Jes, liaj versajhoj… Li aghas jam tridek tri jarojn! Ververe, je kio li povas esperi? Li plu verkados po kelkajn versajhojn jare. — Chu ghis la maljun’agho? — Jes, ghis la maljun’agho. Kion do li atingos per tiuj versajhoj? Chu la gloron? «Kia stultajho! Almenauh vin mem ne trompu! Nenian gloron atingos tiu, kiu verkas fushajn versojn. Kial ili estas fushaj? Veron, veron li diris!» — senindulge vipadis sin Gruntin, «mi kredas je nenio el tio, kion mi verkas!»
La neuhrastenianta poeto shancelighis, la planko sub li chesis tremi. Gruntin levis la kapon kaj vidis, ke li jam delonge estas en Moskvo, ke en Moskvo auhroras, ke de sube priradiate, ore brilas nubo, ke la kamiono haltis retenate en veturilkolumno antauh la turno al la bulvardo, kaj ke apud li staras sur piedestalo metala homo, klininta la kapon kaj indiferente rigardanta la bulvardon.
Strangaj pensoj shprucis en la kapo de la malsanighinta poeto. «Jen ekzemplo de vera bonshancemo…» — Gruntin plenstature sin levis kaj per la mano minacis la pace starantan metalan homon, «chio ajn kion li entreprenis, chio ajn, kio lin trafis, chio evidentighis bona por li, chio kontribuis al lia gloro! Sed kion do valoran li kreis? Mi trovas nenion… Chu estas io eksterordinara en la vortoj:
La kolumno ekmovighis. Post kelkaj du minutoj la poeto, tute malsana kaj ech maljunighinta, eniris la verandon de Gribojedovo. Ghi jam malplenis. Nur en angulo societo estis findrinkanta, en ghia mezo klopodis konatulo, Varietea anoncisto, kun vertochapeto sur la kapo kaj champanglaso da
Archibaldo Archibaldovich tre afable bonvenigis la poeton, kaj oni tuj malembarasis lin je la malbenindaj vishtukoj. Se Gruntin ne estus tiom turmentita en la kliniko kaj sur la kamiono, li vershajne plezurus rakontante pri la akcepto en la kliniko kaj ornamante sian raporton per elpensitaj detaloj. Sed nun la rakontado lin tedis, kaj krome, malgrauh sia malobservemo, nun, post la torturo en la kamiono, li unuafoje pli atente rigardis la vizaghon de la pirato kaj komprenis, ke kvankam tiu demandadas pri Senhejmulo kaj ech ekkrias «aj-aj-aj!», tamen fakte la sorto de Ivano estas al li tute seninteresa, kaj li neniom kompatas Senhejmulon. «Kaj prave! Bravulo!» — pensis Gruntin kun cinika, memdetrua malico, kaj rompinte la rakonton pri la skizofrenio li petis:
— Archibaldo Archibaldovich, aranghu por mi iom da vodko…
La pirato kompate mienis, flustris:
— Mi komprenas… tuj… — kaj li gestis al kelnero.
Post kvaronhoro Gruntin, ghibetighinte super vimbo, sidis tute sola, drinkis glason post glaso, klare konsciante kaj agnoskante, ke nenio en lia vivo estas riparebla, ke al li restas nur forgeso.
La poeto fushis sian nokton dum aliaj festenis, kaj nun li sciis, ke ghin maleblas reteni. Sufichis levi la kapon disde la lampo al la chielo por kompreni, ke la nokto pasis kaj ne revenos. La kelneroj hastis fortirante la tukojn de la tabloj. La katoj, vagantaj chirkauh la verando, mienis matenece. Sur la poeton nehaltigeble rulighegis la tago.
CHAPITRO 7
LA MISA LOGHEJO
Se je la veninta mateno al Stechjo Latronov estus dirite: «Stechjo! Tuj levu vin el la lito, alie oni vin pafmortigos!», li respondus per langvora, apenauh auhdebla vocho: «Pafmortigu, faru lauhplache, mi min ne levos».
Ja ech malpli ol ellitighi — shajnis al li, ke ech malfermi la okulojn li ne povas, char apenauh li tion farus, tuj ekbrilegus fulmo kaj lia kapo rompighus en pecojn. En tiu kapo resonegis peza sonorilo, inter la okulgloboj kaj la fermitaj palpebroj flosis brunaj makuloj kun fajre verda bordero, kaj super chio li sentis nauhzon, kaj en la nauhzo shajnis implikita muziko de ia trudighema gramofono.
Li strechis sian memoron, sed rememorighis nur unu afero, ke, probable hierauh kaj nesciate kie, li staris kun bushtuko en la mano kaj provis kisi sinjorinon, promesante viziti shin je la sekva tago ghuste je la dek dua horo. La sinjorino tion malakceptis, shi ripetadis: «Ne, ne, mi ne estos hejme!», sed Stechjo persistis pri sia ideo: «Spit, mi venos!»
Kiu estis la sinjorino, kioma horo estis nun, de kioma tago kaj de kiu monato — chio chi senspure forvishighis el lia konscio, kaj — la plej malbona afero — li ne povis kompreni, kie li estas. Li provis determini almenauh la lastan kaj por tio li pene disigis la kungluighintajn palpebrojn de la maldekstra okulo. En la duonlumo li vidis ion malhele brileti. Finfine Stechjo rekonis la plenstaturan spegulon kaj komprenis, ke li kushas surdorse en sia lito, tio estas en la ekse juvelistvidvina lito, en la dormochambro. Chi tiam li sentis tian pushegon en la kranio, ke li fermis la okulojn kaj ekghemis.