La pordisto impetis el la spegulaj pordoj al la strat’angulo de la Smolenska bazaro kaj eltorentigis malbon’auguran fajfon. La publiko chirkauis la du sentaugulojn, kaj ekagis Kerubjev.
— Civitanoj! — li kriis per alta tremanta vocho, — kion do ni vidas chi tie? Kion? Permesu, ke mi demandu vin pri tio! Malricha homo, — Kerubjev pliigis la tremon de sia vocho almontrante Behemoton, kiu tuj aranghis ploreman fizionomion, — malricha homo la tutan tagon riparas primusojn; li malsatighis… sed de kie li havu valuton?
Paulo Iosifovich, homo kutime kvieta kaj senemocia, respondis per kolera ekkrio:
— Vi chesigu chi tion! — kaj li refoje svingis foren, jam malpacience. La triloj che la pordo pliviglighis.
Tamen Kerubjev, neniom konfuzite de la interveno de Paulo Iosifovich, daurigis:
— De kie? Vin chiujn mi demandas! Li estas konsumita de malsato kaj soifo! Li suferas pro la varmego. Nu, prenis la mizerulo, simple por ghin gustumi, mandarinon. Kaj la tuta prezo de tiu mandarino estas ja ridinda, ne pli ol tri kopekoj. Kaj jen ili jam trilas, kiel printempaj najtingaloj en la arbaro, ili alarmas la milicion, ili malhelpas ghin plenumi sian devon! Kaj li, chu li rajtas? Chu? — Kerubjev almontris la malvan dikulon, kies vizagho tuj esprimis plej vivan angoron, — kio li estas? Kio? De kie li venis? Por kiu celo? Chu ni sen li enuis? Chu ni lin invitis? Ja certe, — sarkasme tordante sian bushon plenvoche blekegis la eksa kapelestro, — li, bonvolu vidi, surhavas belan malvan vestokompleton, per la salmajho li sin grasigis, li tuta plenplenas je valuto! Sed chi tiu, la nia, kion faru la nia?! Amare al mi estas! Amare! — ekhurlis Kernbjev, kiel la fianch’amiko en la tradicia edzighfesto.
Tiu stulta, sentakta kaj, supozeble, politike malutila parolado koler-tremigis Paulon Iosifovich, sed — mirinda afero — lau la rigardoj de la amasighinta publiko estis evidenta, ke en la koro de multaj ghi trovis resonon! Kaj kiam Behemoto, metinte al la okuloj sian malpuran, truhavan manikon, tragedie ekkriis:
— Dankon, fidela amiko, viktimon vi defendas! — okazis miraklo. Kvieta kaj tute konvena maljunuleto, vestita modeste tamen pure, la maljunuleto achetanta tri migdalajn kukojn en la sukerajha sekcio, subite metamorfozighis. Batala fajro ekfulmis en liaj okuloj, li purpurighis, jhetis sur la plankon la pakajheton kun la kukoj kaj kriis:
— Prave! — per maldika infana vocho. Li ekposedis la pleton, forbalais de ghi la reston de la chokolada Ejfel-turo, ruinigita de Behemoto, svingis la pleton, per la maldekstra mano forshiris la chapelon disde la kapo de la alilandano kaj per la dekstra larghamove kaj plate mallevis la pleton sur lian kalvajhon. Disrulighis bruo, simila al tiu, kian estigas ferladaj folioj jhetataj de kamiono sur la teron. Palighante, la dikulo falis dors’antaue kaj sidighis en la barelon kun la Kercha haringo, shpruciginte el ghi gejseran kolonon de pekloakvo. Tuj okazis dua miraklo. Trafalinte en la barelon, la malvulo ekkriis en perfekte pura rusa lingvo, sen ech malpleja fremda misprononco:
— Murdo! Milicion! Banditoj min murdas!
Evidente, sekve de la suferita skuo li subite ricevis la kapablon paroli en antaue de li ne sciata fremda lingvo.
Je tiu momento chesis la fajfado de la pordisto, kaj en la ekscitita amaso de la klientoj aperis, proksimighante, du milicianaj kaskoj. Sed, kiel en la publika banejo oni vershlavas la benkon el sia pelvo, tiel la perfidulo Behemoto vershegis benzinon el sia primuso sur la sukerajhan vendotablon kaj meme ghi ekbrulis. La flamo saltis supren kaj kuris lau la vendotablo forvorante la belajn paperrubandojn, kiuj ornamis la korbojn kun fruktoj. Shrikante, la vendistinoj impetis el malantau la vendotablo, kaj apenau ili forlasis la lokon, tuj ekbrulis la tolaj kurtenoj sur la fenestroj kaj la flamanta benzino disfluis sur la planko. La publiko eligis desperajn kriojn, ektorentis el la sukerajha sekcio malantauen, forportante la jam senutilan Paulon Iosifovich; la vendistoj de la fisha sekcio anservice kuris kun siaj akregaj tranchiloj al la malantaua pordo. La malva civitano sin eligis el la barelo, tute trempite en la haringa suko li rulighis trans la salmon, kushantan sur la vendotablo, kaj sekvis la gevendistojn. Ektintis kaj shutighis vitroj de la spegula pordo, elpremitaj de la sin savanta hom’amaso, kaj la du fiuloj, Kerubjev kaj la voremulo Behemoto, ien forshtelighis, sed kien — oni ne povis kompreni. Vidintoj, kiuj cheestis la komencon de la incendio en
Tamen ni precize scias, ke ekzakte unu minuton post la incidento che la Smolenska bazaro, Behemoto kaj Kerubjev jam trovighis sur la bulvarda trotuaro, ghuste antau la domo de la onklino de Gribojedov. Kerubjev haltis apud la krado kaj diris: