Braksegho jam estis pretigita sur la mozaika planko che la fontano. Sen rigardi iun ajn, la prokuratoro sidighis sur ghin kaj etendis la manon flanken.

La sekretario respekte metis en la manon pecon de pergameno. Ne sukcesinte superregi doloran grimacon, la prokuratoro jhetis oblikvan rigardon sur la skribajhon kaj pene diris:

— Jughato el Galileo, chu? Chu la tetrarhho ekzamenis la aferon?

— Jes, prokuratoro, — respondis la sekretario.

— Do kio?

— Li rifuzis konkludi pri la afero kaj la mortoverdikton de la Sinedrio sendis al vi por konfirmo.

La vango de la prokuratoro tremetis kaj li nelauhte diris:

— Oni venigu la akuzaton.

Du legianoj tuj alkondukis de la ghardenteraso sur la balkonon en la portiko viron vershajne dudek sep jarojn aghan kaj lasis lin stari antauh la segho de la prokuratoro. La homo surhavis malnovan kaj disshiritan, hele bluan hhitonachon; lian kapon kovris blanka tuko, fiksita per rimeneto transanta la frunton. Liaj manoj estis shnurligitaj malantauh la dorso. Sub la maldekstra okulo li havis grandan bluajhon, che la bush’angulo batvundon kun koagulighinta sango. La alkondukito rigardis la prokuratoron kun maltrankvila scivolo.

Tiu pauhzis, poste demandis lin en la aramea lingvo:

— Do, ci instigis la popolon ruinigi la Jershalaiman Templon, chu? — Dirante tion la prokuratoro sidis kvazauh shtona, nur liaj lipoj apenauh movighis. Li estis kvazauh shtona pro la timo svingeti la kapon ardantan per infera doloro.

La viro kun la ligitaj manoj iom movighis antauhen kaj ekparolis:

— Bona homo! Kredu al mi…

Plu senmova, la prokuratoro tuj lin interrompis sen plilauhtigi la vochon:

— Chu min ci nomas bona homo? Ci eraras, chiu en Jershalaim murmuras pri mi, ke mi estas kruela monstro — kaj tio estas perfekte ghusta. — Same senesprime li aldonis: — Centuriestron Ratobuchulo chi tien.

Shajnis al chiuj, ke sur la balkono malhelighis, kiam la estro de la speciala centurio Marko, alnome Ratobuchulo, aperis antauh la prokuratoro.

La centuriestro je tuta kapo superis la plej altan soldaton de la legio, kaj havis tiom larghajn shultrojn, ke li tute shirmis la ankorauh malaltan sunon.

La prokuratoro lin alparolis latine:

— La krimulo min titolas per bona homo. Por unu minuto prenu lin for kaj klarigu al li, kiel oni al mi parolu. Sed sen kripligo.

Kaj chiuj krom la senmova prokuratoro sekvis per la rigardo Markon Ratobuchulon, kiu mansvingis al la arestito, ke tiu iru post li.

Ratobuchulon oni chiam sekvis per la rigardo, kie ajn li aperis, pro lia staturo, kaj kiuj vidis lin unuafoje — ankauh pro lia misforma vizagho: ghermana klabo iam rompis lian nazon.

La pezaj botoj de Marko forklakis kontrauh la mozaiko, la ligito senbrue lin sekvis, plena silento estighis en la kolonaro. Turtoj kveris sur la ghardenteraso kaj en la fontano la akvo lirlis sian kaprican, agrablan kanton.

La prokuratoro volus ekstari, meti la tempion sub la akvostrion kaj tiel resti senmova. Sed li sciis, ke ankauh tio ne mildigas la doloron.

Elkondukinte la jughaton en la ghardenon, Marko Ratobuchulo prenis vipon el la manoj de legiano, staranta antauh la piedestalo de bronza statuo, ghin svingetis kaj frapis la ligiton sur la shultrojn. La movo estis facila kaj senpena, sed la homo tuj falis teren kvazauh subhakite, misglutis la aeron, lia vizagho ighis griza kaj la okuloj sensencighis. Same facile, kvazauh malplenan sakon, Marko levis la falinton superteren, lin surpiedigis kaj diris naze, malbone prononcante la arameajn vortojn:

— La Romian prokuratoron alparoli per — hegemono. Aliajn vortojn ne diri. Kviete stari. Chu ci komprenis min auh frapi cin?

La arestito shancelighis, sed sin superregis, la rugho reaperis sur lia vizagho, li retrovis la spiron kaj rauhke diris:

— Mi komprenis cin. Ne frapu min.

Post unu momento li staris antauh la prokuratoro.

Malsanule fremdigite eksonis ties vocho:

— La nomo?

— Chu la mia? — haste redemandis la arestito. La tuta lia aspekto atestis pri la klopodo respondi ghuste, ne plu kolerigi.

La prokuratoro nelauhte diris:

— La mian mi scias. Ne shajnigu cin pli stulta ol ci estas. La cia.

— Jeshua, — rapidis respondi la arestito.

— Alnomo?

— Ha-Nocri.

— De kie ci devenas?

— De la urbo Gamala, — la ligito montris per la kapo, ke ie for, malproksime, dekstre de li, estas la urbo Gamala.

— De kiu gento?

— Mi ne scias precize, — vigle respondis la arestito, — mi ne memoras miajn gepatrojn. Oni diris al mi, ke mia patro estis siriano…

— Kie estas cia hejmo?

— Mi ne havas fiksan loghejon, — konfuzite respondis la ligito, — mi vojaghas de urbo al urbo.

— Tion eblas esprimi pli koncize, per unu vorto: vagabondo, — diris la prokuratoro. — Chu ci havas parencojn?

— Neniun, mi estas sola en la mondo.

— Chu ci scipovas legi?

— Jes.

— Chu ci scias iun lingvon, krom la aramean?

— Jes. La grekan.

La shvelinta palpebro levighis, la okulo, nebula pro doloro, sin fiksis sur la arestiton. La alia okulo restis fermita.

Pilato ekparolis greke:

— Do, chu ci volis ruinigi la Templon kaj instigis al tio la popolon?

Перейти на страницу:

Похожие книги