Lau la fraulino, kiel chiam, la unuaj elsaltis Fanov kaj Kosarchuk, la du fi-famaj botlekuloj, kiuj tuj deklaris, ke ili anighas. Tiam la ceteraj oficistoj komprenis, ke la kantado estas neevitebla, do ankau ili devis anighi al la rondeto. Oni decidis kantadi dum la tagmeza pauzo, char la tuta cetera tempo jam estis okupita de Lermontov kaj. de la damoj. Por doni ekzemplon, la estro anoncis, ke li havas tenoran vochon, kaj poste chio okazis kiel en malbona songho. La striita fakisto-hhorestro blekegis:
— Do-mi-sol-do! — eltiris kelkajn timidulojn de malantau la shrankoj, kie ili provis sin savi je la kantado, deklaris al Kosarchuk, ke tiu havas absolutan sonsenton, ekhurletis, ekghemis, petegis plezurigi la maljunan kapelestron kantaman, frapetis per la agordoforko kontrau la fingroartikoj, persvadante onin ektondrigi la
Oni ektondrigis. Ech tre brave ektondrigis. La striita vere estis kompetentulo. Oni finkantis la unuan strofin. Chi tiam la kapelestro pardonpetis, diris: «Mi por unu minuto forestu!» kaj… malaperis. Chiuj kredis, ke li vere tuj revenos. Tamen ech post dek minutoj li plu forestis. Ghojo plenigis la oficistojn — li forshtelighis!
Kaj subite iel de si mem oni ekkantis la duan strofon. Chiujn kondukis post si Kosarchuk, pri kies absoluta sonsento oni prefere ne insistu, sed kiu certe havis sufiche agrablan altan tenoron. Oni finkantis. La kapelestro plu forestas! Oni disiris al siaj laborlokoj, sed apenau sidighinte, chiuj, malgrauvole, reekkantis. Kaj nenia eblo chesi. Triminuta silento kaj denova ektondro. Oni silentas. Oni kantas. Kaj tiel plu! Chi tiam oni komprenis, ke estas miso. Pro la hontego la filiestro sin enshlosis en sia kabineto.
Chi tiam la rakonto de la fraulino interrompighis. Neniom la valeriano helpis.
Post kvaronhoro che la ghardenkrado en Vagankovskij haltis tri kamionoj, sur kies sharghplatojn sin levis la tuta personaro de la Filio, gvidate de sia filiestro.
Apenau la unua kamiono, shancelighinte en la pordego, elveturis en la strateton, la oficistoj, kiuj staris sur ghia platformo tenante unu la aliajn je la shultroj, chiuj samtempe malfermis la bushon kaj la tuta strateto resonis de la populara kanto. La hhoron tuj alighis la dua kamiono, ghin sekvis la tria. Tiel oni veturis kantante. Sur la stratoj la pasantoj rapidis al siaj aferoj, lasis sian rigardon gliti preter la kamionoj, neniom surprizite, pensante ke temas pri eksterurba ekskurso. Kaj fakte, oni veturis eksterurben, tamen ne por ekskurso, sed en la klinikon de profesoro Stravinskij.
Post duonhoro la tute konfuzita librotenisto atingis la financan sekcion, esperante finfine sin malembarasi je la shtata mono. Jam instruite de sia sperto, li antau chio jhetis prudentan rigardon en la longan chambregon, kie malantau malpoluritaj vitroj kun orliteraj surskriboj sidis la oficistoj. Li trovis nenian simptomon de alarmo au skandalo. Estis kviete, kiel konvenas en respektinda institucio.
Bazilo Stepanovich shovis la kapon en la gicheton super kiu estis skribite:
— Por kiu celo? — demandis la oficisto.
La librotenisto ekmiris.
— Mi volas liveri monon. Mi estas el Varieteo.
— Unu minuton, — respondis la oficisto kaj rapide fermis per la dratreto la truon en la vitro.
«Strange!» pensis la librotenisto. Lia miro estis tute natura. La unuan fojon en sia vivo li renkontis tian okazon. Chiu scias, kiom malfacile estas elpagigi monon: chiam povas aperi ia obstaklo. Sed en la tridekjara praktiko de la librotenisto ne estis okazo, ke iun ajn, chu juran, chu privatan personon, embarasus la postulo akcepti monon.
Tamen finfine la dratreto deshovighis kaj la librotenisto regluis sian kapon al la gicheto.
— Chu multe? — demandis la of icisto.
— Dudek unu mil sepcent dek unu rubloj.
— Oh ho! — ial ironie diris la oficisto kaj etendis al Lastochkin verdan folieton.
Bone sciante la formon, la librotenisto momente ghin plenigis kaj komencis malligi la shnureton de sia pakajho. Kiam li malvolvis la gazetfolion, lia vidado konfuzighis kaj li ghemvoche ion balbutis.
Antau liaj okuloj ekflirtis fremdaj monbiletoj. Tie estis pakoj da kanadaj dolaroj, anglaj pundoj, nederlandaj guldenoj, latvaj latoj, estonaj kronoj…
— Jen li estas, unu el tiuj artifikuloj de Varieteo, — audighis timinda vocho super la shtonighinta librotenisto. Kaj Bazilo Stepanovich tuj ighis arestita.
CHAPITRO 18
MISSHANCAJ VIZITANTOJ