La urba Spektaklofilio okupis malnovan kadukighantan palaceton, chirkauatan de ghardeno kaj faman pro siaj porfiraj kolonoj en la vestiblo.

Tamen je tiu tago ne la kolonoj impresis onin en la filio, sed tio, kion oni vidis sub ili.

Kelkaj vizitantoj stupore staris rigardante plori fraulinon, kiu sidis che vendotablo sharghita je speciala spektaklofaka literaturo. Chi momente la fraulino al neniu ofertis ion ajn el tiu literaturo kaj je chiuj kompatemaj demandoj shi respondis per rifuza mangesto. Dume de supre, de malsupre, de la aloj, el chiuj sekcioj de la Filio shutighis telefontriloj de almenau dudek desperaj aparatoj.

Post kelka tempo la fraulino chesis plori, ekskuighis kaj histerie kriis:

— Jen denove! — kaj subite shi ekkantis per tremeta soprano:

Ho glora maro, vi sankta Bajkal’

Sur la shtuparo kuriero minacis iun nevideblan per la pugno kaj per senbrila, malsonora baritono li kantis kun la fraulino:

Ho glora ship’, koregona barelo!..

Malproksimaj vochoj alighis al la kantado, la hhoro shvelis kaj baldau la kanto plenigis la tutan Filion. En la apuda chambro n-ro 6, kie situis la kontokontrola fako, elstaris potenca, rauketa baso. La hhoron akompanis la kreskanta telefontrilado.

Eosta vent’, kiel bona cheval’…

— blekegis la kuriero sur la shtuparo.

Larmoj fluis sur la vangoj de la fraulino, shi provis kunpremi la dentojn, sed shia busho meme malfermighadis kaj shi kantis je oktavo pli alte ol la kuriero:

Portu min al la libero!

Surprize por la silentaj vizitantoj, la disaj hhoranoj formis mirindan ensemblon, kvazau chiuj kantantoj staris kune direktate de nevidebla hhorestro.

Sur la strateto Vagankovskij la pasantoj haltis che la ghardenkrado, surprizite de la gajo reganta en la Filio.

Apenau finighis la unua strofo, la kantado abrupte chesis, kvazau obeante la taktobastonon de hhorestro. La kuriero nelaute sakris kaj foriris. Je tiu momento malfermighis la granda pordo kaj envenis civitano surhavanta someran mantelon el sub kiu montrighis basko de blanka kitelo. Lin sekvis miliciano.

— Faru ion, doktoro, mi vin petegas! — histerie kriis la fraulino.

Sur la shtuparon elkuris la sekretario de la filio, kaj tute rugha, vershajne pro honto kaj konfuzigho, li ekparolis balbute:

— Vidu, doktoro, ni havas kazon de amasa hipnoto… Do necesas… — antau ol li finis la frazon, lia gorgho shtopighis per la vortoj kaj subite li ekkantis tenore:

De Shilka jam ne minacas molest’La minejgardo min kapti ne povis…

Idioto! — ankorau sukcesis krii la fraulino, tamen shi ne precizigis, kiun shi insultas, sed anstataue eligis perfortan koloraturon kaj mem ekkantis pri Shilka kaj pri la minejgardo.

Regu vin! Chesu kanti! — la doktoro ordonis al la sekretario.

Chio atestis, ke la sekretario de si mem kare pagus por ne kanti, sed chesi li neniel povis, kaj kun la hhoro li audigis al la pasantoj en la strateto la komunikon, ke lin en la tajgo ne tushis la best’, kaj krome, kuglo soldata ne trovis!

Apenau la strofo finighis, la fraulino tuj ricevis de la kuracisto porcion da valeriano, poste li kun la sekretario kuris al la ceteraj, por ankau al ili trinkigi.

— Pardonu, civitanjo, — subite la librotenisto sin turnis al la fraulino, — chu nigra kato vin vizitis?

— Kial, kato? — kolere kriis la fraulino, — azenon ni havas en la Filio, azenon! — kaj, aldoninte al sia ekkrio: — Li audu, mi ne zorgas pri tio, mi diros chion! — shi fakte rakontis, kio okazis.

Evidentighis, ke la estro de la Urba Filio, «definitive ruiniginta la pli legherajn amuz’aranghojn» (lau la vortoj de la fraulino), suferis je manio organizi chiajn rondetojn.

— Por shuti polvon en la okulojn de la chefoj! — vochegis la fraulino.

Chi jare la filiestro jam sukcesis organizi rondeton pri Lermontov, shakan-daman rondeton, tablotenisan rondeton kaj rajdoartan rondeton. Por la somero li minacis organizi rondeton de remado en nesalaj akvoj kaj alpisman rondeton.

Kaj jen hodiau, dum la tagmeza pauzo, oni vidas lin, la filiestron, enveni…

— Brak-en-brake kun ia kanajlo, — plu rakontis la fraulino, — de neniu konata, en kvadratita pantalonacho, kun fendita nazumo kaj… monstre fripona fizionomio!

Lau la rakonto de la fraulino, la filiestro tuj prezentis la ulon al chiuj tagmanghantaj en la kantino kiel eminentan fakiston pri la organizado de hhorrondetoj.

La vizaghoj de la futuraj alpistoj malserenighis, sed la filiestro vokis al chies braveco, kaj la fakisto iom shercis, spritis kaj solene jhuris, ke da tempo la kantado postulas plej malmulte, dum da utilo, interalie, ghi alportos tutajn vagonplenojn.

Перейти на страницу:

Похожие книги