Estis veninta la tempo por agi, li devis eltrinki la maldolchan kalikon de la respondumo. Dum la tria parto de la spektaklo la aparatoj ighis riparitaj, nun endis telefoni, raporti pri la okazinta, peti helpon, elturnighi, la tutan kulpon atribui al Stechjo, sin distancigi de la afero kaj tiel plu. Ah, diable! Du fojojn la mishumora financa direktoro metis la manon sur la audilon, kaj du fojojn li ghin retiris. Subite en la tomba silento de la kabineto la aparato mem eksplodis per sonorado rekte en la vizaghon de Rimskij, li ekskuighis kaj sentis venton ekflugi sub la hauto. «Tamen grave misagordighis miaj nervoj» li pensis kaj levis la audilon. Sed tuj li de ghi forshancelighis kaj lia vizagho ighis papere blanka. Ina vocho, mallauta sed penetrema kaj malchasta, flustris en la audilo:

— Nenien, Rimskij, telefonu, tio ache finighos.

La audilo tuj vakighis. Malvarmo trakuris la dorson de la financa direktoro, li remetis la audilon kaj ial turnis sin malantauen al la fenestro. Tra la maldensa, apenau verdighinta brancharo de la acero li vidis la lunon rapidi tra la diafana nubeto. Ial fascinite de la branchoj, Rimskij senmove sidis rigardante ilin, kaj ju pli longe li ilin rigardis, des pli forte lin invadis la timo.

Strechinte sian volon la financa direktoro finfine sin igis returni de la lunplena fenestro kaj ekstaris. Ia ajn telefonado nun estis neimagebla, nun la financa direktoro pensis nur pri unu afero: foriri el la teatro kiel eble plej rapide.

Li auskultis: la granda domo silentis. Rimskij komprenis, ke li estas sola en la tuta etagho, kaj che tiu konstato lin plenigis nevenkebla infana timo. Lin tremigis la nura penso, ke tuj li devos iri sola tra la senhomaj koridoroj kaj la dezerta shtuparo. Per febra movo li prenis de la tablo la hipnotigistajn chervoncojn, shovis ilin en sian tekon kaj tusis por almenau iomete sin kuraghigi. La ektuso estis rauketa kaj malforta.

Chi tiam al li shajnis, ke de sub la pordo en la kabineton penetris putre humida bloveto. Tremo pasis sur la dorso de la financa direktoro. Je la sama momento subitaj horloghbatoj anoncis noktomezon, kaj ankau la batoj lin tremigis. Sed lia koro tute sinkis, kiam li audis mallautan bruon de shlosilo turnata en la pordoseruro. Krampinte al la teko siajn shvitetajn, malvarmajn manojn, la financa direktoro sentis ke, se la susuro en la serurtruo tuj ne chesos, li ne eltenos kaj ekshrikos.

Finfine la pordo cedis al ies penado, malfermighis, kaj en la chambron scnbrue pashis Varenuhha. Rimskij sinkis sur la seghon, char liaj genuoj fleksighis. Enspirinte aeron en la bruston li preskau kajholmiene ridetis kaj milde diris:

— Ho Dio, kiel vi min timigis!

Jes, chiun ajn povus timigi tia subita apero, kaj tamen ghi samtempe estis tre ghojiga. Montrighis almenau unu fadenfino en tiu implika afero.

— Nu, parolu do, ek, rapide! — stertoris Rimskij sin krochante je tiu fadenfino, — kion chio chi signifas?!

— Pardonu, mi petas, — obtuze diris Varenuhha refermante la pordon. — Mi pensis, ke vi jam foriris.

Kaj sen demeti la kaskedon Varenuhha venis al la segho che la kontraua rando de la skribotablo kaj sidighis.

Menciendas, ke en la respondo de Varenuhha desegnighis strangeta trajto, kiu tuj ekpikis la financan direktoron; ja pri la sentivo li povus konkuri chiun sismografon de la plej bonaj stacioj en la mondo. Kiel do? Kial Varenuha iris en la kabineton de la financa direktoro, se li opiniis chi tiun foresti? Ja li havas sian oficejon. Tio estis unue. Kaj due: per kiu ajn enirejo Varenuha estus veninta en la teatron, chie li nepre devus renkonti iun el la noktaj dejhorantoj, kaj al ili chiuj estis anoncite, ke Rimskij por kelka tempo restos en sia kabineto.

Tamen la financa direktoro ne pripensis longe tiun strangajhon. Aliaj zorgoj okupis lian atenton.

— Kial vi ne telefonis? Kion signifas tiu arlekenado pri Jalto?

— Nu, ghuste kiel mi diris, — respondis la administristo, shmacinte kvazau lin suferigis malsana dento, — oni lin trovis en gastejo en Pushkino.

— Kiel, en Pushkino? Chu apud Moskvo? Kaj kio pri la telegramoj el Jalto?

— Kia, pro la diablo, Jalto! Li drinkigis telegrafiston el Pushkino, kaj ambau aranghis stultajn blagojn, interalie dissendis telegramojn markitajn per Jalto.

— Ah ha, ah ha… Do bone, bone… — ne tiom diris, kiom kantetis Rimskij. En liaj okuloj ekhelis flaveta lumo. Li imagis la triumfan bildon pri malglora eksoficigo de Stechjo Latronov. Liberigho! Li, la financa direktoro, finfine liberigita je tiu enkorpighinta plago, nomata Latronov! Kaj ne maleblas, ke Stefano Bogdanovich meritos ion pli achan ol eksoficigon…

— La detalojn! — postulis Rimskij ekfrapinte la tablon per la paperpremilo.

Kaj Varenuha rakontis la detalojn. Tie, kien Rimskij lin sendis, oni tuj lin akceptis kaj plej atente auskultis. Evidente, neniu ech por unu momcnto kredis, ke Stechjo povas esti en Jalto. Chiuj de la komenco subtenis la konjekton de Varenuhha, ke Latronov, certe, estas en «Jalto» de Pushkino.

Перейти на страницу:

Похожие книги