La chefo neniel iris cn la kuirejon por prizorgi la fileojn, anstataue li sin direktis en la provizejon de la restoracio. Li malfermis ghin per sia shlosilo, sin enshlosis interne, singardeme, por ne makuli la manumojn, li prenis el la glacishranko du pezajn sunsekigitajn sturgojn, pakis ilin en gazetpaperon, lerte chirkauligis per shnureto kaj metis la pakajhon flanken. Poste en la najbara chambro li kontrolis, chu liaj silkosubshtofa somera surtuto kaj chapelo estas en sia loko, kaj nur post tio iris en la kuirejon, kie la kuiristo zorge tranchis la fileojn, promesitajn de la pirato al siaj gastoj.

Endas diri, ke la agoj de Archibaldo Archibaldovich estis neniom strangaj au enigmaj, tiaj povus ilin rigardi nur observanto suprajha. Tiuj agoj logike sekvis el chio okazinta antaue. La informoj pri la jhusaj eventoj kaj precipe — la fenomena antauflaro de Archibaldo Archibaldovich sugestis al la chefo de la Gribojedova restoracio, ke la tagmangho de la du klientoj estos kvankam ja luksa kaj abunda, tamen ekstreme mallonga. Kaj la intuicio, neniam trompinta la eksflibustron, ankau chi foje lin ne trompis.

Dum Kerubjev kaj Behemoto tintigis siajn pokalojn plenajn je eminenta, duoble purigita, bone malvarmigita vodko Moskovskaja, sur la verando aperis, tuta en shvito kaj ekscito, la lokkronikisto Bochjo Kandalupskij, fama en Moskvo pro sia mirinda informiteco, kaj senceremonie sin sidigis che la Petrakovoj. Metinte sian shvelan tekon sur la tablon, Bochjo tuj shovis siajn lipojn en la orelojn de la verkisto, kaj en ghin ekflustris iajn tre logajn aferojn. Mme Petrakov, turmentate de scivolo, finfine prezentis sian orelon al la molaj dikaj lipoj de Bochjo. Kaj li, fojfoje jhetante chirkauen shtelistan rigardon, plu flustris seninterrompe, kaj oni povis kapti nur kelkajn apartajn vortojn:

— Je mia honorvorto! Che Sadovaja, Sadovaja, — Bochjo ankorau mallautigis la vochon, — la kugloj nenion faras al ili… kugloj… kugloj… benzino… incendio… kugloj…

— La mensogulojn, kiuj disvastigas tiajn fiajn onidirojn, — indignigite Mme Petrakov lasis sian kontralton korni iom pli laute ol tion dezirus Bochjo, — ja ilin endus prienketi! Nu, nenio estas perdita, certe tiel estos! Oni ilin ordigos! Fi, kia malutila galimatio!

— Kial do galimatio, Antonida Porfirievna?! — ekkriis Bochjo chagrenite de la malkredemo de la verkistedzino, kaj denove li eksusuris: — Ja mi diras al vi, la kugloj nenion faras al ili… Kaj nun la incendio… Ili tra la aero… tra la aero… — Bochjo shushis, sen supozi ke la chefroluloj de lia rakonto sidas apude ghuante lian sibladon. Cetere, tiu ghuado baldau finighis. El la serva koridoro de la restoracio sur la verandon impete venis tri viroj, streche zonitaj che la talio, botvestitaj, kun revolvero en la mano. La plej antaua kriis timige kaj hele:

— Senmove! — Kaj chiuj tri tuj komencis pafadon sur la verando, celante la kapojn de Kerubjev kaj Behemoto. Ambau alpafatoj tuj aerdisighis, kaj fajrokolono ekshpruchis el la primuso rekte en la tolan markezon. Oscedanta faukego shajnis malfermighi en la markezo, ghiaj nigraj rondoj dislarghighis chiudirekte. La fajro saltis tra la faukegon kaj atingis la tegmenton de la Gribojedova domo. En la dua etagho, paperujoj kushantaj sur la fenestrobreto de la redaktejo subite ekflamighis, la fajro pasis sur la kurtenon, kaj zumante, kvazau disblovate, kirle profundighis en la onklinan domon.

Post kelkaj sekundoj sur la asfaltaj aleoj kondukantaj al la fera krado de la bulvardo, de kie je la merkredo vespere venis, sen trovi ies ajn komprenon, la unua heroldo de la malfelicho, Ivano — nun forkuris nefinmanghintaj verkistoj, kelneroj, Sofia Pavlovna, Bochjo, la geedzoj Petrakov.

Anticipe elirinte tra la flanka pordo, nenien forkurante kaj nenien rapidante, kiel shipestro, kiu laste forlasas sian brulantan brigon, Archibaldo Archibaldovich kviete staris en sia silksubshtofa somera surtuto, kun la du sturgotraboj subbrake.

<p>CHAPITRO 29</p><p>LA SORTO DE LA MAJSTRO KAJ MARGARITA DECIDIGHIS</p>

Che la sunsubiro du figuroj estis alte super la urbo, sur la masonita teraso de unu el la plej belaj arkitekturajhoj en Moskvo, konstruita antau jarcento kaj duono; tiuj du estis Voland kaj Azazello. Oni ne povis vidi ilin de malsupre, de la strato, char kontrau la malnecesaj rigardoj ilin shirmis balustrado ornamita per gipsaj vazoj kaj gipsaj floroj. Male, ili vidis la urbon preskau ghis ties limoj.

Перейти на страницу:

Похожие книги