— Mi estas nekuracebla, — trankvile respondis la gasto, — kaj kiam Stravinskij diras, ke li revenigos min en la vivon, mi ne kredas. Li estas homama kaj volas min konsoli. Cetere, mi ne kontestas, ke nun mi fartas multe pli bone. Tamen, kie do mi haltis? La frosto, la rapidantaj tramoj. Mi sciis, ke chi tiu kliniko jam funkcias, kaj piede mi iris al ghi tra la tuta urbo. Frenezajho! Ekster la urbo mi estis frostmortonta, sed min savis hazardo. Kamiono paneis, mi turnis min al la shoforo, tio estis proksimume kvar kilometrojn ekster la urbo, kaj, je mia miro, li min kompatis. La kamiono devis iri chi tien, kaj li min veturigis. Resume, mi estis savita, nur la piedfingroj de la maldekstra piedo frostvundighis. Sed tion oni kuracis. Chi tie mi estas jam kvaran monaton. Kaj imagu, mi trovas, ke chi tie estas tute ne malbone. Oni ne faru grandajn projektojn, mia kara najbaro, vere! Ekzemple, mi volis vojaghi chirkauh la mondo. Nu, tion la sorto al mi rifuzis. Mi vidas nur infiniteziman peceton de la globo. Supozeble, ghi ne estas ties plej rava parto, sed, mi ripetas, ghi ne estas tro acha. Jen la somero venas, sur la balkono volvighos hedero — tiel promesas Praskovja Fjodorovna. La shlosiloj donas al mi novajn eblojn. Nokte estos la luno. Ah, ghi jam foriris! Friskighas. La noktomezo jam pasis. Mi devas foriri.

— Diru do, kio okazis poste pri Jeshua kaj Pilato, — demandis Ivano, — mi vin petegas, mi volas scii tion.

— Ahh ne, ne, — dolore tikis la gasto, — mi ne povas sen hororo rememori mian romanon. Kaj via konato de la Patriarhha farus tion pli bone ol mi. Dankon pro la konversacio. Ghis revido.

Kaj antauh ol Ivano povis reagi, la krado mallauhte tintetis, fermighis, kaj la gasto malaperis.

<p>CHAPITRO 14</p><p>LAUDATU LA KOKO!</p>

La nervoj, se oni povas tiel diri, mankis al Rimskij, kaj sen atendi, ke la protokolo estu finfarita, li fughis en sian kabineton. Sidante che la tablo li per inflamaj okuloj rigardis sur la antau li kushantajn chervoncojn kaj sentis sian menson tute konfuzighi. De ekstere venis kontinua bruo. La publiko fluis el la teatro sur la straton. Subite la eksterodinare akrighinta audo de la financa direktoro tute klare perceptis milician trilon. Per si mem ghi neniam auguras agrablajhon; sed kiam ghi ripetighis, kiam ghin subtenis alia fajfo, pli ordonema kaj pli longa, kiam al ili miksighis nemiskomprenebla ridegacho kaj ech ululado, tiam Rimskij jam ne dubis, ke sur la strato okazis io skandala kaj abomena. Ke tio, malgrau lia tuta deziro ghin malatenti, senpere rilatas la fi-seancon prezentitan de la nigra magiisto kaj liaj kunuloj. La sagaca financa direktoro estis tute prava.

Apenau li jhetis rigardon tra la fenestro sur la straton Sadovaja, tuj lia vizagho tordighis kaj li murmuris, au pli ghuste, li siblis:

— Ja mi antausentis tion!

En la hela lumo de la grandpovumaj stratlampoj li vidis sur la trotuaro, rekte sub la fenestro, sinjorinon vestitan per nuraj chemizo kaj violkolora kalsoneto. Pli ghuste, shi krome havis chapelon sur la kapo kaj ombrelon en la mano.

Chirkau tiu tute konfuzita persono, kiu provis jen kauri, jen forkuri, tumultis hom’amaso, pro kies ridegacho malvarmo pasis tra la dorso de la financa direktoro. Apud shi, demetante sian someran surtuton, baraktis civitano, kiu pro ekscito ne povis malimpliki sian manon el la maniko.

Krioj kaj mughoridego audighis ankau de alia loko, de la maldekstra enirejo, kaj turninte tien sian kapon Rimskij vidis duan sinjorinon, en rozaj subvestoj. Shi eksaltis de la veturejo sur la trotuaron, provis rifughi en la enirejo, sed la elfluanta publiko baris al shi la vojon, kaj la kompatinda viktimo de siaj frivolo kaj elegantamo, trompite de la frauda firmao de la fiulo Fagoto, nun havis nur unu deziron: ke la tero shin englutu. Miliciano impetis al la malfelichulino borante la aeron per sia fajfado, kaj lin sekvis junaj gajuloj en kaskedo. Ghuste ili eligadis la ridegon kaj ululadon.

Maldika fiakristo kun grandaj lipharoj impete veturis al la unua malvestitino kaj efekte tirinte la bridon haltigis apude sian ostozan chevalachon. Lia vizagho ghoje rikanis.

Rimskij batis sian kapon per la pugno, krachis kaj forsaltis de la fenestro.

Kelkan tempon li sidis che la tablo auskultante la bruon de la strato. La fajfado venanta de pluraj punktoj atingis la plej grandan intenson, poste malkreskis. Surprize por Rimskij, la skandalo chesis iel mirinde rapide.

Перейти на страницу:

Похожие книги