato, — vi ne havas sur vi ech unu sekan fadenon! Kia uragano, chu? Bonvolu senprokraste iri en mian chambron. Shanghu la vestojn, mi vin petas.
La veninto dejhetis la kapuchon, aperigis sian tute malsekan kapon kun la haroj gluighintaj al la frunto, kaj kun ghentila rideto sur la vizagho li rifuzis shanghi la vestojn, certigante ke iom da pluvo neniel povas lin noci.
— Viajn objhetojn mi malakceptas, — respondis Pilato kaj klakis per la manoj. Tiel li vokis la servistojn de li sin kashintajn, ordonis al ili zorgi pri la veninto kaj poste tuj surtabligi la varman manghajhon. Por sekigi siajn harojn, shanghi la vestojn kaj shuojn, ghenerale sin ordigi, la veninto bezonis tre mallongan tempon, kaj baldauh li reaperis sur la balkono en sekaj sandaloj, en seka purpura militista mantelo kaj kun glatigitaj haroj.
Dum lia foresto la suno revenis al Jershalaim kaj antauh ol foriri kaj sinki en Mediteraneo ghi estis sendanta la adiauhajn radiojn al la urbo abomenata da la prokuratoro kaj orizis la shtupojn de la balkono. Fervore plauhdis la plene revivighinta fontano, turtoj pashadis sur la sablo, blekis, pasis trans la forrompighintajn branchetojn, bekis ion el la malseka sablo. La rugha flako estis vishita, la rompopecoj forigitaj, sur la tablo vaporis viando.
— Mi auhskultas la ordonojn de la prokuratoro, — diris la veninto proksimighante al la tablo.
— Sed auhdos nenion antauh ol vi sidos kaj trinkos vinon, — afable respondis Pilato kaj montris al la alia lekto.