Ivano eksciis, kiel la geamantoj pasigis la tagojn. Veninte, shi surmetis antauhtukon kaj en la malgranda antauhchambreto kun la lavabo ial fieriganta la kompatindan malsanulon shi ekbruligis sur la ligna tablo petrolforneton, preparis la manghon kaj aranghis ghin sur la ovala tablo en la unua chambro. Dum la majaj fulmotondroj, kiam la akvo brue torentis preter la blindetaj fenestroj al la stratpordo minacante inundi ilian lastan rifughejon, la geamantoj hejtis la fornon kaj bakis en ghi terpomojn. De la terpomoj levighis vaporo, la nigra shelo makulis la fingrojn. En la kelo sonis rido, post la pluvo la arboj en la ghardeno lasis fali rompitajn branchetojn kaj blankajn florgrapolojn. Kiam chesis la fulmotondroj kaj venis la varmega somero, en la florvazo aperis la longe sopiritaj kaj de ambauh shatataj rozoj.
La homo kiu titolis sin majstro febre laboris super la romano, kaj ghi fascinis lian nenomitan amatinon.
— Vere, fojfoje kontrauh ghi mi jhaluzis, — flustris la nokta gasto veninta de la balkono.
Merginte en la harojn siajn sveltajn fingrojn kun la pinte fajlitaj ungoj, shi relegadis la skribitan, kaj releginte shi brodis chi tiun chapeton. Fojfoje shi kauhris che la malsupraj librobretoj, auh staris sur segho che la supraj, kaj per chifono forvishis polvon de centoj da librodorsoj. Shi antauhdiradis gloron, shi lin kuraghigis, kaj ghuste tiam shi komencis nomadi lin majstro. Shi malpacience atendis la jam promesitajn lastajn vortojn pri la kvina prokuratoro de Judujo, shi deklamadis apartajn frazojn kiuj al shi precipe plachis, shi diris, ke tiu romano estas shia vivo.
La verko estis finita en auhgusto, komisiita al nun forgesita tajpistino, kiu faris kvin kopiojn. Kaj fine venis la tempo, kiam endis forlasi la sekretan restadejon kaj eliri en la vivon.
— Kaj mi eliris en la vivon tenante ghin en la mano, kaj tiam finighis mia vivo, — flustris la majstro kaj mallevis sian kapon kaj longan tempon balancighis la malgaja nigra chapeto kun la flava litero
— Tiam mi unuafoje okazis en la mondo de la literaturo, sed nun, kiam chio finighis kaj mia pereo estas evidenta, la rememoro pri ghi min hororigas! — solene flustris la majstro levante la manon. — Jes, li konsternis min, ho, kiom li min konsternis!
— Kiu? — apenauh auhdeble flustris Ivano, penante ne interrompi la ekscitighintan gaston.
— Nu, la redaktoro, ja mi diras, la redaktoro. Do, li finlegis. Li min rigardis tiel, kvazauh mi havis flegmonan vangon, iel malrekte, kaj je iu momento li ech konfuzite gruntridis. Li tusetadis kaj senbezone tauhzis la manuskripton. La demandoj, kiujn li faris, shajnis al mi frenezaj. Sen diri ion ajn pri la romano mem li demandis min, kio mi estas kaj de kie mi venis, chu jam delonge mi verkadas kaj kial oni nenion auhdis pri mi antauhe; li ech prezentis tute idiotan, lauh mia opinio, demandon: kiu do sugestis al mi verki romanon pri tia stranga temo?
«Tuttedite mi lin demandis rekte, chu li publikigos la romanon auh ne.
«Tiam li nervozighis, ion balbutis kaj fine deklaris, ke sola li ne rajtas tion decidi, ke mian verkon devas legi aliaj redakcianoj, nome la kritikisto Latunskij kaj Arimann kaj la literaturisto Mstislavo Lauhrovich. Li proponis al mi reveni post du semajnoj.
«Post du semajnoj min akceptis frauhlino kies okuloj pro chiama mensogado strabis nazen.
— Shia nomo estas Lapshonnikova, shi estas la sekretariino de la redakcio, — subridetis Ivano, kiu bone konis la mondon tiom kolere pentratan de lia gasto.
— Eblas, — bruske respondis la gasto. — Do, shi redonis al mi la manuskripton, ghi aspektis trivita kaj malpura. Evitante rigardi min en la vizaghon shi min informis, ke por la sekvaj du jaroj la redakcio jam havas sufichan provizon de verkoj, kaj ke tial la demando pri publikigo de mia romano, lauh shia esprimajho, «forfalas».
«Kion postan mi rememoras? — murmuris la majstro frotante sian tempion, — ho jes, la defalintajn petalojn sur la titolpagho kaj krome la okulojn de mia amikino. Jes, tiujn okulojn mi memoras.
La rakonto de la gasto ighis pli kaj pli konfuza kaj fragmenta. Li parolis ion pri oblikva pluvo kaj senespero en la kela restadejo, pri tio, ke ankorauh ien li iris. Flustre li kriis, ke shin, kiu instigis lin al la batalo, li tute ne riprochas, ho ne, li ne riprochas!
— Mi memoras, mi ankorauh vidas tiun malbenindan internan folion, — murmuris la gasto, per du fingroj desegnante en la aero gazetfolion. El liaj pluaj konfuzaj frazoj Ivano komprenis, ke alia redaktoro aperigis grandan fragmenton el la romano de tiu, kiu nomis sin majstro.
Lauh ties vortoj, jam post ne pli ol du tagoj en alia gazeto aperis artikolo de la kritikisto Arimann, titolita «Malamiko sub la protekto de redaktoro», kiu avertis la leganton, ke la gasto de Ivano, profitante senzorgemon kaj malkleron de la redaktoro, provis kontrabandi en la gazetaron apologion de Jesuo Kristo.