Voland sidis sur faldebla tabureto, vestite per sia nigra sutano. Lia longa kaj largha spado estis plantita inter du disighintaj shtonplatoj de la teraso formante sunhorloghon. La ombro de la spado malrapide kaj nehaltigeble plilongighadis, rampante al la nigraj shuoj de Satano. Metinte sian pintan mentonon sur la pugnon, kurbiginte sin sur la tabureto kaj tirinte sub sin unu kruron, li senmove kontemplis la senmezuran amasegon de palacoj, gigantaj domoj kaj malkonstruotaj kabanetoj. Azazello, forlasinte sian modernan vestaron — jako, bulchapelo, lakledaj shuoj — tuta en nigro, senmove staris apud sia sinjoro, same kiel li, fikse rigardante la urbon.
Voland ekparolis:
— Kia interesa urbo, chu?
Azazello movighetis kaj respekte respondis:
— Jes, tio estas afero de gusto, — diris Voland.
Post kelka tempo refoje audighis lia vocho:
— De kie venas tiu fumo, sur la bulvardo?
— Tie brulas Gribojedovo, — respondis Azazello.
— Vershajne, ghin vizitis tiu nedisigebla duopo, Kerubjev kaj Behemoto, chu?
— Tio estas eksterduba,
Reestighis silento, kaj la du sur la teraso kontemplis la disrompitan, blindige brilan sunon flamighi en la okcidenten rigardantaj fenestroj en la supraj etaghoj de la kolosaj domegoj. La okulo de Voland brilegis, kiel tia fenestro, kvankam li sidis dorse al la sunsubiro.
Sed jen io lin igis forturni sin de la urbo kaj direkti sian atenton al la ronda turo, kiu situis malantau lia dorso sur la tegmento. El ghia muro venis argilmakulita malserena chifonulo, nigrabarba, surhavanta hhitonon kaj memfaritajn sandalojn.
— Ba! — ekkriis Voland, rikane rigardante al la veninto, — malpleje oni atendus vidi cin chi tie! Kio venigis cin, ho seninvita kvankam ja antauvidita gasto?
— Mi venis al ci, spirito de la malbono kaj reganto de la ombroj, — tiu respondis malafable rigardante Volandon el sub la kuntiritaj brovoj.
— Se ci venis al mi, do kial ci ne diras al mi «bonan tagon», ho eksimpostisto? — severe demandis Voland.
— Char mi malvolas ke ci havu bonan tagon, — audace respondis la veninto.
— Tamen ci devos akcepti mian prosperon, — objhetis Voland, kaj ironia rideto tordis lian bushon. — Apenau ci aperis sur la tegmento, tuj ci prezentas stultajhon, kaj mi diros al ci, en kio ghi konsistas: en la intonacio. Ci elparolis ciajn vortojn tiel, kvazau ci malagnoskus la ombrojn, kaj ankau la malbonon. Chu ci tamen bonvolos pripensi la demandon: kion farus cia bono, se ne ekzistus la malbono, kaj kiel aspektus la tero senigite je la ombroj? La ombrojn ja estigas la objektoj kaj la homoj. Jen estas la ombro de mia spado. Sed estas ja la ombroj de la arboj kaj de la vivuloj. Chu ci volus kalvigi la tutan terglobon, forrazante chiujn arbojn kaj chion vivan, pro cia fantazio ghui la nudan lumon? Ci estas stulta.
— Mi ne diskutos kun ci, maljuna sofisto, — respondis Levio Mateo.
— Ja ci ne povas kun mi diskuti, pro la kialo jhus menciita: ci estas stulta, — diris Voland, kaj demandis: — nun diru mallonge, sen min lacigi, kial vi venis?
— Li min sendis.
— Kion do ci, sklavo, devas al mi komuniki?
— Mi ne estas sklavo, — kun kreskanta kolero respondis Levio Mateo, — mi estas lia dischiplo.
— Mi kaj ci, ni parolas en malsamaj lingvoj, kiel chiam, — replikis Voland, — sed la aferoj pri lauj ni parolas ne shanghighas pro tio. Do…
— Li legis la verkon de la majstro, — diris Levio Mateo, — kaj li petas cin, ke ci kunprenu la majstron kaj rekompencu lin per la kvieto. Chu tio estus malfacila por ci, ho spirito de la malbono?
— Nenio estas por mi malfacila, — respondis Voland, — kaj ci bone tion scias. — Post mallonga medito li demandis: — Sed kial vi lin ne prenas che vin en la lumon?
— Li ne meritis la lumon, li meritis la kvieton, — malgaje diris Levio.
— Diru al li, ke tiel estos farite, — respondis Voland; lia okulo ekfulmis kaj li diris: — Nun forlasu min senprokraste.
— Li petas ke ankorau shin, kiu amis kaj suferis pro li, vi ankau kunprenu, — unuafoje la vocho de Levio sonis petege.
— Sen ci ni neniel ekpensus pri tio. Iru.
Levio Mateo post tio malaperis. Voland vokis al si Azazellon kaj ordonis al li:
— Flugu al ili kaj chion aranghu.
Azazello forlasis la terason kaj Voland restis sola. Tamen lia soleco ne dauris longe. Sur la shtonplatoj de la teraso audighis pashoj, gajaj vochoj, kaj antau Voland prezentighis Kerubjev kaj Behemoto. Nun la dikuio ne plu havis sian primuson, anstataue li estis sharghita je plej diversaj objektoj. Ekzemple, subbrake li havis negrandan pejzaghon en ora kadro, de sur lia. antaubrako pendis bruldifektita kuirista kitelo, kaj en la mano de la alia brako li tenis kompletan salmon en la hauto kaj kun la vosto. Kerubjev kaj Behemoto forte odoris je brulajho, la muzelon de Behemoto kovris fulgomakuloj, la kaskedo duone karbonighis.
— Saluton,
— Tre belaj, — diris Voland.
—