— Vidu, — impone ekparolis Poplavskij, — mi estas la sola heredanto de la forpasinto Berlioz, mia nevo, pereinta, kiel vi scias, che la Patriarhha, kaj mi devas, lau la legho, transpreni la heredajhon, kiu konsistas en nia apartamento n-ro 50…
— Ne konas mi la aferon, kamarado, — deprimite diris la homo.
— Tamen permesu do, — sonorvoche protestis Poplavskij, — vi estas estrarano, kaj vi devas…
Chi tiam la chambron envenis civitano. Che lia vido la sidanto palighis.
— La estrarano Pjatnajhko, chu? — demandis la civitano la sidanton.
— Jes, — apenau audeble respondis tiu.
La veninto ion flustris al la sidanto kaj tiu, tute afliktite, sin levis de la segho kaj post kelkaj sekundoj Poplavskij restis sola en la malplena administrejo.
«Ahh, ankorau komplikajho! Kia misshanco, ke ilin chiujn samtempe…» chagrenite pensis Poplavskij, trans la asfaltizita korto rapidante al la apartamento n-ro 50.
Apenau la ekonomiplanisto sonorigis, la pordo tuj malfermighis kaj Maksimiliano Andreich pashis en la mallumetan antauchambron. Iom surprizis lin la cirkonstanco, ke estis nekompreneble, kiu malfermis al li la pordon: en la antauchambro estis neniu, krom kolosa nigra virkato sidanta sur segho.
Poplavskij iom tusetis, stamfetadis, post kio la pordo de la kabineto malfermighis kaj en la antauchambron envenis Kerubjev. Maksimiliano Andreich ghentile sed digne sin klinis kaj diris:
— Mia familinomo estas Poplavskij. Mi estas la onklo…
Sen lasi al li tempon por fini la frazon, Kerubjev rapidmove elposhigis malpuran tukon, shovis en ghin sian nazon kaj ekploris.
— … de la forpasinto Berlioz…
— Certe, certe, — interrompis Kerubjev, forigante la poshtukon de sia vizagho. — De la unua rigardo mi komprenis, ke tio estas vi! — chi tiam lin atakis plortremo kaj li ekveis: — Ha, kia malfelicho, chu? Ja kio chio chi estas? Kio?
— Tramo lin surveturis, chu? — flustre demandis Poplavskij.
— Ghisfunde, — kriis Kerubjev, kaj larmoj torentis el sub lia nazumo, — ghisf unde! Mi estis tie, mi chion vidis. Chu vi kredos — ek! La kapo for! La dekstra gambo — krak, en du pecojn! La maldekstra — krak, en du pecojn! Jen kio rezultas el tiuj tramoj! — Vershajne, ne povante sin reteni, Kerubjev lasis sian nazon piki la muron apud la spegulo kaj konvulsie ploregis.
La onklon de Berlioz vere kortushis la konduto de la nekonato. «Kaj oni diras, ke en nia epoko ne estas kompatemaj homoj!» li pensis, mem sentante juketon en siaj okuloj. Tamen je tiu sama momento malagrabla nubeto ombris lian animon, kaj serpente fulmetis la penso, chu la kompatema homo iel sukcesis registrigi sian loghadon en la apartamento de la mortinto, ja tiaj precedencoj jam estis en la vivo.
— Pardonu, chu vi estis amiko de mia forpasinta Michjo? — li demandis, per la maniko vishante sian sekan maldekstran okulon, dum per la dekstra li ekzamenis la skuatan de la afliktego Kerubjevon. Sed tiu jam ploregis tiom forte, ke nenio estis komprenebla, krom la ripetataj vortoj «krak — en du pecojn!» Satplorinte, Kerubjev finfine malgluighis disde la muro kaj eligis:
— Ne, mi jam ne povas! Mi iru preni tricent gutojn da etera valeriano! — kaj turninte al Poplavskij sian tute larmokovritan vizaghon li aldonis: — Jen kio ghi estas, la tramo!
— Mi pardonpetas, chu estas vi kiu sendis al mi la telegramon? — demandis Poplavskij, penegante diveni, kio povus esti tiu mirinda ploremulo.
— Ghi! — respondis Kerubjev, kaj per la fingro almontris la katon.
Poplavskij elorbitigis la okulojn, ne kredante al siaj oreloj.
— Ne, mi ne povas, forkonsumighis miaj fortoj, — snufante daurigis Kerubjev, — kiam mi rememoras: la rado sur lia gambo… la sola rado kvintalon pezas… Krak! Mi iru min enlitighi, en la dormo mi serchu la forgeson… — kaj li tuj malaperis el la antauchambro.
Tiam ekmovighis la kato, ghi saltis de la segho malsupren, ekstaris sur la malantauaj piedoj, la antauajn apogis kontrau la koksoj, malfermis la faukon kaj diris:
— Nu, mi telegrafis. Kion ankorau?
Poplavskij sentis kapturnighon, liaj gamboj kaj brakoj intertighis, li lasis fali la valizeton kaj sinkis sur la seghon kontrau la kato.
— Shajnas, ke mi ruslingve vin demandis, — severe diris la kato, — kion ankorau?
Sed Poplavskij nenion respondis.
— La legitimilon! — komandoblekis la kato kaj etendis sian pufan antauan piedon.
Sen konscii kion li faras, kaj vidante nenion krom la du fajrerojn brulantajn en la kataj okuloj, Poplavskij fulmrapide eligis sian legitimilon el la posho, kiel oni elingigas ponardon. La kato prenis de la spegulkonzolo okulvitrojn en nigra dika muntumo, surmetis ilin sur sian muzelon, pro kio ghia tuta aspekto ighis ankorau pli impona, kaj eltiris la legitimilon el la tremanta mano de Poplavskij.
«Interese, chu mi svenos au ne?» pensis Poplavskij. El la profundo de la apartamento plu audighis singultoj de Kerubjev, la tutan antauchambron plenigis la odoroj de etero, valeriano kaj de ankorau ia nauza abomenajho.
— Kiu miliciejo liveris la dokumenton? — demandis la kato ekzamenante paghon en la malfermita legitimilo. Respondon li ne ricevis.