«— Jen kiel oni pagas pro mensogo, — shi diris, — kaj mi malvolas plu mensogi. Jam nun mi restus che vi, sed min nauhzas fari ghin tiel. Mi malvolas ke en lia memoro restu, ke mi forlasis lin nokte. Li faris al mi nenian malbonon. Oni urghe lin vokis, en la fabriko okazis incendio. Sed baldauh li revenos. Morgauh matene mi interparolos kun li, mi diros, ke mi amas iun alian, kaj mi revenos al vi por chiam. Tamen respondu al mi, eble vi ne volas tion, chu?
«Mi diris al shi:
«— Mia kara, mia kompatinda, mi ne lasos vin fari tion. Pri mi estas mise kaj mi malvolas vidi vin pereanta pro mi.
«— Chu ghi estas la sola kauhzo? — shi demandis proksimighante siajn okulojn al la miaj.
«— Jes, la sola.
«Shi tre viglighis, sin premis al mi brakumante min je la kolo kaj diris:
«— Mi estas pereonta kun vi. Morgauh mi estos che vi.
«Kaj jen la lasta kion mi memoras el mia vivo: lumstrio penetranta el mia antauhchambro, kaj en la lumstrio — shia malbuklighinta harfasketo, shia bereto kaj shiaj rezolutaj okuloj. Krome mi memoras la nigran silueton sur la sojlo de la ekstera pordo kaj la blankan volvajhon.
«— Mi vin akompanus, sed mi ne plu havas la forton reveni sola, mi timas.
«— Ne timu. Paciencu kelkajn horojn. Morgauh matene mi estos che vi. — Tiuj estis shiaj lastaj vortoj en mia vivo.
— Shsh! — subite la malsanulo sin interrompis levante la fingron, — malkvietan lunnokton ni havas hodiauh.
Li malaperis sur la balkono. Ivano auhdis la radojn preterrulighi lauh la koridoro, iu plorghemis kaj ekkrietis.
Kiam chio kvietighis, la gasto revenis kaj komunikis, ke la 120-a chambro ricevis loghanton. Estas venigita iu, kiu petas redoni al li lian kapon. Ambauh interparolantoj kelkan tempon angore silentis, tamen trankvilighinte ili denove sin turnis al la interrompita rakonto. La gasto jam malfermis la bushon por dauhrigi — sed la nokto vere estis malkvieta. En la koridoro ankorauh sonis la vochoj, tial la gasto flustris al Ivano en la orelon tiom mallauhte, ke la sekvan parton de lia rakonto eksciis sole nur la poeto — krom la unuan frazon:
— Kvaronhoron post shia foriro auhdighis frapado al miaj fenestroj…
Evidentis, ke la malsanulon tre ekscitas tio, kion li flustras al la poeto en la orelon. Spasmoj tordis lian vizaghon. En liaj okuloj flagris furiozo kaj timo. Per la mano la rakontanto almontris la lunon, jam antauhlonge foririntan de la balkono. Nur kiam ekstere chesis chia bruo, la gasto sin forshovis de Ivano kaj ekparolis pli lauhte.
— Do, estis mezo de januaro, nokto, mi surhavis tiun saman surtuton, sed sen butonoj. Mi kurbis pro malvarmo en mia korto. Malantauhe neghoamaso tute kashis la siringoarbedojn, antauh mi lumetis, kurtenite, miaj fenestroj; mi klinis min al la unua kaj auhskultis — en miaj chambroj ludis gramofono. Nur tion mi sukcesis auhdi; vidi mi povis nenion. Kelkan tempon mi staris tie, poste mi foriris el la ghardeno. En la strateto ludis la neghventego. Hundo impetis al miaj piedoj, mi ektimis kaj transkuris la strateton. La malvarmo kaj la sieghanta min timo min trancigis. Mi ne havis kien iri, kaj la plej simpla solvo estus jheti min sub tramon en la avenuo kien kondukis mia strateto. De malproksime mi vidis tiujn lumplenajn, glacikovritajn kestegojn kaj auhdis ilin hide grinci en la frosto. Sed, mia kara najbaro, la malfacilajho konsistis en tio, ke la timo penetris chiun chelon de mia korpo. Same kiel la hundon mi timis ankauh la tramojn. Ho, malsano pli malbona ol la mia en tiu domo ne estas, tion vi kredu!
— Sed vi povis ja al shi sciigi, — diris Ivano kompatante la mizerulon, — cetere, shi havas vian monon. Ja shi ghin konservis, chu?
— Ne dubu pri tio, certe shi ghin konservis. Tamen shajnas al mi, ke vi min ne komprenas. Auh, pli ghuste, mi vershajne perdis mian iaman kapablon priskribi. Finfine, apenauh mi ghin bedauhras, char neniam plu mi ghin bezonos. Al shi, — la gasto pie rigardis en la noktan mallumon, — venus letero el frenezulejo. Havante tian adreson, chu oni kuraghas sendi leteron? Mense malsana? Vi shercas, mia amiko! Chu mi faru shin malfelicha? Mi ne kapablas.
Je tio Ivano ne trovis respondon, sed silente li kompategis sian gaston. Tiu, turmentate de siaj rememoroj, balancadis la kapon en la nigra chapeto kaj diris:
— La kompatinda virino. Cetere, mi havas la esperon, ke shi min forgesis!
— Sed eblas, ke vi resanighos… — hezite diris Ivano.