Ghuste en la tempo, kiam la diligenta librotenisto rapidis en la taksio renkonte al la memskribanta vestokompleto, konvene vestita civitano eliris, inter aliaj pasagheroj, el la unuaklasa lokbileta vagono n-ro 9 de la Kieva trajno, jhus veninta en Moskvon. La pasaghero estis neniu alia ol la onklo de la forpasinto Berlioz, la ekonomiplanisto Maksimiliano Andreich Poplavskij, loghanta en Kievo che la eksa Instituta strato. La kauzo de lia veno en Moskvon estis telegramo, kiun Poplavskij ricevis antauhierau vespere kaj kiu tekstis jene:
Maksimiliano Andreich estis opiniata, kaj laumerite, unu el la plej inteligentaj kapoj en Kievo. Tamen tia telegramo povas embarasi ech la plej inteligentan homon. Se iu telegrafas, ke li estas surveturita, tio signifas, ke la okazajho ne estis morta. Kial do temas pri entombigo? Chu lia stato estus tiom grava, ke li antauvidas sian morton? Eble tiel, sed plej stranga estas tiu precizo — kiel li povas scii, ke oni entombigos lin vendrede je la dek kvina? Mirinda telegramo!
Tamen la intelgentaj homoj ghuste tial estas inteligentaj, ke ili scipovas klarigi la plej implikajn aferojn. Tre simple. Okazis eraro, kaj la mesaghon oni transsendis konfuzita. La vorto
Post ke pasis la paroksismo de malghojo, atakinta la edzinon de Poplavskij, li senprokraste komencis prepari sin al vojagho en Moskvon.
Chi tie ni malkashu sekreton de Maksimiliano Andreich. Certe, li kompatis sian bonevon, pereintan en la floro de siaj jaroj; sed li estis homo praktika kaj, evidente, li bonege sciis, ke pri lia partopreno en la entombigo estas nenia speciala bezono. Kaj malgrau tio, li tre rapidis veni Moskvon. Kiujn motivojn li havis? Unu solan: la loghejon. Loghejo en Moskvo, tio estas serioza afero! Oni ne scias kial, Maksimiliano Andreich ne shatis Kievon, kaj la penso pri transloghigho en Moskvon tiom ronghis lin lastatempe, ke li apenau povis dormi. Lin ne plezurigis la printempaj akvoaltighoj de Dnepro, kiam la riverego, dronigante la insulojn che la maldekstra bordo, disfluas ghis la horizonto; li ne ghuis la animskue belan vidajhon, kiu prezentighas al la rigardo de apud la monumento al la princo Vladimiro; lin ne gajigis la sunaj lummakuloj, en la printempo ludantaj sur la brikpulvoraj vojetoj de la Vladimira Monteto. Nenion tian li volis, li volis nur unu aferon: transloghighi en Moskvon.
La ripetaj gazet’anoncoj pri proponata intershangho de apartamento che la Instituta strato en Kievo kontrau malpli granda loghejo en Moskvo rezultigis nenion. Interesitoj ne trovighis au, en la maloftaj okazoj kiam kelkaj tamen trovighis, iliaj proponoj estis malhonestaj.
La telegramo skuis Poplavskijon. Ghi prezentis okazon, kian preterlasi estus peko. La negocemaj homoj scias, ke tiaj okazoj ne ripetighas.
Do, necesis malgrau chiuj obstakloj iel heredi la loghejon de la bonevo che la strato Sadovaja. Jes, tio estis malfacila, tre malfacila, tamen tiuj malfacilajhoj estis chiakoste transvenkendaj. Homo sperta, Maksimiliano Andreich sciis, ke por atingi tion la unua pasho devis esti la jena: nepris per chiaj rimedoj registrigi sian loghadon, almenau provizoran, en la tri chambroj de la mortinta boparenco.
Je la vendredo posttagmeze Poplavskij malfermis la pordon de la chambro, kie lokighis la administrejo de la domo
En la mallargha chambracho, sur la muro pendis flavighinta afisho, kiu en kelkaj bildoj prezentis la procedojn por revivigi homon dronintan en rivero, kaj che la granda tablo ligna sidis, tute sola, mez’agha nerazita viro, kies okuloj rigardis iel alarmite.
— Chu mi povas paroli al la prezidanto de la domkomitato? — ghentile demandis la ekonomiplanisto demetante la chapelon kaj lokante sian valizeton sur vakan seghon.
Tiu banala demando ial konfuzis la sidanton, tiom ke lia vizagho shanghis la koloron. Angore deturnante la okulojn, li malklare murmuris, ke la prezidanto forestas.
— Chu li estas en sia loghejo? — demandis Poplavskij. — Mi havas urghegan aferon.
La sidanto denove respondis per io tre malklara; tamen estis divenebla, ke ankau hejme la prezidanto ne estas.
— Do, kiam li revenos?
Chi foje la sidanto respondis nenion kaj iel melankolie rigardis tra la fenestro.
«Ah ha!» diris al si mem la sagaculo Poplavskij, kaj demandis pri la sekretario.
La chetabla strangulo ech purpurighis pro strecho kaj balbutis same malklare, ke ankau la sekretario forestas… kiam li revenos, tion oni ne scias, kaj… ke la sekretario malsanas…
«Ah ha!» diris al si Poplavskij kaj demandis: — Tamen iu ja estas el la estraro, chu?
— Mi, — per malforta vocho respondis la homo.