— Jughante lau la objektoj de vi alportitaj, — diris Voland rigardante la pejzaghon, — vi efektive estas marodulo.

— Chu vi kredos, messire… — sincervoche ekparolis Behemoto.

— Ne, mi ne kredas, — mallonge respondis Voland.

— Messire, mi jhuras, mi faris heroajhojn por savi kiel eble plej multe, kaj jen chio savita.

— Vi prefere diru, kial ekbrulis Gribojedovo? — demandis Voland.

Ambau, Kerubjev kaj Behemoto, malghoje disetendis la brakojn kaj levis la okulojn al la chielo. Beliemoto ekkriis:

— Misterajho! Ni sidis kviete, pace manghetis… Kaj subite pif! Paf! — alighis Kerubjev, — Pafoj! Frenezighinte pro la timo, ni ambau kuris al la bulvardo, la atakantoj nin sekvis, ni kuregis al Timirjazev!

— Sed la devkonscio, — reprenis Behemoto, — venkis nian hontindan timon, kaj ni revenis!

— Ah, vi revenis, chu? — diris Voland. — Nu certe, sekve la konstruajho forbrulis ghisfunde.

— Ghisfunde! — afliktite konfirmis Kerubjev, — tio estas, lauvorte ghisfunde, messire, ghuste kiel vi bonvolis trafege tion esprimi. Restis nenio krom kelkaj karbonighintaj brulstumpoj!

— Mi impetis, — rakontis Behemoto, — en la kunsidan salonon — tiun kun la kolonoj, messire — movate de la espero elporti ion valoran. Ah, messire, mia edzino — se mi havus edzinon — dudek fojojn riskis vidvinighi! Sed feliche, messire, mi ne estas edzigita, kaj mi diru al vi malkashe: mi estas felicha, ke mi ne estas edzigita. Ah, messire, kiel oni povus shanghi la dolchan fraulan liberon kontrau la peza jugo!

— Denove galimatio, — rimarkis Voland.

— Mi obeeme konsentas kaj daurigas, — respondis la kato, — do, la pejzagho. Nenion pluan eblis elporti el la salono, la flamo jam shprucis sur mian vizaghon. Mi kuris en la provizejon kaj savis la salmon. Mi kuris en la kuirejon kaj savis la kitelon. Mi opinias, messire, ke mi faris chion eblan, mi ne povas kompreni, kion signifas la skeptika esprimo de via vizagho.

— Kaj kion faris Kerubjev dum via marodado? — demandis Voland.

— Mi helpis la fajrobrigadon, messire, — respondis Kerubjcv almontrante sian disshiritan pantalonon.

— Ah, se estas tiel, do oni devos konstrui chion denove.

— Oni konstruos, messire, — diris Kerubjev, — permesu, ke mi vin certigu pri tio.

— Nu, restas nur deziri, ke la nova konstruajho estu pli bona ol la antaua, — rimarkis Voland.

— Tiel estos, messire, — diris Kerubjev.

— Vi pri tio al mi kredu, — aldonis la kato, — ja mi estas lauregula profeto.

— Chiel ajn, ni estas chi tie, messire, kaj ni atendas viajn ordonojn, — raportis Kerubjev.

Voland silente sin levis de la tabureto, aliris la balustradon kaj tie sola, turninte la dorson al sia sekvantaro, longe rigardis la foron. Poste li revenis de la rando, sin residigis sur la tabureton kaj diris:

— Estos neniaj ordonoj, vi faris chion kion vi povis, kaj chi momente mi ne bezonas viajn servojn. Vi povas ripozi. Tuj venos fulmotondro, la lasta fulmotondro, ghi finfaros chion finfarotan, kaj ni ekvojos.

— Tre bone, messire, — respondis la du pajacoj kaj foriris ien malantau la ronda turo, okupanta la mezon de la teraso.

La fulmotondro pri kiu parolis Voland jam densighis sur la horizonto. Nigra nubego levighis okcidente, duonigis la sunon, poste kovris ghin tute. Sur la teraso friskighis. Baldau ighis mallume.

Tiu mallumo, veninta de la okcidento, kovris la egan urbon. Malaperis la pontoj, la palacoj. Chio malaperis, kvazau ghi neniam ekzistis en la mondo. La tutan chielon trakuris unu fajrofadeno. Poste bato skuis la urbon. Ghi ripetighis, komencighis la fulmotondro. Oni ne plu distingis Volandon en la shtorma konfuzo.

<p>CHAPITRO 30</p><p>TEMPAS! TEMPAS!</p>

— Chu vi scias, — diris Margarita, — hierau nokte, ghuste kiam vi endormighis, mi legis pri la mallumego veninta de Mediteraneo… kaj tiuj idoloj, ah, la oraj idoloj. Ial la tutan tempon ili ne lasas min trankvila. Al mi shajnas, ke tuj ekpluvos. Chu vi sentas la friskon?

— Chio chi estas tre bona kaj brava, — respondis la majstro fumante kaj per la mano disbatante la fumon, — kaj la idoloj, Dio zorgu pri ili… sed kio estos plu, tion mi tute ne komprenas!

Перейти на страницу:

Похожие книги