Kaj jen, imagu, larghe malfermighas la pordo de la dometo kaj li aperas. Iom malproksime, tamen li estas klare videbla. La vestoj tute chifonighis kaj estas nerekoneblaj. La haroj malordaj. Ne razite. La okuloj malsanulaj, angoraj. Li vokas shin, gestas al shi per la mano. Sufokighante en la malviva aero, Margarita ekkuris al li tra la terbula tereno kaj vekighis.

«Tiu songho allasas nur du interpretojn» rezonis Margarita Nikolavna. «Se li mortis, lia voko signifas ke li venis por min forkonduki, do, ke baldauh mi mortos. Tio estus tre bona, char tiam miaj turmentoj finighus. Auh li vivas, tiam la songho povas signifi nur tion, ke li rememorigas al mi pri si! Li volas diri, ke ni ankorauh revidos unu la alian. Jes, tre baldauh ni renkontighos!» En la sama ekscitigho Margarita sin vestis, persvadante sin, ke fakte chio aranghighas tre feliche kaj ke tiajn felichajn momentojn oni nepre kaptu kaj profitu. La edzo forveturis oficvojaghi por plenaj tri tagoj. Por tri diurnoj shi estas lasita al si mem, neniu malhelpos shin pensi pri io ajn, revi pri tio, kio al shi plachas. Chiuj kvin chambroj en la supra etagho, la tuta loghejo kiun en Moskvo envius dekmiloj da homoj, estas je shia dispono.

Tamen, havante la tutajn tri tagojn da plena libero, en la tuta luksa loghejo Margarita elektis lokon pli ol modestan. Trinkinte teon shi iris en la malluman kameron, kie oni tenis valizojn kaj kie, en du shrankoj, estis diversaj malnovajhoj. Shi kauhris, eltiris la malsupran keston de la unua shranko, kaj el sub amaso de silkaj detranchajhoj shi prenis tion solan, kion shi opiniis valora en shia nuna vivo: Margarita tenis en la manoj malnovan albumon kun bindajho el bruna ledo; en ghi estis foto de la majstro, la shparkasa libreto je lia nomo kun la depono je dekmil rubloj, petaloj de sekighinta rozo platigitaj inter folioj de maldika papero, kaj fragmento de bindita tajpajho kun forbrulinta malsupra rando.

Reveninte kun tiuj richajhoj en sian dormochambron, Margarita metis la foton sur la tripartan spegulon kaj dum proksimume horo shi sidis tenante sur la genuoj la kajeron difektitan de la fajro, kaj relegante tion, kio post la bruligo havis nek komencon nek finon:… «la mallumego, veninta de la maro, kovris la de l’ prokuratoro abomenatan urbon. Malaperis la pendaj pontoj, kiuj interligis la Templon kun la timiga Fortreso Antonia, abismo mallevighis de la chielo kaj kashis la flugilhavajn diojn super la hipodromo, la Hashmonidan palacon kun ties kreneloj, la bazarojn, la karavanejojn, la stratetojn, la basenojn… Perdighis Jershalaim, la granda urbo, kvazauh ghi neniam ekzistis en la mondo…»

Margarita deziris plu legi, sed plue estis nenio, krom la malglata karba frangho.

Vishante la larmojn, shi forlasis la kajeron, metis la kubutojn sur la spegultablon kaj, spegulate, shi longtempe sidis, sendeturne rigardante la foton. Poste shiaj larmoj sekighis. Margarita zorge repakis sian trezoron kaj post kelkaj minutoj ghi ree kushis sub la amaso de silkaj chifonoj kaj en la senluma kamero ektintetis la shlosata seruro.

En la antauhchambro Margarita Nikolavna surmetis sian mantelon forironte por promeni. La belulino Natasha, shia mastrumistino, shin demandis, kion prepari kiel chefmanghajhon; kaj ricevinte la respondon, ke tio estas egala, por sin amuzi shi ekkonversaciis kun sia mastrino kaj komencis rakonti ion tute nekredeblan, ekzemple, ke hierauh en teatro prestidigitisto prezentis tiajn trukojn, ke chiuj mirghemis, al chiuj li senpage disdonadis po du flakonojn da eksterlanda parfumo kaj shtrumpojn, kaj poste, kiam la spektaklo finighis, la publiko eliris sur la straton kaj ek! — chiuj estis nudaj! Margarita sinkis sur la seghon en la antauhchambro kaj ekridis.

— Natasha, chu vi ne hontas? — diris Margarita, — ja vi ne estas malklera, vi estas inteligenta junulino; en la atendovicoj oni babilas chiajn absurdajhojn, kaj vi ilin ripetas!

Natasha rozkolorighis kaj arde objhetis, ke oni neniel mensogis, ke shi mem hodiauh vidis en la nutrovendejo che Arbat’ civitaninon, kiu venis en shuoj, sed kiam shi estis paganta che la kaso, shiaj shuoj malaperis kaj restis nur la shtrumpoj. La okulojn shi elorbitigis, sur la kalkano vidighis truo. Nu, la shuoj estis magiaj, ghuste de tiu spektaklo.

— Kaj tiel shi foriris, chu?

— Tiel shi foriris! — ekkriis Natasha, plu rughighante pro tio, ke oni al shi ne kredas. — Ja hierauh, Margarita Nikolavna, la milicio arestis centon da homoj. La civitaninoj post la spektaklo en nuraj kalsonetoj kuris sur Tverskaja.

— Nu, tion certe al vi Darja rakontis, — diris Margarita, — mi jam antauh longe rimarkis, ke shi estas terura blagulino.

Перейти на страницу:

Похожие книги