Tiel ili flugis en silento longan tempon, ghis ankau la tereno malsupre komencis shanghighi. La malgajaj arbaroj forsinkis en la teran obskuron, kuntrenante la senhelajn klingojn de la riveroj. Malsupre aperis kaj rebriletis eratikaj shtonegoj, inter ili eknigris brechoj, kiujn ne penetris la luna lumo.
Voland bridis sian chevalon sur nuda shtonoza platajho, kaj plue la rajdantoj avancis pashe, audante la hufumojn de siaj chevaloj dispremi la silikojn kaj shtonojn. La luno inundis la platajhon verde kaj hele, kaj baldau Margarita vidis sur la dezerta tereno brakseghon en kiu blankis sidanta homfiguro. Eblas, ke la sidanto estis surda au tro absorbita de siaj pensoj. Li ne audis la shtonozan grundon shancelighi sub la pezo de la chevaloj, kaj la rajdantoj proksimighis al li sen esti rimarkitaj.
La luno bone helpis Margaritan, ghi lumis pli hele ol plej bona elektra lanterno, kaj shi vidis ke la sidanto, kies okuloj shajnis blindaj, fojon post fojo mallonge ekfrotas la manojn kaj direktas tiujn senrigardajn okulojn al la luna disko. Nun shi vidis, ke apud la peza shtona segho, resendanta al la luno iajn brilerojn, kushas malhela, grandega pint’orela hundo, kiu same kiel ghia mastro angore rigardas al la luno.
Che la piedoj de la sidanto, en nesekigebla nigre rugha flako, kushas rompajhoj de frakasita krucho.
La rajdantoj haltigis siajn chevalojn.
— Vian romanon oni legis, — diris Voland sin turnante al la majstro, — kaj oni rimarkigis nur tion, ke ghi, bedaurinde ne estas finita. Do, mi volis montri al vi vian heroon. Preskau dumil jarojn li sidas sur tiu platajho kaj dormas, sed kiam venas la plenluno, lin, kiel vi vidas, turmentas la sendormeco. Ne nur lin ghi turmentas, sed ankau lian fidelan gardanton, la hundon. Se veras, ke la malkuragho estas la plej grava malvirto, do al la hundo oni ne povus ghin riprochi. La sola afero, kiun timis la kuragha besto, estis la fulmotondroj. Ho ve, kiu amas, tiu kunhavu la sorton de la amata estajho.
— Kion li diras? — demandis Margarita, kaj sur shia trankvila vizagho pasis ombro de kompato.
— Li diras unu saman aferon, — respondis la vocho de Voland, — li diras, ke ech che la luno li ne havas kvieton, ke li havas fian oficon. Tiel li diras chiam, kiam li ne dormas, kaj kiam li dormas, li songhas unu samon: lunan vojon, li volas iri sur ghi kaj paroli kun la arestito Ha-Nocri, char, lau lia aserto, li ion ne findiris tiam, antau longa tempo, je la dek kvara tago de la printempa monato
— Dek du mil lunoj pro unu iama luno, chu tio ne estas tro multe? — demandis Margarita.
— Ripetighas la historio pri Frida, chu? — diris Voland, — chi foje, Margarita, vi ne klopodu. Chio ghustos, sur tio staras la mondo.
— Ellasu lin, — subite ekkriis Margarita stridvoche, tiel, kiel shi kriis antaue, kiam shi estis sorchistino, kaj de tiu krio malkrochighis shtonego en la montaro, kaj ekrulighis sur la deklivoj en la abismon, kaj en la montoj tondre resonis la frakaso de tiu falo. Sed Margarita ne povus certe diri, chu tondris la falfrakaso au la Satana ridego. Chiel ajn, Voland ridis rigardante Margaritan kaj diris:
— Ne kriu en la montaro, tutegale li estas kutimighinta al la shtonfaloj kaj tio lin ne alarmos. Ne estas bezonate, ke vi propetu pri li, Margarita, char pri li jam propetis tiu, kun kiu li tiom deziregas paroli. — Voland refoje sin turnis al la majstro kaj diris: — Do, nun vi povas fini vian romanon per unu frazo!
La majstro shajnis jam atendi tiun inviton dum li senmove staris rigardante la prokuratoron en lia braksegho. Li kunmetis la manojn vochtube kaj kriis tiel, ke la elio hophopis sur la senhomaj kaj senarbaj montoj:
— Libera! Vi estas libera! Li vin atendas!
La montoj tondrigis la vochon de la majstro, kaj ghuste tiu tondro ilin detruis. La malbenitaj rokmuregoj falis. Restis nur la platajho kun la shtona segho. Super la nigra abismo, en kiun sinkis la muregoj, ekhelis senlima urbo, super la urbo reghis altaj brilantaj idoloj, kaj sub ili dense verdis la dum multaj lunmiloj diskreskinta ghardeno. Rekte al la ghardeno etendighis la lunvojo, tiom longe atendita de la prokuratoro, kaj unua sur ghin kuris la pint’orela hundo. La homo en la blanka mantelo kun sangrugha subshtofo sin levis de la segho kaj ion kriis per rauka, rompita vocho. Estis nekomprenebla, chu li ploras au ridas, nek kion li krias. Nur tion oni povis vidi, ke post sia fidela gardanto ankau li impetis al la luna vojo.
— Chu mi sekvu lin, tien? — malkviete demandis la majstro, ektushinte la bridon.
— Ne, — respondis Voland, — kial postkuri tion, kio estas finita?