La librulino ekmiris; en la verdo de la vitkrado aperis la blanka fraka brusto kaj la pinta barbo de la flibustro. Li direktis al la du achuloj afablan rigardon, kaj ech pli ol tio, li invite gestis. La autoritato de Archibaldo Archibaldovich estis konsiderinda faktoro en la restoracio de li estrata, kaj Sofia Pavlovna obeeme demandis Kerubjevon:

— Kiu estas via familinomo?

— Panajev, — tiu ghentile respondis. La civitanino enskribis la familinomon kaj levis la demandan rigardon al Behemoto.

— Skabichevskij, — miauis la dikulo, ial almontrante sian primuson. Sofia Pavlovna enskribis ankau chi tion kaj shovis la libron al la vizitantoj por ke ili signaturu. Kontrau la nomo Panajev Kerubjev skribis Skabichevskij, kaj che la nomo Skabichevskij Behemoto skribis Panajev. Archibaldo Archibaldovich, definitive konsternante Sofian Pavlovnan, kun nerezistebla rideto kondukis la gastojn al la plej bona tablo en la kontraua ekstremo de la verando, tien, kie kushis la plej densa ombro, al la tablo, apud kiu en unu el la vitkradaj interspacoj gaje ludis la suno. Mire frapfrapante la palpebrojn, Sofia Pavlovna longe ekzamenis la strangajn skribajhojn de la neatenditaj vizitantoj.

La kelnerojn Archibaldo Archibaldovich mirigis ne malpli ol Sofian Pavlovnan. Per siaj propraj manoj li deshovis seghon de la tablo, invitante Kerubjevon sidighi, palpebmmis al unu, ion flustris al alia, kaj la du kelneroj ekklopodis chirkau la novaj gastoj, el kiuj la unu metis sian primuson sur la plankon apud sia rufighinta boteto. Tuj malaperis de la tablo la malnova flavmakula tablotuko; alia, blankega kiel beduena burnuso, amele kraketante malfaldighis en la aero, dum Archibaldo Archibaldovich jam flustris nelaute sed tre esprimive:

— Per kio mi vin regalu? Eminentan strugdorson mi havas… El la rezervo por la arkitekta kongreso…

— Vi… eh… donu al ni ghenerale… almanghajhojn… eh… — afable mekis Kerubjev, mole malstrechighante sur la dors’apogilo de sia segho.

— Mi komprenas, — fermante la okulojn multsignife diris Archibaldo Archibaldovich.

Vidante, kiel la restoraciestro traktas la pli ol suspektindajn vizitantojn, la kelneroj forlasis chiujn dubojn kaj serioze okupighis pri ili. Unu jam prezentis alumeton al Behemoto, kiu elposhigis cigaredstumpon kaj metis ghin en la bushon, la alia rapidis tintetante per la verda vitrajharo, lokante antau chiu telero po unu brandoglaseton, vinglason kaj fajnvandan pokalon, el kia tiel agrable trinkighas mineral’akvo sub la markezo… ne, iom anticipante ni diru… trinkighis mineral’akvo sub la markezo de la etern-memora Gribojedova verando.

— Mi povas rekomendi tetraajn fileojn, — melodie ronronis Archibaldo Archibaldovich. La gasto kun la fendita nazumo plene aprobadis la proponojn de la brigestro kaj bonvoleme lin rigardis tra la senutila vitreto.

Che la apuda tablo tagmanghis la romanisto Petrakov-Suhovej en kompanio de sia edzino, ghuste finanta porkan stekon; kun la observemo, propra al chiuj verkistoj, li rimarkis la klopodadon de Archibaldo Archibaldovich kaj tre, tre miris. Dume lia edzino, tre honorinda persono, ech rekte ekjhaluzis pri la pirato kontrau Kerubjev, ech phirfoje shi batetis per la kulereto… «Chu oni igos nin atendi?.. Ja tempas surtabligi la glaciajhon! Kio okazas?»

Tamen sendinte al Mme Petrakov forlogistan rideton, Archibaldo Archibaldovich direktis al shi kelneron, plu restante che siaj karaj gastoj. Ah, sagaca homo estis Archibaldo Archibaldovich! Kaj observema — probable ech ne malpli ol la verkistoj. Li sciis pri la seanco en Varieteo kaj pri multaj aliaj okazajhoj de la jhusaj tagoj, li audis onin paroli pri tio, kaj — male ol la pliparto de la ceteraj audintoj — li ne preteratentis la vortojn kvadratita kaj kato. Li tuj divenis, kiuj estas liaj vizitantoj. Kaj diveninte, li malvolis kvereli kun ili. Dum Sofia Pavlovna, shi estis aranghanta belan lristorion! Ja kion shi elpensis, bari al tiuj du la vojon sur la verandon! Cetere, kion oni de shi atendu…

Orgojle pushante la kulereton en la molighantan kreman glaciajhon, la verkistedzino malplezure observis la apudan tablon inter la du pajace vestitaj achuloj kvazau persorche kovrighi je manghajhoj. Ghisbrile lavitaj folioj jam malmergighas el vazeto plena je fresha kaviaro… unu momento, kaj sur speciale alshovita aparta tableto aperis nebultegita arghenta sitelo…

Nur certighinte, ke chio estas konvene farita, nur post ol li vidis alflugi, en la manoj de kelnero, kovritan paton, el kiu audighis grumbleto, nur tiam Archibaldo Archibaldovich permesis al si forlasi la du misterajn vizitantojn, antaue tamen ghentile murmurinte al ili:

— Pardonon! Por unu minuteto! Mi persone prizorgu la fileojn.

Li forflirtis de la tablo kaj malaperis en la serva koridoro de la restoracio. Se iu observanto povus vidi la sekvajn agojn de Archibaldo Archibaldovich, li, sendube, trovus ilin iom enigmaj.

Перейти на страницу:

Похожие книги