— Kie do li estas nun? — ekscitite interrompis la administriston la financa direktoro.
— Kie vi volas ke li estu? — kun torda rideto respondis Varenuhha, — nature, li estas en la malebriigejo.
— Oh ho! Nu, dankon!
Varenuha daurigis sian rakonton. Ju pli li avancis, des pli bunte malvolvighis antau la financa direktoro la longega cheno de Latronovaj kanajlajhoj kaj fi-faroj, kaj chiu sekva chenero estis pli abomeninda ol la antaua. Ekzemple, tiu ebria dancado interbrakumite kun la telegrafisto, sur la herbobedo antau la telografejo de Pushkino, lau la sonoj de senokupa tirharmoniko! La kurado post civitaninoj shrikantaj pro teruro! La provo pugne batali kontrau la bufedisto en tiu «Jalto» mem! La disjhetado de haketita shenoprazo sur la plankon de tiu sama «Jalto». La frakasigo de ses boteloj de la seka vino blanka «Aj-Danila». Rompo de taksimetro che shoforo rifuzinta apudigi sian automobilon al Stechjo. La minaco aresti civitanojn, kiuj provis chesigi la dibochon. Resume, nigra hororo.
Stechjo estis bone konata en la teatra medio de Moskvo, kaj chiuj sciis, ke tiu homo ne estas anghelo. Tamen tio, kion rakontis la administristo, ech por Stechjo estis tro forta. Jes, tro forte. Ech multe tro forte.
De trans la tablo la pikemaj okuloj de Rimskij boris la vizaghon de la administristo, kaj ju plu tiu parolis, des pli malserenighis la okuloj. Ju pli realismaj kaj kolorrichaj ighis la abomenaj detaloj, per kiuj spicis sian rakonton Varenuhha… des malpli kredis al li la financa direktoro. Kaj kiam Varenuhha rakontis, ke tute senbridighinte Stechjo provis rezisti tiujn, kiuj alveturis por revenigi lin en Moskvon, tiam la financa direktoro jam certe sciis, ke chio rakontata de la noktomeze reveninta administristo estas pura mensogo. Mensogo, de la unua ghis la lasta vorto.
Varenuhha ne veturis en Pushkinon, kaj Stechjo mem en Pushkino ne estis. Ne estis la ebria telegrafisto, nek la frakasita vitro en la gastejo, Stechjo ne estis shnurligata… Estis neniu el tiuj aferoj.
Apenau la financa direktoro certighis, ke Varenuhha al li mensogas, tuj la terurtremo ekrampis sur lia korpo levighante de la piedoj, kaj denove, ankorau du fojojn, shajnis al li ke putra humido malariporta disvershighis sur la planko. Sen formovi ech por unu momento sian rigardon de la administristo — kiu, iel strange baraktante sur la segho, klopodis resti en la blueta ombro de la tablolampo kaj iel bizare sin shirmis per gazeto, shajnigante, ke lin ghenas la lumo de la lampo — Rimskij pensis nur pri unu afero: kion chio chi signifas? Kial la tro malfrue reveninta administristo tiel impertinente mensogas al li en la senhoma kaj silenta teatro? La konscio pri danghero, danghero nekonata sed timinda, komencis turmenti la animon de Rimskij. Shajnigante ne atenti la elturnighojn de Varenuhha nek la artifikojn pri la gazeto, la financa direktoro ekzamenis lian vizaghon, apenau auskultante lin babili. Unu cirkonstanco shajnis ech pli enigma ol la nesciate kial elpensita kalumnia rakonto pri la aventuroj en Pushkino: tiu cirkonstanco estis shangho en la aspekto kaj la manieroj de la administristo.
Malgrau la anasbeka viziero de la kaskedo, kiun Varenuhha tiris sur la okulojn por ombri sian vizaghon, malgrau la manipulado per la gazet-folio — la financa direktoro tamen rimarkis grandegan bluajhon etendighantan dekstren de lia nazo. Krome, la kutime vivoplena administristo nun estis malsane, krete pala, kaj lia kolo en tiu sufokvarma nokto ial estis chirkauvolvita per malnova striita koltukacho. Konsidere ankorau la abomenan manieron sucheti kaj shmaceti, kiun la administristo shajnis ricevi dum sia foresto, la drastan shanghon de lia vocho, kiu ighis obtuza kaj kruda, la friponeme malbravan esprimon aperintan en liaj okuloj — oni rajtis diri, ke Ivano Saveljich Varenuha ighis nerekonebla.
Kaj ankorau io brule maltrankviligis la financan direktoron, sed kio nome, — tion li ne povis kompreni, kiom ajn forte li strechis sian febran cerbon, kiel ajn atente li ekzamenis la admimstriston. Tamen ekster chia dubo, estis io malnatura, hhimera en tiu kombinajho el la administristo kaj la bone konata segho.
— Nu, finfine oni lin superfortis, jhetis en la automobilon, — plu zumadis.Varenulia, rigardetante de malantau la gazetfolio kaj kashante la bluajhon per la mano.
Rimskij subite etendis sian brakon, kvazau senkonscie pianumante sur la tablo, per la polmo premis la butonon de la elektra sonorilo kaj lia koro glaciighis.
En la malplena teatro nepre estus audebla la akrasona signalo. Tamen audighis nenia sonoro, la butono senefike sinkis en la tabloplaton. La butono estis malviva, la sonorilo estis difektita.
La ruzajho de la f inanca direktoro ne eskapis la atenton de Varenuha. Lia vizagho ektikis, en la okuloj trafulmis klare malica ekbrilo, kaj li demandis:
— Kial vi sonorigas?
— Automate, — obtuze respondis Rimskij, retiris la manon kaj siavice demandis per malf irma vocho: — Kion vi havas sur la vizagho?