— Do, chu tien for? — demandis la majstro, sin turnis kaj montris malantauen, kie en la aero teksighis la jhus forlasita urbo kun ghiaj mielkukaj turoj monahhinejaj, kun la suno disrompita en vitrajn pecojn.
— Nek tien for, — respondis Voland, lia vocho densighis kaj ekflugis super la rokoj. — Romantika majstro! Tiu, kiun aspiras vidi la heroo de vi elpensita kaj jhus liberigita, legis vian romanon. — Chi tiam Voland sin turnis al Margarita: — Margarita Nikolavna! Maleblas ekdubi, ke vi penis elpensi por la majstro la plej bonan futuron, sed kredu al mi, tio, kion mi al vi proponas kaj pri kio anstatau vi petis Jeshua, estas ankorau pli bona. Lasu ilin duope, — diris Voland, de sia selo sin klininte al la selo de la majstro kaj almontrante post la f oririntan prokuratoron, — ni ne ghenu ilin, eble ili interkonsentos pri io, — Voland mansvingis direkte al Jershalaim, kaj la urbo estingighis.
— Kaj ankau tie, — Voland montris malantauen, — kion vi faru en la kelo? — chi tiam estingighis la rompita vitra suno. — Por kiu celo? — daurigis Voland persvademe kaj milde. — Ho trioble romantika majstro, chu vi ne volus tage promeni kun via amikino sub la ekflorantaj ceriz’arboj, kaj vespere auskulti la muzikon de
— Adiau! — per unu krio respondis la majstro kaj Margarita. Tiam la nigra Voland, sen atenti ajnan vojon, impetis al la abismo, kaj post lin bruante enfalis lia sekvantaro. La rokoj, la platajho, la luna vojo, Jershalaim ne plu estis chirkaue. Ankau la nigraj chevaloj malaperis. La majstro kaj Margarita vidis la promesitan matenighon. Ghi komencighis tuj, senpere post la noktomeza luno. La majstro pashis kun sia amikino, en la brilo de la unuaj matenaj radioj, sur malgranda ponto el muskaj shtonoj. Li ghin transpasis. La rojo restis malantau la fidelaj geamantoj, ili iris sur sabla vojo.
— Auskultu la sensonecon, — Margarita parolis al la majstro kaj la sablo susuris sub shiaj nudaj piedoj, — auskultu kaj ghuu tion, kion oni malhavigis al vl en la vivo — la silenton. Rigardu, jen antaue estas via eterna domo, kiun vi ricevis rekompence. Jam mi vidas la Venecian fenestron kaj vinberujon grimpintan ghis la tegmento. Jen estas via domo, via eterna hejmo. Mi scias, ke vespere che vin venos tiuj, kiujn vi amas, kiuj vin interesas kaj kiuj vin ne maltrankviligos. Ili ludos por vi muzikon, ili kantos por vi, vi vidos, kia lumo estas en la chambro, kiam brulas la kandeloj. Vi endormighos surmetinte vian eternan trivitan noktochapon, vi endormighos kun rideto sur la lipoj. La dormo vin fortigos, vi saghe rezonos. Kaj forpeli min vi jam ne povos. Mi gardos vian dormon.
(Tiel parolis Margarita irante kun la majstro al ilia eterna hejmo, kaj al li shajnis, ke shiaj vortoj fluas tiel, kiel fluis kaj lirlis la malantaue restinta rojo, kaj lia memoro, la maltrankvila memoro milfoje trapikita per la nadloj, komencis estingighi. Iu estis ellasanta la majstron en la liberon, kiel li mem jhus ellasis la de li kreitan heroon. Tiu heroo foriris en la abismon, li foriris senrevene, pardonite en tiu antaudimancha nokto, li, la filo de regho astrologiisto, la kruela kvina prokuratoro de Judeo, la kavaliro Poncio Pilato.)
EPILOGO
Kaj tamen, kio finfine okazis en Moskvo post ke en tiu sabata vespero, che la sunsubiro, Voland forlasis la chefurbon, malaperinte kun sia sekvantaro de sur la Paseraj Montoj?
Pri tio, ke dum longa tempo tra la tuta chefurbo obtuze resonis absolute nekredeblaj onidiroj, tre rapide atingintaj la forajn angulojn de la provinco, ni ne bezonas paroli, kaj ripeti tiujn onidirojn estus enuiga fiajho.
La auhtoro de tiuj verfidelaj linioj per siaj propraj oreloj auhdis en trajno, dumvoje al Krimeo, rakonton pri tio, ke en Moskvo dumil homoj eliris el teatro tutnudaj — lauh la strikta senco de la vorto — kaj tiele disveturis hejmen en taksio.
La vortoj
La plej kleraj kaj kulturaj homoj, evidente, tiajn rakontadojn ne partoprenis, kaj ech mokis ilin, penante prudentigi la rakontantojn. Tamen fakto, lauh la komuna dirmaniero, estas fakto, kaj oni ne povas simple ghin malatenti sen ajna ekspliko; iu ja estis vizitinta la chefurbon. La karbonighinta ruino de Gribojedovo kaj multaj aliaj aferoj tro konvinke tion atestis.
La kulturaj homoj akceptis la konkludon de la enketo: chio estis faro de bando de hipnotigantoj kaj ventroparolistoj, kiuj eminente posedis sian arton.